К содержанию

Politike Ĝustaj Vortoj Solvas (aŭ ne solvas) Problemojn

от Demian, 26 августа 2015 г.

Сообщений: 30

Язык: Esperanto

Demian (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 12:35:25

Antaŭ kelkaj tagoj, mia avino diris al mi, ke estas nelaŭleĝe diri al personoj de malalta klaso ke ili estas malaltklasanoj. Ŝi sugestis, ke ni uzu la vorton "ĉita" (blanka) por voki ilin--kaj ŝi ne estas sola.

Kiam Barato estis brita kolonio, Mahatma GANDHI popularigis la nomon "hariĝan" (la popolo de [dio] Hari). Vidante tiujn ĉi stultaĵojn donas al mi ridon. Diri "black-on" anstataŭ "nigro" aŭ "islamanon" anstataŭ "mullah" ne ŝanĝos la mondon. Sed, pro nekonataj kialoj, mutlaj personoj freneziĝas aŭskultante tiajn vortojn.

Miaj geamikoj diras al mi malbonajn vortojn kaj mi ne sentas malbone kaj mi ne estas sola. Ni ĉiuj spertis tion, kiam ni estas apud geamikoj kaj familianoj. Vortoj ne estas problemo, kiam estas amo inter personoj. Nur por kaŝi mankon de amo, oni uzas politike ĝustajn vortojn. Kaj anstataŭ pliigi amon inter personoj, ni cenzuras tiuj, kiuj uzas ĉiutagajn kaj politike malĝustajn vortojn. Kaj tio ne helpas neniun.

Kion vi pensas?

Gricaj (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 12:56:41

Demian, mi malbone komprenas vin. Kion signifas “persono de malalta klaso“? Ĉu tiu estas malriĉa persono? Ĉu tiu estas persono de iu profesio? Aŭ tiu estas persono de iu nacieco?

orthohawk1 (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 14:04:26

Demian:Antaŭ kelkaj tagoj, mia avino diris al mi, ke estas nelaŭleĝe diri al personoj de malalta klaso ke ili estas malaltklasanoj. Ŝi sugestis, ke ni uzu la vorton "ĉita" (blanka) por voki ilin--kaj ŝi ne estas sola.

Kiam Barato estis brita kolonio, Mahatma GANDHI popularigis la nomon "hariĝan" (la popolo de [dio] Hari). Vidante tiujn ĉi stultaĵojn donas al mi ridon. Diri "black-on" anstataŭ "nigro" aŭ "islamanon" anstataŭ "mullah" ne ŝanĝos la mondon. Sed, pro nekonataj kialoj, mutlaj personoj freneziĝas aŭskultante tiajn vortojn.

Miaj geamikoj diras al mi malbonajn vortojn kaj mi ne sentas malbone kaj mi ne estas sola. Ni ĉiuj spertis tion, kiam ni estas apud geamikoj kaj familianoj. Vortoj ne estas problemo, kiam estas amo inter personoj. Nur por kaŝi mankon de amo, oni uzas politike ĝustajn vortojn. Kaj anstataŭ pliigi amon inter personoj, ni cenzuras tiuj, kiuj uzas ĉiutagajn kaj politike malĝustajn vortojn. Kaj tio ne helpas neniun.

Kion vi pensas?
Politike ĝustaj vortoj ne nur "ne solvas" sed vere kaŭzas problemojn, precipe la forpreno de rajto de libera parolo.

jagr2808 (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 14:50:47

Gricaj:Demian, mi malbone komprenas vin. Kion signifas “persono de malalta klaso“? Ĉu tiu estas malriĉa persono? Ĉu tiu estas persono de iu profesio? Aŭ tiu estas persono de iu nacieco?
Mi pensas ke la barata socio estas iom malsimila al la rusa....

Lakiro (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 15:02:21

jagr2808:Mi pensas ke la barata socio estas iom malsimila al la rusa....
???????
Esprimu vian mesaĝon pli kompreneble, please! ridulo.gif

klmn (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 15:26:39

Gricaj:Demian, mi malbone komprenas vin. Kion signifas “persono de malalta klaso“? Ĉu tiu estas malriĉa persono? Ĉu tiu estas persono de iu profesio? Aŭ tiu estas persono de iu nacieco?
mi pensas ke li temas pri kastoj

Sunjo (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 15:36:22

Demian:

Kion vi pensas?
Lingvo havas potencon. Ekzemple George Orwell kredeble priskribis kiel ŝanĝoj de la lingvo ŝanĝas ankaŭ la pensmanieron de la homoj.

Tamen problemoj kiel nejusta klassistemo aŭ rasismo, ktp. ne nur solveblas per uzo de aliaj vortoj pri la diskriminaciitaj personoj. Sed kiel unu de diversaj paŝoj tio eble tamen helpas. Fojfoje simple por entute veki la konscion pri la problemoj.

erinja (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 16:09:46

Kial ne simple nomi homojn kiel ili volas nomiĝi? Ĉu vi iam demandis al ano de malalta kasto, kiel ili preferas nomiĝi? Estas plene nekompreneble al mi, kial oni uzus nomon por iu popolo, kiam oni jam scias ke tiu nomo estas al tiu popolo ofenda, eĉ se mi ne komprenas la kialojn kial ĝi estas ofenda, kaj eĉ se la nomo antaŭe estis akceptata. Vortoj ŝanĝiĝas kun la tempo kaj signifoj ŝanĝiĝas.

Oni povas facile kompreni ke oni ofendiĝus se oni nomus grupon laŭ ofenda aŭ moka nomo, kaj foje nomoj kiuj komence ne estis mokaj fariĝas mokaj en uzo, kaj do oni ŝanĝas vorton. Tiel lingvoj ŝanĝiĝas.

....ankaŭ tial, en multaj lingvoj, estas tre multaj vortoj por certaj aferoj. Mi foje legis interesan artikolon pri la multeco de vortoj por "peniso" en la hebrea, ĉar oni uzis diversajn eŭfemismojn, kaj ankaŭ la eŭfemismoj fariĝis maldecaj en uzo, do oni devis elekti novajn eŭfemismojn! Simile en nomoj de popoloj, foje la plej simpla kaj ŝajne neŭtrala vorto uziĝas moke tiel longe, ke oni apenaŭ havas elekton krom ŝanĝi ĝin, ĉar la popolo kiu parolas la lingvon tuj aŭdos mokon kiam oni aŭdas la vorton (tio okazis al la vorto "judo" en almenaŭ du lingvoj, kaj judoj de tiuj societoj ĝenerale nomas sin laŭ alia vorto en tiuj lingvoj, pro tio)

ustra (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 16:25:33

Ĵus antaŭ kelkaj tagoj oni detruis 3200 librojn en Germanio, simple ĉar ili ne estis "politike ĝustaj" kiel ili eksplikas... Inter la neniigitaj libroj troviĝis ankaŭ verkoj de Erich Kästner. Ĉu ili bruligis la librojn aŭ ĉu ili detruis ilin alimaniere, neniu scias nuntempe... Vivu lando de libereco, demokratio kaj progreso, vivu!

Politika ĝusteco estas nenio alia ol formo de cenzuro kaj subpremo.

erinja (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 18:38:56

ustra:Ĵus antaŭ kelkaj tagoj oni detruis 3200 librojn en Germanio, simple ĉar ili ne estis "politike ĝustaj" kiel ili eksplikas... Inter la neniigitaj libroj troviĝis ankaŭ verkoj de Erich Kästner. Ĉu ili bruligis la librojn aŭ ĉu ili detruis ilin alimaniere, neniu scias nuntempe... Vivu lando de libereco, demokratio kaj progreso, vivu!

Politika ĝusteco estas nenio alia ol formo de cenzuro kaj subpremo.
Kiel tio rilatas al nomado de homoj? Ĉu forĵeto de libroj kiuj enhavas ofendajn esprimojn iel rilatas al la lingvaj elektoj de ordinaraj personoj? Ĉu oni ne povas esti kontraŭ bruligo de libroj, kaj ankaŭ por sentema uzo de lingvo?

Nomi minoritatojn per ofendaj fivortoj -- tio estas lukso de majoritata grupo, kiu povas moki aliajn malpli povajn grupojn dum ili mem ĝuas plenan respekton.

Cetere tamen - la kulturo ŝanĝiĝas. Se en la pasinteco iu ofenda esprimo uziĝas por priskribi iun grupon, tiel ke la ofenda esprimo ankoraŭ estas en la libroj, mi sendube ne donus tiujn librojn al mia infano por legi. Mi ne volus ke nuna infano iru en la mondo pensante ke tiuj terminoj estas akcepteblaj. Kion fari kun la malnovaj libroj, mi ne scias, sed sendube mi ne aĉetus ilin kaj mi atendus ne vidi ilin en lernejoj. Ili apartenas en muzeo kiu temas pri rasismo de la pasinteco, samekiel oni vidas la rasismajn naziajn infanlibrojn en la holokaŭstaj muzeoj.

Наверх