إلى المحتويات

Programistoj

من nornen, 27 أغسطس، 2015

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

nornen (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 1:29:02 ص

La edzino de programisto sendas sian edzon al la vendejo kaj diras - Aĉetu unu panon. Kaj se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La progamisto iras al la vendejo kaj revenas hejmen kun dek tri panoj kaj sen ovoj.
La edzino demandas - Kial vi aĉetis dek tri panojn?
La programisto respondas - Ĉar ili havis ovojn.

nornen (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 1:30:19 ص

Estas en la mondo 10 specoj de homoj.
Tiuj, kiuj komprenas duumon, kaj tiuj, kiuj ne komprenas ĝin.

nornen (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 1:31:46 ص

Estas en la mondo 10 specoj de homoj.
Tiuj, kiuj komprenas triumon, tiuj, kiuj ne komprenas ĝin, kaj tiuj, kiuj prenas triumon por duumo.

jagr2808 (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 6:21:25 ص

Kial programistoj intermiksas halovino kaj kristnaskiĝtago?

Ĉar Oct 31 == Dec 25

jagr2808 (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 6:28:05 ص

Se vi volas kompreni rekursion, unue vi devas kompreni rekursion.

jagr2808 (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 6:43:14 ص

Kial programistoj neniam eliras la duŝo?

Ĉar la instruo sur la ŝampubotelo diras "lesivi, malsekigi, ripeti"

jagr2808 (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 6:55:16 ص

Nur funkcias angle:
There are 10 people in the world
Those who understand hexadecimal, and F others!

Alkanadi (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 6:55:22 ص

Pensoj, kiuj estas en la kapo de programisto:
1 - Ĝi ne funkcias... Kial?
2 - Ĝi funkcias... Kial?

Alkanadi (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 7:04:35 ص

Mi estis kun virino. Mi demandis, se ŝi volis vidi mian Python, kaj tiam ŝi frapis min.

jagr2808 (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2015 7:20:11 ص

Kial la Python-programisto ne pasis sian angloeksamon?

Ĉar ĝi nur skribis:

import Essay;

عودة للاعلى