Al la enhavo

Programistoj

de nornen, 2015-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 01:29:02

La edzino de programisto sendas sian edzon al la vendejo kaj diras - Aĉetu unu panon. Kaj se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La progamisto iras al la vendejo kaj revenas hejmen kun dek tri panoj kaj sen ovoj.
La edzino demandas - Kial vi aĉetis dek tri panojn?
La programisto respondas - Ĉar ili havis ovojn.

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 01:30:19

Estas en la mondo 10 specoj de homoj.
Tiuj, kiuj komprenas duumon, kaj tiuj, kiuj ne komprenas ĝin.

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 01:31:46

Estas en la mondo 10 specoj de homoj.
Tiuj, kiuj komprenas triumon, tiuj, kiuj ne komprenas ĝin, kaj tiuj, kiuj prenas triumon por duumo.

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 06:21:25

Kial programistoj intermiksas halovino kaj kristnaskiĝtago?

Ĉar Oct 31 == Dec 25

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 06:28:05

Se vi volas kompreni rekursion, unue vi devas kompreni rekursion.

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 06:43:14

Kial programistoj neniam eliras la duŝo?

Ĉar la instruo sur la ŝampubotelo diras "lesivi, malsekigi, ripeti"

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 06:55:16

Nur funkcias angle:
There are 10 people in the world
Those who understand hexadecimal, and F others!

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 06:55:22

Pensoj, kiuj estas en la kapo de programisto:
1 - Ĝi ne funkcias... Kial?
2 - Ĝi funkcias... Kial?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 07:04:35

Mi estis kun virino. Mi demandis, se ŝi volis vidi mian Python, kaj tiam ŝi frapis min.

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 07:20:11

Kial la Python-programisto ne pasis sian angloeksamon?

Ĉar ĝi nur skribis:

import Essay;

Reen al la supro