Al la enhavo

Kiujn programlingvojn vi ŝatas la plej?

de Alkanadi, 2015-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 08:39:34

hilex:
Alkanadi:
hilex:Al mi plaĉas Go.
Ĉu ĝi estas facila?
Tre facila. golang.org
Mi ŝatas aĵojn, kiuj estas facilaj. Tio estas kialo mi lernas Esperanton.

Notxor (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 09:22:59

Mi tre ŝatas «smalltalk». La sistemo Pharo estas tre ĉarma kaj facila por Objekta Orientita Programado.

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 09:41:17

Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?

Demian (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 10:11:27

hilex:Al mi plaĉas Go.
Ankaŭ al mi plaĉas Go. Bedaŭrinde, mi estas komencanto de programado (eĉ post preskaŭ unu-jara studado) kaj antaŭ kelkaj tagoj komencis lernas taŭgan didaktan programlingvon Python. Post du aŭ tri monatoj, mi rekomencos studadon de Go kaj C++.

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 10:17:51

jagr2808:Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?
Mi uzis antaŭ du jarojn. Mi solvis 64 problemojn uzante Go-lingvon.

Demian (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 10:27:57

jagr2808:Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?
Mi solvis du problemojn. Nur du. malgajo.gif

Dankon por rememorigi. Hodiaŭ mi provos solvi la trian.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-27 19:56:11

Estas bona, ke vi integris la opcion "Alia", ĉar mankas la mirinda lingvo Haskell kaj aliaj funkciaj programad-lingvoj ridulo.gif

Gricaj (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 09:09:11

Mi uzas SQL (MS SQL). Programlingvojn por datumbazoj oni ofte ne rigardas kiel “veraj programlingvoj“. SQL estas tre simpla. Sed scio de nuancoj de SQL ofte helpas optimumigi datumbazojn.

Ankaŭ mi uzas C#.

mbalicki (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 13:20:47

Alkanadi:Mi ŝatas aĵojn, kiuj estas facilaj. Tio estas kialo mi lernas Esperanton.
Mi volus skribi, ke do vi provu Pitonon, sed mi nun vidas, ke vi jam provis. ridulo.gif

Alkanadi:Mi ŝatas Python. My aŭdis, ke Ruby estas pli bona, sed mi ne provis ĝin.
Al mi Rubeno certe plaĉas malpli ol Pitono. Kaj certe la plej facila (samtempe plurtaska, uzebla) lingvo de programado (el inter ĉiuj lingvoj, kiujn mi povis uzi aŭ pri kiuj mi scias) estas Pitono.

Sed, verdirante, ne eblas priskribi la solan lingvon kiel la plej bona. Ĉiu programadolingvo povas esti iam la plej bona, ĉar por (preskaŭ) ĉiu lingvo oni povas trovi taskon, por kiu tiu lingvo estas la plej taŭga: utila, facila, konciza, intuicia ktp.

Fenris_kcf:Estas bona, ke vi integris la opcion "Alia", ĉar mankas la mirinda lingvo Haskell kaj aliaj funkciaj programad-lingvoj ridulo.gif
Ha ha! Eĉ legante alternativon „Alia” demandis mi min kiom da homoj elektis ĝin pro amo al Haskelo. ridego.gif

FractalBloom (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 17:26:25

C# estas mia plej ŝatata programlingvo sed ĝi inkluziviĝas en la enketo kun C kaj C++ kiujn mi malŝatas. Pitono estas la plej facila kaj uzebla, kaj ankaŭe plaĉas al mi.

Reen al la supro