Al la enhavo

Instruistoj kun malbona elparolo?

de Bruso, 2015-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 00:57:56

Mi ankoraŭ ne havis la okazon paroli kun aliaj esperantistoj.

Sed mi estis seniluziigita por aŭdi la elparolon en tiu ĉi youtube-video:

Katalin Kovats parolas pri edukado.net ĉe la AAIE kunsido en Junio 2012

Tiuj ĉi uloj supozas esti instruistoj, ĉu ne?

Sed aŭskultu ilin: diftongitaj vokaloj, schvaoj en neakcentitaj silaboj, alveolara alproksimanta r.

Eĉ Katalin Kovats, kvankam multe pli bona ol la instruistoj, emfazis la unuan silabon de kelkaj vortoj kiel estis sia denaska hungara. Ŝi multfoje diris "HODiaŭ".

novatago (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 08:40:40

Mi lernis la anglan kaj la francan helpe de instruistoj kaj ne ĉiuj el ili havis bonan elparolon…

Ĝis, Novatago.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-29 18:33:21

Bruso:Sed aŭskultu ilin: diftongitaj vokaloj, schvaoj en neakcentitaj silaboj, alveolara alproksimanta r.
Estus dificile vendi Esperanton, se povraj lernantoj devus ekzerci sian prononcon dum jaro simple por paroli.
Mi ankaŭ ne povas prononci Esperantajn vokalojn en seniktoj, kaj "r", sed mi fajfas pri tio.

Bruso (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 02:15:45

Armand6:Estus dificile vendi Esperanton, se povraj lernantoj ...
Instruistoj, ne "povraj lernantoj"! S-ino Kovats paroladis al instruistoj!

Mi povas kompreni, ke komencantoj havus problemojn kun elparolo.

Sed ne instruistoj!

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 02:58:19

Bruso:Sed ne instruistoj!
Usonaj instruistoj parolas kun angla akĉento, rusaj kun rusa. Instruistoj de fremdlingvoj havas aliajn prioritatojn ol aŭtenta prononco, kiu estas preskaŭ nerealigebla exter la lingva medio. Ŝ/li povas (kaj devas) instrui ĝin, sed nek ŝ/li mem, nek la lernanto probable akiras ĝin.

vikungen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 04:22:24

Armand6:
Bruso:Sed ne instruistoj!
Usonaj instruistoj parolas kun angla akĉento, rusaj kun rusa. Instruistoj de fremdlingvoj havas aliajn prioritatojn ol aŭtenta prononco, kiu estas preskaŭ nerealigebla exter la lingva medio. Ŝ/li povas (kaj devas) instrui ĝin, sed nek ŝ/li mem, nek la lernanto probable akiras ĝin.
Estas granda diference inter akĉento kaj malĝusta prononcado.

En Esperanto ĉiu litero havas unu sonon, se vi parolas la sonon kiel alian sonon aŭ kiel du sonoj (diftongo] vi ne ĝuste parolas. Se ĉiu lingvo parolu esperanton laŭ sia prononcmaniero, oni tute ne povus kompreni unu la alian.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 11:35:09

Mi ankoraŭ ne havis la okazon paroli kun aliaj esperantistoj.
Do mi humile sugestas ke vi ankoraŭ ne spertis kiel naciaj akĉentoj en Esperanto influas sur kompreneblecon.

Cetere estas multaj diversaj regionaj akĉentoj inter denaskaj parolantoj de la angla. Tamen mi, kiel sudanglo, facile komprenas miajn samlandanojn kies akĉentoj devias (foje tre devias) de la sudangla normo.

Eĉ mi povas kompreni Usonanojn, kiuj ŝajne tute ne kapablas korekte prononci vortojn kiel 'water' kaj 'hot'.

Vi rigardas la aferon tra tro mallarĝe fokusita lenso.

Mi renkontis kaj parolis kun Katalin je pluraj okazoj kaj povas konfirmi ke ŝia prononco de Esperanto estas tre komprenebla.

Tamen vi iome pravas pri la influo de la cirkonstancoj en kiuj oni lernas sian Esperanton. En la lasta UK mi eĉ renkontis Anglinon kiu lernis sian Esperanton en Francujo kaj kiu havas aŭtentikan francan akĉenton parolante en Esperanto, tian ke oni neniam divenus ke ŝi estas denaska en la angla.

Plie, iam, iu profesia fonetikisto akuzis mi pri Germana akĉento en Esperanto. Tamen survoje en la aŭtobuso al Lillo, iu Finna Esperantistino kun kiu mi longe konversaciis diris ke mi parolas tre bele. Kiel vi Usonanoj diras - Go figure!

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 12:16:10

vikungen:se vi parolas la sonon kiel alian sonon aŭ kiel du sonoj (diftongo] vi ne ĝuste parolas.
En Esperanto forestas diftongojn 'au' kaj 'ou'. 'Aŭ' estas prononcata kiel du vokaloj kun la dua ne estanta silabformiga. Do estas neeble ilin konfuzigi.

vikungen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 14:49:55

Armand6:
vikungen:se vi parolas la sonon kiel alian sonon aŭ kiel du sonoj (diftongo] vi ne ĝuste parolas.
En Esperanto forestas diftongojn 'au' kaj 'ou'. 'Aŭ' estas prononcata kiel du vokaloj kun la dua ne estanta silabformiga. Do estas neeble ilin konfuzigi.
Tute eblas konfuziĝi pri ili, se iu diras al mi:

"Mi estas ĉi tie kun mia familio"

kaj prononcas la frazon laŭ la angla prononcmaniero [mi] [estæs] [tʃai] [tai] [køn] [miæ] [fæmiliɔu]

parolantoj de aliaj lingvoj tute ne povas kompreni kion oni penas diri.

La parolantoj de ĉiu lingvo devas lerni kaj praktiki la diferencojn inter Esperanto kaj ilia denaska lingvo, parolado estas unu el la pecoj kiuj lingvo konsistas el kaj same gravas kiel gramatiko aŭ uzi la ĝustajn vortojn. Se ĉiu parolanto prononcus Esperanton laŭ la prononcmaniero de sia propra lingvo, neniu povus kompreni unu la alian.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 15:17:22

vikungen:kaj prononcas la frazon laŭ la angla prononcmaniero [mi] [estæs] [tʃai] [tai] [køn] [miæ] [fæmiliɔu]
Vi konfuzas malĝustan legadon kun malĝusta prononco.

Mi mem povas prononci tion frazon nur kiel 'Mi estes ĉi tie kun mia familia'. Vi devas rezignacii pri tio.

Reen al la supro