Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
reza_k (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 18:02:28
mbalicki:Dankon tre bone! Fine mi komprenis ĝin tute.reza_k:La kulpo estas de "Esperanto per Rekta Metodo", ne de mi:Do pardonu, ke mi diris, ke tio estas la via kulpo.
reza_k:Ankoraŭ mi ne komprenas ĝin...Mi komprenas "grandson of an uncle of someone I know."n tute,
„Esperanta proverbaro”:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.Angle tio estas: „He is almost my brother: grandson of a cousin of an uncle of a friend”.
reza_k:sed mi ne komprenas vian klarigon ĝuste. Kio estas ŝercon de tiu proverbo? Eble ĝi helpas min kompreni...mbalicki:Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).Alivorte: Tio estas ŝerco, ĉar kompreneble mi konas mian fraton multe pli bone ol iun malproksiman familianon de konato, ĉu?Imagu tiun situacion:
Rikardo diras al Sofia:
— Mi tre bone konas prezidanton Obama.
— Ha ha, certe! [ŝi tute ne fidas Rikardon, do mokas lin pro tiu fanfarono] „Li estas preskaŭ via frato: nepo de kuzo de onklo de konato.”
mbalicki (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-28 18:03:32
jagr2808:Mi komprenas la proverbon, sed la kuzo ne estas parto de la proverbo. Mi simple aldonis ĝin en la grafikaĵo.Jes, tio estas parto de la proverbo. Ĝi ĝuste estas:
„Esperanta proverbaro”:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.Tiel citas proverbaroj ĉe steloj.de, ĉe la Edukada Servo de la I Liceo en Tarnovo, en la libro redaktita de „E@I”, ĉe la malnova retpaĝo de „PAE”, ĉe Vikicitaro kaj multaj aliaj fontoj.
