De Sankta Filareto de Moskvo
von orthohawk1, 29. August 2015
Beiträge: 8
Sprache: Esperanto
orthohawk1 (Profil anzeigen) 29. August 2015 14:17:42
Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko. Falsa Kristano estas forbalaita de ĝia rapideco.
Alkanadi (Profil anzeigen) 30. August 2015 16:14:40
orthohawk1:Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko.Kiu peko estas la plej malbona en nia kulturo?
MrMosier (Profil anzeigen) 1. September 2015 14:04:05
Alkanadi:Ŝajne, ofendi dum oni vivas aplikante siajn religiajn kredojn.orthohawk1:Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko.Kiu peko estas la plej malbona en nia kulturo?
MrMosier (Profil anzeigen) 2. September 2015 01:40:42
Lakiro:Ĉu temas pri patriarĥo de Moskvo Filaret (Fjodor Romanov), 1554-1663 j?Ne, pri Vasili Mikhailovich drozdov, 1782-1867
https://en.wikipedia.org/wiki/Philaret_Drozdov
(estas ligilo al rusa versio je la maldekstra flanko de la paĝo)
johmue (Profil anzeigen) 2. September 2015 06:33:54
orthohawk1:Fiŝo kiu vivas naĝas kontraŭ la fluo de akvo. Fiŝo kiu estas mortinta flosas suben kun la akvo.Prave. Kaj la fiŝo ne kondamnas, sed male aprezas la akvofluon ĉar ĝi konstante alportas freŝan akvon. Por la vivo de la fiŝo la konstanta akvofluo estas nepra.
Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko. Falsa Kristano estas forbalaita de ĝia rapideco.
Kontraste al tio multaj kristanoj laŭ mia impreso ŝatus haltigi la fluon de la mondo kaj kondamnas ĝin kiel pekan anstataŭ rekoni la ŝancojn kaj novajn ideojn, kiujn la fluo alportas.
Alkanadi (Profil anzeigen) 2. September 2015 06:58:16
johmue:...multaj kristanoj laŭ mia impreso ŝatus haltigi la fluon de la mondo...Religiaj homoj devus kompreni religion kiel gvidilon por si mem sekvi.
Faru, kion vi volas; estu la tuta leĝo, krom se vi vundus iun.