본문으로

De Sankta Filareto de Moskvo

글쓴이: orthohawk1, 2015년 8월 29일

글: 8

언어: Esperanto

orthohawk1 (프로필 보기) 2015년 8월 29일 오후 2:17:42

Fiŝo kiu vivas naĝas kontraŭ la fluo de akvo. Fiŝo kiu estas mortinta flosas suben kun la akvo.
Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko. Falsa Kristano estas forbalaita de ĝia rapideco.

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 30일 오후 4:14:40

orthohawk1:Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko.
Kiu peko estas la plej malbona en nia kulturo?

MrMosier (프로필 보기) 2015년 9월 1일 오후 2:04:05

Alkanadi:
orthohawk1:Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko.
Kiu peko estas la plej malbona en nia kulturo?
Ŝajne, ofendi dum oni vivas aplikante siajn religiajn kredojn.

Lakiro (프로필 보기) 2015년 9월 1일 오후 4:07:18

Ĉu temas pri patriarĥo de Moskvo Filaret (Fjodor Romanov), 1554-1663 j?

externalImage.png

MrMosier (프로필 보기) 2015년 9월 2일 오전 1:40:42

Lakiro:Ĉu temas pri patriarĥo de Moskvo Filaret (Fjodor Romanov), 1554-1663 j?

externalImage.png
Ne, pri Vasili Mikhailovich drozdov, 1782-1867
https://en.wikipedia.org/wiki/Philaret_Drozdov

(estas ligilo al rusa versio je la maldekstra flanko de la paĝo)

johmue (프로필 보기) 2015년 9월 2일 오전 6:33:54

orthohawk1:Fiŝo kiu vivas naĝas kontraŭ la fluo de akvo. Fiŝo kiu estas mortinta flosas suben kun la akvo.
Vera Kristano iras kontraŭ la fluo de la pekema epoko. Falsa Kristano estas forbalaita de ĝia rapideco.
Prave. Kaj la fiŝo ne kondamnas, sed male aprezas la akvofluon ĉar ĝi konstante alportas freŝan akvon. Por la vivo de la fiŝo la konstanta akvofluo estas nepra.

Kontraste al tio multaj kristanoj laŭ mia impreso ŝatus haltigi la fluon de la mondo kaj kondamnas ĝin kiel pekan anstataŭ rekoni la ŝancojn kaj novajn ideojn, kiujn la fluo alportas.

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 9월 2일 오전 6:58:16

johmue:...multaj kristanoj laŭ mia impreso ŝatus haltigi la fluon de la mondo...
Religiaj homoj devus kompreni religion kiel gvidilon por si mem sekvi.

Faru, kion vi volas; estu la tuta leĝo, krom se vi vundus iun.

Lakiro (프로필 보기) 2015년 9월 2일 오후 3:46:29

Metropolito Filaret (Vasilij Drozdov)

externalImage.png

다시 위로