Mergi la conținut

Eŭropo malsolidara, eŭropanoj solidaraj.

de FJDS, 29 august 2015

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

FJDS (Arată profil) 29 august 2015, 20:20:17

Multaj personoj intencas eniri al Eŭropo. Ili fuĝi de militoj, malsato, maljustoj ktp. Malfeliĉe miloj da ili mortas dum la vojaĝo kaj la eŭropaj registaroj ne sufiĉe helpas ilin. Milionoj da eŭropanoj pensas ke oni devas krei sekurajn itinerojn por refuĝintoj. La afero estas urĝa. Ni kriu de tutaj eblaj manieroj.

Altebrilas (Arată profil) 29 august 2015, 23:51:12

Kien? Kiom? Kiel?

La afero estas terura. Homoj mortsufokiĝintaj en kamionoj estas ekzakte tio, kion oni provis malaperigi kiam UNO instigis la Deklaron de Homrajtoj. "Neniam tio denove!" La limoj kun pikdratoj reaperis. Nur estas aliflanke la gardistoj.

Armand6 (Arată profil) 30 august 2015, 00:17:54

Altebrilas:UNO
UNO ne povas helpi homojn kiuj detruas siajn landojn kiel lokustoj kaj poste eskapas kiel ratoj. Eŭropo aĉetis sian bonstaton per sango kaj ŝvito nur de eŭropeanoj mem.

Demian (Arată profil) 30 august 2015, 04:23:01

Laŭ brita retejo de Unuiĝintaj Nacioj, Rusujo ricevis la plej multajn petojn de senhomaranoj. Tial, ni haltu plendi pri inundo de malriĉuloj alventantaj al Eŭropo kaj lernu ion de Rusujo aŭ eĉ Pakistano, kiuj permesas malfortunuloj vivi en siaj landoj.

Rusujo ricevis: 274.700 petojn
Germanujo ricevis: 173.100 petojn
Usono ricevis: 121.200 petojn

Laŭ tiu ĉi retejo, Rusujo akceptis 90 procentojn da petoj sed Usono, Kanado, kaj Germanujo jesis al nur inter 35-65 procentoj da petoj. La plej laŭte kriantoj, Britujo, Francujo, Pollando, kaj Finnlando akceptis malpli ol 10 procento. Kaj tiu ĉi retejo diras, ke pli ol 600.000 senhomaj personoj planas vivi en Rusujo por ĉiam. Eĉ Pakistano--kiun oni nomas nacion de teroristoj en mia lando--estas pli milda al afganaj bedaŭrinduloj ol Barato.

Estas strange, ke ili ne krias laŭte.

Laŭ mia vidpunkto, eŭropanoj plendas kiel riĉaj infanoj, kiuj ne ricevis siajn la plej ŝatatajn donacojn en naskiĝtago. Ili havas monon, sed ili elspezos tiun monon por aĉeti armilojn, ne doni manĝaĵojn kaj edukadon al personoj; eble pro tio, ke la haŭtkoloro aŭ religio de la malfortunuloj estas malĝusta.

FJDS (Arată profil) 30 august 2015, 08:53:18

Altebrilas:Kien? Kiom? Kiel?.
Mi pensas ke ni devu inkludi la aferon en ĉiuj lokoj: forumoj, politika eventoj ktp. Oni devu krei sufiĉan socian premon por devigi registarojn. Se ni restas silentan, registaroj daŭre fermas limojn.

Alkanadi (Arată profil) 30 august 2015, 16:08:44

Ĉiuj volas iri al Ameriko (aŭ Eŭropo). Kial ni ne alportu Amerikon al ili?

Înapoi mai sus