Mensagens: 6
Idioma: Esperanto
FJDS (Mostrar o perfil) 29 de agosto de 2015 20:20:17
Altebrilas (Mostrar o perfil) 29 de agosto de 2015 23:51:12
La afero estas terura. Homoj mortsufokiĝintaj en kamionoj estas ekzakte tio, kion oni provis malaperigi kiam UNO instigis la Deklaron de Homrajtoj. "Neniam tio denove!" La limoj kun pikdratoj reaperis. Nur estas aliflanke la gardistoj.
Armand6 (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2015 00:17:54
Altebrilas:UNOUNO ne povas helpi homojn kiuj detruas siajn landojn kiel lokustoj kaj poste eskapas kiel ratoj. Eŭropo aĉetis sian bonstaton per sango kaj ŝvito nur de eŭropeanoj mem.
Demian (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2015 04:23:01
Rusujo ricevis: 274.700 petojn
Germanujo ricevis: 173.100 petojn
Usono ricevis: 121.200 petojn
Laŭ tiu ĉi retejo, Rusujo akceptis 90 procentojn da petoj sed Usono, Kanado, kaj Germanujo jesis al nur inter 35-65 procentoj da petoj. La plej laŭte kriantoj, Britujo, Francujo, Pollando, kaj Finnlando akceptis malpli ol 10 procento. Kaj tiu ĉi retejo diras, ke pli ol 600.000 senhomaj personoj planas vivi en Rusujo por ĉiam. Eĉ Pakistano--kiun oni nomas nacion de teroristoj en mia lando--estas pli milda al afganaj bedaŭrinduloj ol Barato.
Estas strange, ke ili ne krias laŭte.
Laŭ mia vidpunkto, eŭropanoj plendas kiel riĉaj infanoj, kiuj ne ricevis siajn la plej ŝatatajn donacojn en naskiĝtago. Ili havas monon, sed ili elspezos tiun monon por aĉeti armilojn, ne doni manĝaĵojn kaj edukadon al personoj; eble pro tio, ke la haŭtkoloro aŭ religio de la malfortunuloj estas malĝusta.
FJDS (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2015 08:53:18
Altebrilas:Kien? Kiom? Kiel?.Mi pensas ke ni devu inkludi la aferon en ĉiuj lokoj: forumoj, politika eventoj ktp. Oni devu krei sufiĉan socian premon por devigi registarojn. Se ni restas silentan, registaroj daŭre fermas limojn.
Alkanadi (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2015 16:08:44