Al la enhavo

Memlerni la anglan

de hilelo, 2015-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 02:38:10

hilelo:1. Kio estas la kaŭzo, kial la anglaj vortoj estas tiel multe plursignifaj? Certe oni ne povus kompreni tiun kaŭzon ne havante historian perspektivon, mi pensas.
2. Kio estas la kaŭzo, kial la angla vortaro estas tiel dikega? Al tiu demando mi respondus: Ĉar oni uzas la lingvon sur ĉiuj kampoj de la vivo. Alie ne povus esti. Sed mi ŝatus ekkoni la opinion de denaska parolanto.
3. Laŭ vi kio en la lingvo estus plej malfacile lernebla por neangle-parolantoj?
4. Mi legis, ke ĉiuj (eble) t.n. phrasal verbs havas sian unuvortan, preskaŭ samsignifan paron t.n. non-phrasal equivalents. Ĉu tio estas vero? Kiu estas la diferenco inter ili?
1. ĉar la angleparolantoj sin taksas tre ĝentilaj, kaj pro ties ĉi aludemeco, ili parolas nur svage kaj plene je stilfiguroj...... tial havas anglalingvaj vortoj tiom da sencoj.
2. ĉar la angleparolantoj sin taksas tre malstultaj, kaj pro ties ĉi deziro esti la superaj el ĉiuj, ili devis do fariĝi vortlertaj. tio, aldone al la unua (1.) kaŭzo, estigis ege ĉirkaŭvagajn vortojn (preskaŭ nedeĉifreblajn por aliaj), ĉial por priskribi ion laŭ maniero plej nerekta.
3. jen frazetoj, je kiuj prepozicio troviĝas fina, ekz. ``keep out``, ``keep up``, ``move in``, ``cut out``, ktp. !! kiel oni povu lerni la multegon de ili? malfacilaj estas ankaŭ la neregulaj pasevortoj ekzemple ``to steal = stole``, ``to buy = bought``. bonŝancan klopodon se vi volas lerni la anglan!!
4. ho, ĉu phrasal verbs estas tio, kion mi ĵus priskribis? ne kleras mi gramatike

Reen al la supro