Więcej

kiel forlasi mia eternakomencanteco

od eb.eric, 5 lutego 2008

Wpisy: 10

Język: Esperanto

eb.eric (Pokaż profil) 5 lutego 2008, 18:53:13

Mi pensas ke mi estas ankoraŭ komencanto, tamen mi studas esperanton ekde la pasinta somero. Mi zorgas, ĉar mi ofte ne scias iojn: kiu prepozicio ĝustas, ĉu verbo estas transitiva... kaj mi ofte bezonas uzi vortaron.

Mi finis la kursojn de lernu (eble ne tute), mi legis kelkajn esperantajn libretojn, kaj mi eklegas la grandan PMEG-on... Ankaŭ, mi babilas kun aliuloj rete.

Mia demando do estas, ĉu mi estas laŭ ĝusta vojo? Kion mi povus fari por superkomencantiĝi? Ĉu vi iam sentis, kiel mi? Jeskaze, kio okazis poste?

Dankon!

Miland (Pokaż profil) 5 lutego 2008, 19:41:12

Saluton, via demando estas bona, kaj ankaŭ mi pensis pri ĉi tiu problemo. Mi mem ne estas spertulo en Esperanto, sed, se utilas al vi, jen mia konsilo. Mi sugestas ke vi abonu al tauga revuo kiel Juna Amiko. La DVD Gerda Malaperis! estas vidinda. Mi ankaŭ rekomendas ke vi ĉe-estu eventojn kie vi devas uzi Esperanton, kiel kongresoj. Mi rekomendas ke antaue, preparante por tia evento, eble vi trovos la lernolibron de Richardson utila.

Iam, la libro Paŝoj al Plena Posedo estos studinda - kaj solvu la ekzercojn, ĉar, laŭ mia opinio, oni bezonas uzi la lingvon aktive kaj kreative por atingi fluecon. Ankaŭ studinda estos Conversational Esperanto de Don Lord.
Kaj nun, mi volas al vi bonan ŝancon!

RiotNrrd (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 02:53:47

Mi studis ambaŭ la germanan (4,5 jaroj) kaj la francan (3 jaroj). Mi legis vian afiŝon, kaj pensis al mi mem ke mi ne povas skribi la saman afiŝon germane aŭ france. Kaj vi studis esperanton dum ne eĉ unu jaro.

Ne ĉagrenu ke vi estas ankoraŭ komencanto. Vi povas skribi pli bone esperante ol multaj lernantoj de la plejparto de "naturaj" lingvoj (post simila tempo). Vi estas sur la ĝusta vojo.

RiotNrrd (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 05:09:39

黄鸡蛋:Mi nur volus memorigi vin pri la uzado de "kaj...kaj...", anstataŭ kiu oni ne povas uzi "ambaŭ...kaj...". rideto.gif
Dankon! Vidu, mi ankaŭ estas komencanto! sal.gif

giksero (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 13:26:21

Ankaŭ mi eklernis Esperanton de nelonge, kaj sekve legis kelkajn librojn.

Tamen, mi spertas ke mia uznivelo vere altiĝis dum partoprenado en kunveno kie ankaŭ eksterlandanoj ĉeestis. Estas kvazaŭ oni subakviĝas, ĉirkaŭe de Eo-parolantoj. Oni ne povas ne uzi la lingvon, kaj eraroj ne gravas. Tia uzdevo vere estas fekunda, kreskiga la parolfacilon, miasperte.
Ĉi-jare mi planas partopreni pluajn kunvenojn, ĉar mi ŝatas la lingvon, volante plibonigi mian regadon de ĝi.

Rodrigoo (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 15:22:38

Mi konscias ke mi ankoraŭ estas komencanto kaj ofte mi havas dubojn. Tamen, tuj kiam mi ekesperantistiĝis (fino de 2006), svisa esperantisto min helpis aliĝi kiel gastiganto de Pasporta Servo. Sekve, lasta jaro, tiam kiam mi havis malpli ol 8 monatoj lernante mi jam gastigis eksterlandanoj (nederlandlingvanoj kaj pollingvanoj), tial mi ekde tiam, kiam mi estis ja komencanto, mi uzas esperanton. Do, mia konsilo estas nur uzi ĝin tiel kiel plaĉas al vi; legu, aŭskultu radiojn ktp.

Sammondane,
Ĥod

Verdano (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 19:59:25

eb.eric:Mi pensas ke mi estas ankoraŭ komencanto, tamen mi studas esperanton ekde la pasinta somero. (...)
Rp.:
Demandeto: Tiel longe studinte vi ankorau ne rimarkis la liberecon de la frazoparta ordo en la propozicio, nome ke ekzistas celkazo (por la objekto de la propozicio) ((( per -on, resp. -an, resp: -ojn, resp. -ajn ))) ?

Do?
:Kiel mi venku mian eternan komencanto-staton?

Tio sonas pli komprenebla.

eb.eric (Pokaż profil) 6 lutego 2008, 22:01:03

Dankon! Viaj konsiloj ja estas utilaj.

Verdano: Ĉu vi ne ridas? Humure, li kiu zorgas pri sia eterna komencanto-stato, eĉ eraras en la titolo de sia fadeno pri ĝi. La angla ne havas akuzativan sufikson, do mi forgesas ĝin iam.

Bernardo (Pokaż profil) 7 lutego 2008, 03:37:28

Ĉar mi mem estis multaj jaroj eterna komencanto, mi havas eble la rajton konsili, kion oni povas fari kontrau tio:

1.) Membriĝu en la Esperanto-klubo de via urbo au asocio de via lando, au UEA.

2.) Aliĝu kiel gastiganto en Pasporta Servo se vi havas la eblecon por akcepti gastojn ( http://www.tejo.org/eo/ps_lingv_eo ) Mi mem lernis Esperanton ĉefe dank al miaj gastoj. Kiam mi aliĝis mi povis flue nur diri "Saluton" !! Sed mi havis vortarojn.

3.) Partoprenu ĉe internaciaj kongresoj au renkontiĝoj, kie vi devas uzi Esperanton kaj kunprenu viajn vortarojn.

4.) Aĉetu la adreslibrojn "UEA-jarlibro" kaj Pasporta Servo kaj kaptu la eblecon konatiĝi samideanojn, se vi vizitas la eksterlandon.

Kore kaj amikece
via Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

ritarita (Pokaż profil) 7 lutego 2008, 17:38:29

Eble vi povus ankaŭ:

-ekskribi dulingvan blogon (en via lingvo kaj en Esperanto)

-serĉi artikolojn en Esperanto pri viaj preferataj temoj (muziko, literaturo, komputilo, politiko, geografio...) kaj traduki ilin en via lingvo

-babili tujmesaĝile kun aliaj lernantoj

Persone, mi lernis multege tradukante el Esperanto al la itala.

Wróć do góry