לתוכן העניינים

Ŝia sperto kiel ina, juna kaj GLATa

של Alkanadi, 31 באוגוסט 2015

הודעות: 9

שפה: Esperanto

Alkanadi (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 08:06:13

jagr2808 (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 09:03:33

Mi ne komprenas la logiko:
Mi ne renkontis esperantan GLATulon, do mi ne volas esti esperantisto.

Renkonti samspertulon estas grava, sed ĉesi paroli esperanton ĉar oni ne renkontis onin kun sama seksa orientiĝo sonas strange laŭ mi.

novatago (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 11:41:30

Unue, ŝi, verŝajne, ne kabeis ĉar kabei havas tre konkretan signifon kaj laŭ tio, kion ŝi rakontas li ne estis aktivega en la movado.

Eble parteto de la kialo, pri la manko de virinoj en la komunumo estas la nombro de viroj kaj maljunaj viroj, sed tio ne estas la kialo. Eĉ se virinoj interesiĝas pli ofte pri lingvoj ol viroj, ŝajnas ke ilia interesiĝo pri planitaj lingvoj ne estas sama.

Ĝis, Novatago.

novatago (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 12:47:17

Aldonindas ke unu el la paĝaroj pri kiu ŝi parolas, ne estas en Esperanto, sed en dialekto. Tio malbonas por Esperanto kaj por la parolantaro ĉar ili diras ke parolas Esperanton, sed tio ne veras.

La virino kiu skribas la alian retpaĝon ne komprenas pri kio temas Esperanto, kvankam laŭ tio, kion mi legis, ŝi uzas Esperanton.

Se ni ne parolas Esperaton laŭ la fundamento, ni havos multajn mortontajn idojn, sed neniu aŭ tre malgrada Esperanto.

Komprenu tion, ke miaj vortoj tute ne riltas al kiel la personoj de tiuj retpaĝoj vivas sian vivon. Tio al mi ne tute ne gravas.

Tamen mi neniam komprenos kial por iu, kiu kredas ke Esperanto estas seksisma, estas lerninda kaj parolinda lingvo kaj kial por ili, nedefendebla mensogo estas tute prava kaj evidenta europocentrismo de la lingvo estas tute senproblema. Jen ega malkohereco. Oni ne scias tiel pri kia egaleco ili celas.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 13:48:31

Eĉ maljunaj viraj malGlatuloj povas bedaûri malmultecon da virinoj... kaj ili ne kabeas nur pro tio!

Alkanadi (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2015, 14:55:15

jagr2808:Mi ne komprenas la logiko:
Mi ne renkontis esperantan GLATulon, do mi ne volas esti esperantisto.
Mi restus kun Esperanto eĉ, se mi ne trovus iun, kiun similas al mi.

Mi opinias, ke ŝi volis atingi amikojn en Esperantujo. ŝi sentis, ke ŝi ne apartenis.

mateno (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2015, 09:04:32

novatago:Aldonindas ke unu el la paĝaroj pri kiu ŝi parolas, ne estas en Esperanto, sed en dialekto. Tio malbonas por Esperanto kaj por la parolantaro ĉar ili diras ke parolas Esperanton, sed tio ne veras.
Novatago verŝajne havas problemon pri tio, ke Egalecen estas en riisma Esperanto. Nu, tio estas vidpunkto de Novatago, sed mia vidpunkto estas iom alia, nome: riisma Esperanto estas Esperanto, kaj se iu esperantisto diras, ke ĝi ne estas, ri mensogas.

Egalecen ne inventis riismon; riismo ekzistas kiel fenomeno en Esperantio dum pluraj jardekoj, ekzistas homoj kaj eĉ tutaj kluboj kiuj eksperimentas pri riismo, kaj nun al tio aldoniĝis ankaŭ Egalecen: ili ne faris tion senpripense, sed ili havas bonan kialon: ili konstatis, ke la riisma pronom sistemo multe pli taŭgas por tio kion ili volas skribi, ol la patriarkada, tradicia liisma sistemo. Se vi volus serĉi, vi trovus blogeron kiu detale skribas pri la kialoj.

Alivorte, Egalecen skribata en liisma Esperanto ne plu estus Egalecen, ĝi iusence perfidus sian mision. Kaj mi ŝatas na Egalecen tia kia ĝi estas, eĉ kun ĝia eksperimenta lingvaĵo.
Tamen mi neniam komprenos kial por iu, kiu kredas ke Esperanto estas seksisma, estas lerninda kaj parolinda lingvo kaj kial por ili, nedefendebla mensogo estas tute prava kaj evidenta europocentrismo de la lingvo estas tute senproblema. Jen ega malkohereco. Oni ne scias tiel pri kia egaleco ili celas.
Nu jen. "Esperanto estas seksisma" estas iom malpreciza kaj tre ĝenerala eldiro. Tial mi komprenas vin se vi diras ke "ĝi ne estas". Sed ĝuste ĉar ĝi estas tiel nebula eldiro, mi konsentus nek ke vi pravas nek ke vi malpravas.

Por "malseksismigi" la lingvaĵon (aŭ, se ni estu pli precizaj, por forigi seksismecajn probemojn kiuj aperas pri la patriarkada liisma sistemo) ekzistas "solvoj" ene de Fundamenta tradicia sistemo -- solvoj por iuj uzantoj kontentigaj kaj por aliaj uzantoj ne tiom. Kaj la aŭtoroj de Egalecen konkludis ke riisma sistemo por ili estas kontentiga pli.

Ankaŭ "eŭropcentreco" estas relativa afero, do mi estus pli singarda pri proklamadoj pri "evidenteco". Ekzemple, mia vidpunkto estas, ke la radikaro de Esperanto estas tre eŭropcentra, sed la graveco de tio estas tre malgranda; kaj la gramatiko (kune kun la brila vortfarada sistemo) estas maltre (t.e. preskaŭ tute ne) eŭropcentra, kaj la graveco de tio estas tre granda. Do jen mi povus argumenti pri "mensogeco" kaj tiel plu, sed mi konscias pri relativeco de tiaj eldiroj okulumo.gif

johmue (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2015, 09:17:56

mateno:Novatago verŝajne havas problemon pri tio, ke Egalecen estas en riisma Esperanto. Nu, tio estas vidpunkto de Novatago, sed mia vidpunkto estas iom alia, nome: riisma Esperanto estas Esperanto, kaj se iu esperantisto diras, ke ĝi ne estas, ri mensogas.
Fakte Egalecen estas bela ekzemplo por lingvoevoluo kontraste al lingvoreformado.

Lingvoreformanto venas al forumo aŭ io simila kaj diras "Jen mia reformpropono. Ĉiuj ekde nun parolu laŭ ĝi. Se vi rifuzas, vi malagnoskas, ke Esperanto estas vivanta lingvo." Kutime la reformpropono estas tute ne testita kaj ekzistas nur sur la konceptpapero de la "reformisto".

Egalecen faras ion tute alian. Ili simple uzas modifitan version de la lingvo sen proponi ĝin kiel reformon por ĉiuj. Per la uzo de ĝi ili testas ĝin. Se ĝi montriĝas taŭga, pli kaj pli da homoj adaptos ĝin kaj ĝi iam fariĝos bone konata kaj uzata. Aŭ eble ne, ni vidu. Tio estas lingvaovoluo kiel estu en vivanta lingvo.

mateno (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2015, 16:24:40

Por reveni al la temo, mi iom komprenas kial oni "kabeiĝus", se oni ne trovas samajn homojn... Esperanto estas lingvo, kaj lingvo estas ilo por paroli, kaj se oni ne trovas iun kun kiu oni povus paroli pri la samaj aferoj kun kiuj ankaŭ oni havas sperton, mi komprenas ke oni tiam povas eksenti ke ne havas sencon...

Kvankam, ja ankaŭ komuniki kun malsamaj homoj povas esti agrable kaj utile. Kaj nun, laŭ mia kompreno, ŝi nun trovis ankaŭ "samajn homojn" kiel ŝi. Do, mi ne prenus la vorton "kabeiĝi" tiel serioze: laŭ mi ĝi ĉi tie signifas "dumtempe haltigi sian esperantumadon". Ŝi evidente revenis al Esperanto, ĉar ŝi faris tiun filmeton ridulo.gif

Kio iomete pripensigas min, kaj mi ne tute scias kiel mense prilabori, estas tiu grafikaĵo pri 75 % viroj kaj 25 % inoj en Esperantio... unue mi ekpensis: ĉu vere? el kie estas tiu statistiko? tamen bone, ni akceptu ĝin, sed kion fari pri tio? se tio montriĝus kiel vera, kompreneble estas bedaŭrinde ke estas tiom malmultaj inoj, sed ĉu iu scias nomi iun "fortimigan faktoron" kiu kaŭzis tion? kaj kiel forigi ĝin?

ĉu ekzemple mi kiel lingvohelpanto ĉe lernu! estu iel speciale pli afabla kaj helpema al inaj kursanoj? evidente, tio ne estas la maniero, ĉar mi devas esti same afabla kaj helpema al ĉiuj kursanoj... ĉu, kiam mi informas hazardajn konatulojn kaj provetas ilin varbi al Esperanto, ĉu mi pli ofte, pli eme, pli emfaze faru tion al inoj ol al viroj? ankaŭ tio ne sentiĝas kiel inda maniero... mi simple parolas pri Esperanto al ĉiuj simple laŭ tio ĉu aperas okazo kaj poste ĉu tiu persono montras interesiĝon

antaŭ nelonge ni havis kazon en la diskutlisto de Londona Esperantista Junularo, neformala loka grupo; aliĝis al la listo 16-jaraĝa ulo, skribis per sufiĉe bona Esperanto, kaj demandis kie/kiam ni renkontiĝadas, kaj kiom aĝaj ni estas; mi respondis ke ni estas plejparte ĉ 20--30-jaraĝaj (kio eĉ estas iom optimisma pritakso, ĉar pluraj el ni estas jam super 30), kaj sekve tiu ulo respondis nenion kaj forlasis la grupon; mi ne scias ĉu/kiel ri nun daŭrigas sian serĉadon...

eble foje esperantistoj el minoritataj grupoj devus esti pli paciencaj, ĉar ni estas tiom malgranda komunumo; do, eble tia sama samideano, kian vi serĉas, ja ekzistas, sed vi ne trovos rin tuj

hm; tioj estas nur kelkaj miaj konsideroj

לראש הדף