Til innholdet

permisita ofendo

fra MrMosier,2015 9 2

Meldinger: 13

Språk: Esperanto

MrMosier (Å vise profilen) 2015 9 2 01:53:09

externalImage.png

La societo estas tre zorga ne ofendi neniun...........krom Dion.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2015 9 2 02:01:07

Hm... Ĉu Dio eĉ povas ofendiĝi? Ŝajnas ke li eĉ ne prizorgus, ĉar li estas ĉiopovulo - li simple elpistus la ofendinton kiel pedikon ...

MrMosier (Å vise profilen) 2015 9 2 02:14:50

Tempodivalse:Hm... Ĉu Dio eĉ povas ofendiĝi? Ŝajnas ke li eĉ ne prizorgus, ĉar li estas ĉiopovulo - li simple elpistus la ofendinton kiel pedikon ...
obi havas malĝustan (t.e. koruptitan de la Okcidnto) vidon de Dio.

Ĉu oni ne kreskiĝis Ortodoks-kriestana?

vejktoro (Å vise profilen) 2015 9 2 02:16:36

Iafoje, dio min ofendas.

MrMosier (Å vise profilen) 2015 9 2 02:25:11

vejktoro:Iafoje, dio min ofendas.
Eble oni devas ŝanĝi sian pensprocezo.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2015 9 2 02:26:40

Ĉu ci ne kreskiĝis Ortodoks-kriestana?
Estus pli precize diri, ke oni kreskigis min tia. Sed plenkreskiĝinte mi eltrovis ke mi ne povas sincere kredi iom ajn. Multajn jarojn mi ne konsideras min ano de iu religio.

vejktoro (Å vise profilen) 2015 9 2 02:48:13

Dio ne estas homo. Dio ne estas ano de socio. Ni devus trakti aliajn homojn kiel ni volas esti traktata. Ĉu Dio devus trakti nin tiel? Ĉu li estas nia egalulo?

Alkanadi (Å vise profilen) 2015 9 2 08:10:02

MrMosier:externalImage.png

La societo estas tre zorga ne ofendi neniun...........krom Dion.
Ĉu oni povas ofendi diojn? Ĉu formiko povas ofendi vin?

MrMosier (Å vise profilen) 2015 9 2 09:40:23

Alkanadi:
MrMosier:

La societo estas tre zorga ne ofendi neniun...........krom Dion.
Ĉu oni povas ofendi diojn? Ĉu formiko povas ofendi vin?
Se li mordus aŭ pikus min, jes! tio estas tre ofenda!!!

jagr2808 (Å vise profilen) 2015 9 2 09:44:44

Nur la homoj kiuj ne kredas je Dio, "ofendas Dio".
Ĉu ne?

Tibake til toppen