Al contingut

La ĉielarko.......

de MrMosier, 2 de setembre de 2015

Missatges: 83

Llengua: Esperanto

johmue (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 12.29.58

MrMosier:
johmue:
MrMosier:Varbi Esperanton ne estas malbono (krom por Chris Culver, lol), do.......
Samseksumi ne estas malbono (krom por kelkaj religiemuloj, lol), do .......
Orgojlo estas malbono.
Orgojlon mi pli perceptas de la eglezioj ol de la homoj, kiuj postulas la rajton de seksa memdifino por ĉiuj. Mi ne vidas, ke iu postulas de kristanoj ne plu sekvi sian kredon.

Tempodivalse (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 13.30.05

Orthohawk/MrMosier lasttempe iĝis homo tre amara, eĉ kolera - ŝajne al li ne plaĉas kiam oni ne konsentas kun liaj religiaj vidpunktoj...

Mi antaŭe konis vin kiel agrablan uzanton. Kio okazis por igi vin tia? Via kolero estas preskaŭ kompatinda ...

Alkanadi (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 13.39.26

MrMosier:
Alkanadi:Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?
Ne por malbono.
Se ili ne rajtas uzi la ĉielarkon, Dio ne rajtas uzi la krucon, tason, aŭ panon, ĉar tiuj estas homaj inventoj.

externalImage.png

MrMosier (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 16.15.00

johmue:
MrMosier:
johmue:
MrMosier:Varbi Esperanton ne estas malbono (krom por Chris Culver, lol), do.......
Samseksumi ne estas malbono (krom por kelkaj religiemuloj, lol), do .......
Orgojlo estas malbono.
Orgojlon mi pli perceptas de la eglezioj ol de la homoj, kiuj postulas la rajton de seksa memdifino por ĉiuj. Mi ne vidas, ke iu postulas de kristanoj ne plu sekvi sian kredon.
la kunparolanto perceptas malĝuste. "orgojlo" estas fiero, sed al grado preter proporcio de la afero pri kiu oni orgojlas.

MrMosier (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 16.22.42

Tempodivalse:Orthohawk/MrMosier lasttempe iĝis homo tre amara, eĉ kolera - ŝajne al li ne plaĉas kiam oni ne konsentas kun liaj religiaj vidpunktoj...

Mi antaŭe konis vin kiel agrablan uzanton. Kio okazis por igi vin tia? Via kolero estas preskaŭ kompatinda ...
Kiom da tempoj necesas diri ke nomi min en alia maniero krom mia vera nomo estas ofendema? Haltu.

mia kunparolanto malĝustas......denove. Al mi ne gravas neniom se oni ne konsentas kun miaj religiaj vidpunktoj. Ili estas miaj. Tio, kun kio mi NE konsentas estas kiam oni estas bigoto pro sia malamo de mia religiaj vidpunktoj, kaj provas devigi min malobei mian religion.

MrMosier (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 16.24.04

Alkanadi:
MrMosier:
Alkanadi:Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?
Ne por malbono.
Se ili ne rajtas uzi la ĉielarkon, Dio ne rajtas uzi la krucon, tason, aŭ panon, ĉar tiuj estas homaj inventoj.

externalImage.png
Ne. Dio estas la reganto de la homo, ne la inverso.

erinja (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 17.30.37

Tempodivalse:Mi antaŭe konis vin kiel agrablan uzanton. Kio okazis por igi vin tia? Via kolero estas preskaŭ kompatinda ...
Lastatempe estis multe pli da lingvaj eraroj en liaj mesaĝoj ol antaŭe. Mi memoras ke antaŭe li ne estis tiel erarema. Ĉio ankoraŭ bone komprenebla, sed mismetita litero tie kaj jene. Mi esperas ke li ne havas problemojn de sano kiuj kaŭzas ĉi tiujn ŝanĝojn, tio estus bedaŭrinda.

Antaŭ kelkaj jaroj estis alia uzanto kiu delonge estis tute normala membro de la komunumo, kaj subite li kvazaŭ elreliĝis, mi tute ne scias kio okazis, sed li provokis kaj ofendumis kaj kolerumis kaj finfine oni devis nuligi lian konton. Bedaŭrinda afero, kaj mi ĉiam scivolis kiel tia ŝanĝo povis okazi en li.

Tempodivalse (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 17.34.27

Kiom da tempoj necesas diri ke nomi min en alia maniero krom mia vera nomo estas ofendema? Haltu.
Denove mi aŭdacos riproĉi vin pro la ŝajnigita ofenditeco. Ĉu ne vi mem plendis pri tio?..

Mi nur esperas, ke vi konscias, ke nenies opinio ŝanĝiĝos pro tio, ke vi afiŝas religiajn elparolojn ĉi tie; same kiel neniu aliula komento ŝanĝos vian opinion. Ĉi tial mi preferas eviti religitemajn debatojn. Mi bedaŭras ke mi ree engaĝiĝis ĉi-teme; nun mi ĉesu. Pacon al vi.

MrMosier (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 19.51.31

erinja:
Tempodivalse:Mi antaŭe konis vin kiel agrablan uzanton. Kio okazis por igi vin tia? Via kolero estas preskaŭ kompatinda ...
Lastatempe estis multe pli da lingvaj eraroj en liaj mesaĝoj ol antaŭe. Mi memoras ke antaŭe li ne estis tiel erarema.
Tio estsas ĉar mi antaŭe skribis rekte en Esperanto. Lastatempe mi tradukas de la angla. Iufoje mi ne estas certa kiel traduki iujn vortojn.

erinja:Antaŭ kelkaj jaroj estis alia uzanto kiu delonge estis tute normala membro de la komunumo, kaj subite li kvazaŭ elreliĝis, mi tute ne scias kio okazis, sed li provokis kaj ofendumis kaj kolerumis kaj finfine oni devis nuligi lian konton. Bedaŭrinda afero, kaj mi ĉiam scivolis kiel tia ŝanĝo povis okazi en li.
En mia kazo, mi finfine decidis halti kaŝi miajn sentojn/kredojn/ktp.

MrMosier (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2015 19.56.20

Tempodivalse:
Kiom da tempoj necesas diri ke nomi min en alia maniero krom mia vera nomo estas ofendema? Haltu.
Denove mi aŭdacos riproĉi vin pro la ŝajnigita ofenditeco. Ĉu ne vi mem plendis pri tio?..
kio estas malfacila kompreni pri "ne nomu min kun alia nomo krom mia nuna nomo. Nomi min alimaniere estas insulta"?

Tio tute ne estas religia afero. Estas simpla reciproko. Se mi devas "respekti" alian pro ĝia prefero, mi postulas la saman "respekton" aŭ tiu alia estas hipokrita.

Tornar a dalt