Sadržaj

La ĉielarko.......

od MrMosier, 2. rujna 2015.

Poruke: 83

Jezik: Esperanto

erinja (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 19:59:34

Teknike oni nomu lin "orthohawk1/MrMosier" ĉar tiuj estas liaj du nunaj kontoj, du nomoj kiujn li mem elektis. Eble li nuligu unu el tiuj kontoj se li ne volas nomiĝi laŭ tiu nomo.

MrMosier (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 20:10:23

erinja:Teknike oni nomu lin "orthohawk1/MrMosier" ĉar tiuj estas liaj du nunaj kontoj, du nomoj kiujn li mem elektis. Eble li nuligu unu el tiuj kontoj se li ne volas nomiĝi laŭ tiu nomo.
ĉevalplumoj. Mia nomo estas Douglas Mosier. "Orthohawk1" ne estas nomo, sed kaŝ/kromnomo. Mi postulas la respekton esti adresita per mia NOMO, laŭ mia prefero.

Jen. jam ne ekzistas ekskuzo nomi min mallaŭ mia prefero.

jefusan (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:07:10

Ĉiu fadeno, kiun MrMosier partoprenas, aspektas kiel teda, idiota juĝado.

Ne gravas ĉu li uzantnomiĝas "Orthohawk1" aŭ "MrMosier." Nur gravas ke li amas esti kverelema.

Vestitor (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:24:39

Ĉu ĉi tiu fadeno estas serioza? Estas nenio diskuti; nur nebula religio opinio...

MrMosier (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:29:41

jefusan:Ĉiu fadeno, kiun MrMosier partoprenas, aspektas kiel teda, idiota juĝado.

Ne gravas ĉu li uzantnomiĝas "Orthohawk1" aŭ "MrMosier." Nur gravas ke li amas esti kverelema.
se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo. Vi ne povas "havi vian kukon kaj ankaŭ manĝi ĝin."

Tempodivalse (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:29:44

Se mi estus en via loko, mi ne malkaŝus tiel libere mian veran nomon - ĉar malhelpus mian reputacion ligi mian veran identecon kun ĉi tiaj fiera juĝado kaj malamikeco. Mi povas nur ripeti mian antaŭan konsilon al vi - estus saĝe ĉesi fosadi kiam vi troviĝas en fosaĵo.

MrMosier (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:31:09

Vestitor:Ĉu ĉi tiu fadeno estas serioza? Estas nenio diskuti; nur nebula religio opinio...
Mi kredis ke ĉi tiu fadenaro nomiĝas "vidpunktoj" simple kaj ne "vidpunktoj (sed sen religia enhavo)"

MrMosier (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:32:05

Tempodivalse:Se mi estus en via loko, mi ne malkaŝus tiel libere mian veran nomon - ĉar malhelpus mian reputacion ligi mian veran identecon kun ĉi tiaj fiera juĝado kaj malamikeco. Mi povas nur ripeti mian antaŭan konsilon al vi - estus saĝe ĉesi fosadi kiam vi troviĝas en fosaĵo.
Vi (ĉiuj) unuavice!

Vestitor (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:43:50

MrMosier:
Vestitor:Ĉu ĉi tiu fadeno estas serioza? Estas nenio diskuti; nur nebula religio opinio...
Mi kredis ke ĉi tiu fadenaro nomiĝas "vidpunktoj" simple kaj ne "vidpunktoj (sed sen religia enhavo)"
Jes, sed ĝi devus esti diskutebla; tiu estas la unua postulo, ĉu ne? Ĉi tiu vidpunkto estas malplena opinio.

Tempodivalse (Prikaz profila) 2. rujna 2015. 22:48:19

se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo.
Kial?

Ŝajnas al mi ke vi simple volas mokridi la problemojn de transgenruloj (kaj gejoj).

Estas iom ridinde vidi vin, civitanon de lando eksterordinare tolerema al ĉiuj religioj, plendi en la reto (kie neniu korpa lezo povas tuŝi vin) ke vi persekutiĝas!

Vi estas feliĉa. Vi ne sentadas, ke vi troviĝis en la korpo de la malĝusta sekso; ke oni vin ne malamegas, ne forpelas, eĉ ne fizike atakas, kiam vi penas agadi kaj aspekti laŭ via vera naturo.

Transgenruloj meritas nian plenan toleremon kaj kunsenton, ne kraĉon.

Natrag na vrh