Späť na obsah

Obsedo pri Angla Malhelpas Studentojn Gajni Edukadon

od Demian, 2. septembra 2015

Príspevky: 16

Jazyk: Esperanto

bryku (Zobraziť profil) 2. septembra 2015 21:52:09

Fenris_kcf:
Armand6:Demian, ĉu vi mem preferus esti operaciata per kirurgo edukita en la angla aŭ la maratha? Nur honeste, bv.
Jen lingva faŝismo.

Se mi malprave komentis tiun, bonvolu diri al ni al kio vi celis per tiu demando!
Ne iritiĝu. Armand6 estas konata, stulta trolo. Ignoru ĝin.
Amike: Grzesiek

Armand6 (Zobraziť profil) 3. septembra 2015 0:34:45

Fenris_kcf:bonvolu diri al ni al kio vi celis per tiu demando!
La kvalito de instruado en regionaj universitatoj kie lokalaj lingvoj estas uzata, kaj centralaj, kun la ŝtata lingvo kaj internacia profesoraro ne estas komparebla. Kaj ni ĉiuj tion scias.

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 3. septembra 2015 6:44:54

Armand6:
Fenris_kcf:bonvolu diri al ni al kio vi celis per tiu demando!
La kvalito de instruado en regionaj universitatoj kie lokalaj lingvoj estas uzata, kaj centralaj, kun la ŝtata lingvo kaj internacia profesoraro ne estas komparebla. Kaj ni ĉiuj tion scias.
Do mi pravis: Lingva faŝismo.

Matthieu (Zobraziť profil) 3. septembra 2015 10:16:31

Fenris_kcf:Do mi pravis: Lingva faŝismo.
Aŭ simpla trolado. Ignoru Elhanan.

Koracio (Zobraziť profil) 11. septembra 2015 13:53:06

Lerni matematikon per nedenaska lingvo malhelpas lerni matematikon, sed ĝi helpas lerni la nedenaskan lingvon. Kiu el ili gravas pli?

robbkvasnak (Zobraziť profil) 11. septembra 2015 15:46:04

Mi povas paroli pri tio el unua mano, ĉar dufoje dum mia vivo mi devis lerni en lingvo dua kaj trian fojon mi devis lerni en mia gepatra lingvo sed en akademia lingvo de mi ankoraŭ lernenda. Mi naskiĝis en Usono sed mia avino flegis min en la germana - ja, en dialekto de la germana. Mi ne sciis skribi ĝin. Kiam mi 5jaris mi devis komenci en la publika lernejo kie oni nur uzis la usonan anglan. Ne estis tiam programoj por neanglaj parolantoj. Do la unua instruistino devigis min stari en apuda ĉambreto ĉiam kiam mi uzis la germanan. Mi abomenis la lernejon kaj mi ne havis amikojn inter la infanoj. Mi estis por ili "la strangulo". En la sekvonta jaro la instruistino ellavis mian buŝon ĉiam se mi uzis germanan vorton - antaŭ la aliaj infanoj. Mi hontis. Nur la tria instruistino instruis al mi la anglan dum la horoj post la lernejo. Sed ĝis hodiaŭ mi malŝatas la anglan lingvon kvankam mi nun ĝin fluege scipovas. Kiam mi estis 11jara oni sendis min por vivi en Svisio. Tie la lerneja lingvo estis la franca. Feliĉe mi havis bonegan instruiston kaj mi estis en aparta klaso de eksterlandaj infanoj. Ni ĉiuj lernis la francan en paco kaj kun respekto. Por la universitato mi reiris al Usono kaj tie mi studis en la angla sed miaj notoj ne estis tre altaj. Poste mi iris al Germanio por daŭri la edukadon. En la universitato oni uzis la akademian germanan. Mi havis la helpon de bonaj amikoj kaj post jaro mi scipovis ĝin. Ĝis hodiaŭ estas por mi la plej granda plezuro kiam mi povas legi en la germana.
Kiam mi revenis al Usono post Svisio mi komprenis la matematikon - sed nur en la franca. Mi malsukcesis en ekzameno de la universitato en matematiko - nur ĉar mi ne komprenis la lingvon. Feliĉe mi faris kromekzamenon en la franca kaj en la germana kaj mi havis tiom altajn notojn (kompare kun la aliaj usonanoj) ke la universitato faris escepton malgraŭ la malsukceso en matematiko kaj oni akceptis min.
Nun mi provis skribi akademian artikolon en la germana (pri lingvistiko). Ĉar mi studis lingvistikon en Usono en la usona, mi havis problemojn kun la vortprovizo. Sed post klopodo mi sukcesis skribi kaj publikigi artikolon en ĵurnalo en la germana.

Nahor