Đi đến phần nội dung

Ĉu devus Eŭropo permesus rifuĝintoj por eniri?

viết bởi Alkanadi, Ngày 07 tháng 9 năm 2015

Tin nhắn: 26

Nội dung: Esperanto

ManizhehDF (Xem thông tin cá nhân) 00:56:57 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

Laŭ mi jes, sed nur por "veraj rifuĝintoj" kiuj laŭ politikaj kialoj eliris siajn landojn; volas kaj ankaŭ povas labori en siaj novaj socioj bone. Bedaŭrinde multaj rifuĝintoj ne estas veraj rifuĝintoj kiuj suferis politikaj problemoj, sed nur rifuĝis pro akceptiĝi en siaj ŝatataj socioj kaj ricevi monatajn monojn dum ili verdire povas vivi en siaj landoj senprobleme!

Alkanadi:Ĉu Eŭropo devus permesi rifuĝintojn eniri?

pikolas (Xem thông tin cá nhân) 01:51:42 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

Brazilo ricevas rifuĝintojn, kaj mi tute konsentas. Ĉu vi ne fuĝus militon?

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 07:27:45 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

pikolas:Brazilo ricevas rifuĝintojn, kaj mi tute konsentas. Ĉu vi ne fuĝus militon?
Certe kaj preskaŭ neniu kontraŭas tian fuĝantojn. La problemo estas, kiel ManizhehDF jam diris, ke multaj uloj provas misuzi la azil-statuton. Multaj nunaj fuĝantoj venas el la Balkan-duoninsulo kaj tie nenia milito furiozas. Tiujn ulojn oni ofte nomas "ekonomi-fuĝantojn". En kelkaj landoj iliaj azil-proponoj estas malakceptata sufiĉe rapide (~3 semajnoj en Svisio). Sed ekzemple en Germanio la prilaborado de la propnoj bezonas ~4 monatoj. Dum tiu tempo la "falsaj fuĝantoj" ricevadas nutraĵon, vestaĵojn kaj iom da mono. Ĉu Brazilo akceptas ankaŭ tiajn fuĝantojn?

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 08:11:19 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

Fenris_kcf:Ĉu ne unu fadeno sufiĉas?
Mi eraris en la alia fadeno. Mi volas scii pri rifuĝintoj, ne enmigrintoj.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 08:59:12 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

Alkanadi:Ĉu Eŭropo devus permesi rifuĝintojn eniri?
Kial Eŭropo?

pikolas (Xem thông tin cá nhân) 11:10:31 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

Fenris_kcf:
pikolas:Brazilo ricevas rifuĝintojn, kaj mi tute konsentas. Ĉu vi ne fuĝus militon?
Certe kaj preskaŭ neniu kontraŭas tian fuĝantojn. La problemo estas, kiel ManizhehDF jam diris, ke multaj uloj provas misuzi la azil-statuton. Multaj nunaj fuĝantoj venas el la Balkan-duoninsulo kaj tie nenia milito furiozas. Tiujn ulojn oni ofte nomas "ekonomi-fuĝantojn". En kelkaj landoj iliaj azil-proponoj estas malakceptata sufiĉe rapide (~3 semajnoj en Svisio). Sed ekzemple en Germanio la prilaborado de la propnoj bezonas ~4 monatoj. Dum tiu tempo la "falsaj fuĝantoj" ricevadas nutraĵon, vestaĵojn kaj iom da mono. Ĉu Brazilo akceptas ankaŭ tiajn fuĝantojn?
Ne, oni kutime rifuzas "falsajn fuĝantojn". Kial Germanio konsumas tiom da tempon por fari ĝin?

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 11:47:41 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

pikolas:

Tiuj homoj estas kontraŭleĝaj enmigrantoj, kiuj provas sturmi limojn de eŭropaj landoj. Ofte ili ne havas iujn ajn dokumentojn, kiuj povus konfirmi iliajn identecon kaj devenon.

johmue (Xem thông tin cá nhân) 16:23:54 Ngày 08 tháng 9 năm 2015

FHTAGN:externalImage.png
Nek Irano nek Afganio ŝanĝiĝis pro enmigrintaj refuĝintoj. Fakte venas nun al Eŭropo tiuj, kiuj fuĝas de tiaj evoluoj en Sirio.

Tiaj bildoj kaj antaŭvidoj nur vekas timojn kaj kreas malamikecon kontraŭ alikulturuloj.

Laŭ mi Eŭropo akceptu ne nur refuĝintojn sed ankaŭ enmigrantojn. Ni bezonos ilin ekonomie kaj ili kontribuos al nia kulturo. Ĉiam okazis migrado de homoj kaj ĉiam kulturoj kaj socioj ŝanĝiĝis pro tia migrado kaj pro aliaj kialoj. Neniu Eŭropano estos devigata muslimiĝi kaj pli da kultura diverseco certe ne malhelpas al Eŭropo.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 12:32:57 Ngày 09 tháng 9 năm 2015

Ne eblas savi de si mem

bosredsox24 (Xem thông tin cá nhân) 15:14:42 Ngày 09 tháng 9 năm 2015

FHTAGN:ĉiu homo rajtas loĝi tie, kie li deziras, ĉu ne?
sed tiu homo devas obei leĝojn, tradiciojn kaj kutimojn de loĝlando, kaj ne loĝlando devas ŝanĝi siajn leĝojn al tradicioj kaj kutimoj de la enmigrintoj.
La homoj ĉiam ŝanĝas tradiciojn kaj kutimojn, ĉie - unu de la solaj esceptoj estas eble la mezorientaj "Ŝaria" ŝtatkultoroj - ne Eŭropo.

Se la Eŭropa kultoro neniam ŝanĝus, ĝi ne enhavus la kulturon roman, aŭ grekan, aŭ ja la mezorientan kristan religion.

La ĉefa demando de la temo ne estas kulturo, sed ekonomiko - ĉu la ŝtatoj povus la rifuĝintojn subteni? Mi kredas ke ili devos ja sin subteni.

Quay lại