Aportes: 26
Idioma: Esperanto
ustra (Mostrar perfil) 10 de septiembre de 2015 11:19:10
johmue:Nek Irano nek Afganio ŝanĝiĝis pro enmigrintaj refuĝintoj. Fakte venas nun al Eŭropo tiuj, kiuj fuĝas de tiaj evoluoj en Sirio.Ĉu vere?
Tiaj bildoj kaj antaŭvidoj nur vekas timojn kaj kreas malamikecon kontraŭ alikulturuloj.
johmue:Ni bezonos ilin ekonomie kaj ili kontribuos al nia kulturo.Kial ni bezonas ilin ekonomie? Germanio jam eksportas multe pli ol ĝi importas. Tio signifas, ke:
1) la salajroj estas multe tro malaltaj en Germanio
2) la ĉipaj germanaj produktoj (kaŭze de malaltaj salajroj) detruas la ekonomion de aliaj ŝtatoj
3) la germanoj ŝanĝas realajn produktojn (do realan laboron) kontraŭ senvalora (kaj ĉefe senlabora) papero (aŭ nombroj en komputiloj), nomata mono
Amaso da pluaj laborantoj nepre malplibonigos la situacion por ĉiuj ĉi tie kaj en Eŭropo. Kaj tio estas nur la ekonomia argumentado...
Sed eĉ se Germanio bezonus pliajn laborantojn, kial ne subteni familiojn ĉi tie por ke la naskokvanto fine kreskiĝu? Anstataŭ oni disvastigas la GLAT-an ideologion ĉie...
Ĉi tiu angla profesoro pravas pri Germanio.
johmue (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 06:05:36
ustra:Timoj kaj antaŭjuĝoj.Kontraŭ timoj kaj antaŭjuĝoj malfacilas argumenti. Tamen mian varman rekomendon, ne lasi onin timigi per tia polemiko. Socia ŝanĝo ne estas io timinda. Ŝanĝo okazas kaj multe pli indas eluzi ĝin ol provi haltigi ĝin pro timo kaj antaŭjuĝo.
ustra (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 09:17:10
johmue:Kiaj antaŭjuĝoj? Kial vi egaligas rezonon kun timo? Mi prezentis realaj faktoj pri la ekonomio post kiam vi skribis, ke ni ilin bezonas ekonomie. Kaj la 5 milionoj da senlaboruloj en Germanio (kaj multe pli da ili en tuta Eŭropo) mi eĉ ne menciis.ustra:Timoj kaj antaŭjuĝoj.Kontraŭ timoj kaj antaŭjuĝoj malfacilas argumenti. Tamen mian varman rekomendon, ne lasi onin timigi per tia polemiko. Socia ŝanĝo ne estas io timinda. Ŝanĝo okazas kaj multe pli indas eluzi ĝin ol provi haltigi ĝin pro timo kaj antaŭjuĝo.
Vi ne povas argumenti simple ĉar vi pentras iujn bildojn laŭ via fantazio plene apartajn de la realeco. Restas via ŝajnargumento pri "ilia kontribuo" al nia kulturo. Kion ajn tio signifu.
Kiel trafe prof. Glees observas Germanion...
johmue (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 09:24:16
ustra:Mi prezentis realaj faktoj pri la ekonomio ...Ekzakte tion vi ne faris. Vi prezentis la kutimajn timojn de konservemuloj, kiuj timas ke la konata mondo ŝanĝiĝas. Eble por vi ili aperas kiel realaj faktoj.
ustra (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 09:33:52
johmue:Tiukaze mi ĝoje legos pri viaj ekonomiaj faktoj. Mi skribis pri tre bazaj faktoj. Kiuj estas miaj eraroj viaopinie?ustra:Mi prezentis realaj faktoj pri la ekonomio ...Ekzakte tion vi ne faris. Vi prezentis la kutimajn timojn de konservemuloj, kiuj timas ke la konata mondo ŝanĝiĝas. Eble por vi ili aperas kiel realaj faktoj.
Plie, mi ŝatus legi pri via koncepto de integrado de efektive senlima amaso da enmigrintoj.
Cetere vi klare eraras, ĉar konservemuloj subtenas la masivan troon de eksportoj. Tion mi ja malapogas. Tio jam montras, ke via provo prezenti min kiel konservemulon malsukcesis.
yyaann (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 10:45:32
patrik:Mia lando, Filipinoj, volonte akceptas Rohingya-rifuĝintojn el Mjanmao, kiam niaj najbaroj tre aĉe mistraktas ilin. Mia lando havas historion por bonveni rifuĝintojn, kiel la kazo de Japanaj Katolikoj persekutitaj je 1614, la kazo de Ĉinoj kaj Blank-rusoj kiuj volis eskapi el Komunismaj reĝimoj, la rifuĝintoj el Vjetnamujo, kaj la invito de nia Prezidento Quezon al la Judoj dum la Dua Mondmilito. Eĉ Nord-Koreoj venas ĉi tie por eskapi. Ni neniam forpelis rifuĝintojn, neniam manifestaciis kontraŭ ili, kaj neniam havas tiujn ekstremisme dekstrajn partiojn. Jen mia argumento.Gratulon. En Okcidento oni foje montriĝas indiferentaj al aliula suferado pli ol en aliaj landoj. Senegalaj amikoj tre malĝoje surpriziĝis, kiam ili malkovris, ke en Eŭropo oni ne povas simple bati ĉe pordo de najbaro por peti manĝaĵon (en Senegalo, tio estas tute normala afero). Ili ankaŭ vidas la fakton, ke ni lasas niajn avojn en maljunulejon kiel barbaran. Mia vjetnama koramikino, kiu tre ŝatas Francujon, tamen tre malĝojas pro la fakto, ke estas tiel multe da senhejmuloj surstrate. Ŝi vidas nin kiel iom indiferentaj pro tio. Kaj ankaŭ ŝin ŝokas la fakto, ke oni povas lasi geavulojn tute solaj. Hieraŭ en restoracio, ŝi proponis al tute sola apud-tabla maljunulino veni manĝi kun ni ĉe nia tablo. Mi pensis "kial oni ne kutime faras tion en Eŭropo?" kaj hontis.