У садржају

Ĉu devus Eŭropo permesus rifuĝintoj por eniri?

од Alkanadi, 07. септембар 2015.

Поруке: 26

Језик: Esperanto

Alkanadi (Погледати профил) 07. септембар 2015. 14.59.39

Ĉu Eŭropo devus permesi rifuĝintojn eniri?

patrik (Погледати профил) 07. септембар 2015. 15.03.43

Alkanadi:Ĉu Eŭropo devus permesi rifuĝintojn eniri?
Sendube, jes.

Fenris_kcf (Погледати профил) 07. септембар 2015. 16.39.50

patrik:Sendube, jes.
Estas facila diri tion, se oni loĝas ĉe la alia flanko de la globo...
Almenaŭ skribu argumentadon por via opinio!

Redaktaĵo: Ĉu ne unu fadeno sufiĉas?
Alia redaktaĵo: Kial vi denove skribis "devus", Alkanadi?

patrik (Погледати профил) 07. септембар 2015. 17.13.17

Fenris_kcf:
patrik:Sendube, jes.
Estas facila diri tion, se oni loĝas ĉe la alia flanko de la globo...
Almenaŭ skribu argumentadon por via opinio!

Redaktaĵo: Ĉu ne unu fadeno sufiĉas?
Alia redaktaĵo: Kial vi denove skribis "devus", Alkanadi?
Mia lando, Filipinoj, volonte akceptas Rohingya-rifuĝintojn el Mjanmao, kiam niaj najbaroj tre aĉe mistraktas ilin. Mia lando havas historion por bonveni rifuĝintojn, kiel la kazo de Japanaj Katolikoj persekutitaj je 1614, la kazo de Ĉinoj kaj Blank-rusoj kiuj volis eskapi el Komunismaj reĝimoj, la rifuĝintoj el Vjetnamujo, kaj la invito de nia Prezidento Quezon al la Judoj dum la Dua Mondmilito. Eĉ Nord-Koreoj venas ĉi tie por eskapi. Ni neniam forpelis rifuĝintojn, neniam manifestaciis kontraŭ ili, kaj neniam havas tiujn ekstremisme dekstrajn partiojn. Jen mia argumento.

La historio de rifuĝinto-akceptado en Filipinoj [Nu, mankas tie la kazo de Japanaj Katolikoj ĉi-supre menciitaj, sed nu, mi ja legas multe pri mia historio...]

LeoAC (Погледати профил) 07. септембар 2015. 18.03.24

Mi konsentas kun Patrick. Mia lando estas konstruita per enmigrintoj fuĝintaj de eŭropa mizero kaj milito. Ĉi tie envenis hispanoj, italoj, judoj, libananoj, sirianoj ktp, kaj samkiel filipinaj kazoj ne estas gravaj problemoj kaj komunumoj kunvivis kaj kunvivas pace. Aliparte, Eŭropo instigas araban printempon kaj poste ne respondecas pri konsekvenco.

FHTAGN (Погледати профил) 07. септембар 2015. 18.34.03

externalImage.png

MrMosier (Погледати профил) 07. септембар 2015. 18.51.51

Alkanadi:Ĉu Eŭropo devus permesi rifuĝintojn eniri?
Kiam la aliaj arabaj landoj estos plenaj de rifuĝintojn, tiam Eŭropo "devus"

FHTAGN (Погледати профил) 07. септембар 2015. 19.11.31

ĉiu homo rajtas loĝi tie, kie li deziras, ĉu ne?
sed tiu homo devas obei leĝojn, tradiciojn kaj kutimojn de loĝlando, kaj ne loĝlando devas ŝanĝi siajn leĝojn al tradicioj kaj kutimoj de la enmigrintoj.

robbkvasnak (Погледати профил) 07. септембар 2015. 20.10.24

Ege gravas ke oni estu amiko kun la novaj rifuĝintoj kaj ke oni instruu ilin pri la landa kulturo. Se ne, iam ili sentos sin izolitaj kaj ili havos malamon en siaj koroj kontraŭ la nova socio.

Altebrilas (Погледати профил) 07. септембар 2015. 21.11.38

La demando estas "kiu pagos?"

Mi proponas, ke oni permesu al la landoj, kiuj akceptas rifuĝintojn, subtrahi la kostojn el la monsumo, kiun ili ŝuldas al bankoj. Tio instigus la landojn bonvenigi rifuĝintojn anstataŭ forpeli ilin, ĉar tio estus profita al tiuj landoj, atendante ke la situacio pliboniĝos.

Вратите се горе