Ir ao conteúdo

onklino

de Johan_Derks, 8 de setembro de 2015

Mensagens: 12

Idioma: Esperanto

Johan_Derks (Mostrar o perfil) 8 de setembro de 2015 16:47:48

Chu la edzino de onklo, kiu estas frato de mia patrino estas onklino de mi?
Lau mi jes. Tamen en bildvortaro pri familiaj rilatoj http://eo.lernu.net/lernado/vortoj/bildvortaro/2.p...,
Ellen Bates ne estas markita kiel onklino de Mary Smith !
Chu vi en via lingvo havas vorton por tia parenco?

FHTAGN (Mostrar o perfil) 9 de setembro de 2015 18:05:05

ĉijuj gefratoj de viaj gepatroj estas viaj geonkloj

laŭ la reguloj de esperanto ĉiuj geedzoj de viaj geonkloj estas viaj bo-geonkloj

do, edzino de frato de viaj patro aŭ patrino estas via bo-onklino

edzo de fratino de viaj patro aŭ patrino estas bo-onklo

sed laŭ mia malmodesta opinio, sufiĉas diri simple - onklino aŭ onklo

erinja (Mostrar o perfil) 9 de setembro de 2015 19:39:03

Tiu bildo simple ne markas nomon por tiu "Ellen Bates"; tio ne signifas ke oni ne nomas ŝin "onklino" en Esperanto, tio ne signifas ion ajn entute pri esperanta nomado de familiaj rilatoj.

Tamen laŭ mi ŝi estas onklino en Esperanto (kaj ankaŭ en la angla, el kiu tiu bildovortaro estis tradukita). Mi kredas ke oni ne markas ŝin por simpleco (notu ke nur la personoj kun numero estas indikitaj per familia rilato, kaj ŝi tute ne havas tian numeron)

Mi neniam aŭdis iun uzi esprimon "boonklo" aŭ "boonklino" en Esperanto, oni ĉiam parolas simple per onklo kaj onklino laŭ mia sperto.

Tamen en iuj lingvoj gravas. Ekzemple se via patrino havas fraton, tiu frato estas via onklo, kaj en la ĉina oni nomas la onklon (aŭ onklinon) laŭ aĝo, do oni scias ĉu onklo estas pli aĝa aŭ malpli aĝa ol via patrino. Kaj la edzino de tiu onklo havas nomon laŭ tio, do laŭ ŝia indiko oni scias ke ŝi estas la edzino de la onklo kiu estas pli aĝa ol via patrino.

Do por ĉiu onklo aŭ onklino, oni scias (a) ĉu temas pri 'sanga' onkl(in)o aŭ pri edz(in)o de la 'sanga' onkl(in)o; (b) ĉu la 'sanga' onkl(in)o estas frat(in)o de la patro aŭ de la patrino; (c) ĉu la 'sanga' onkl(in)o estas pli aĝa aŭ malpli aĝa ol ties frat(in)o

Johan_Derks (Mostrar o perfil) 10 de setembro de 2015 06:45:03

ĉijuj gefratoj de viaj gepatroj estas viaj geonkloj

laŭ la reguloj de esperanto ĉiuj geedzoj de viaj geonkloj estas viaj bo-geonkloj

do, edzino de frato de viaj patro aŭ patrino estas via bo-onklino

edzo de fratino de viaj patro aŭ patrino estas bo-onklo

sed laŭ mia malmodesta opinio, sufiĉas diri simple - onklino aŭ onklo
Tiu nomado estas erara, char tiel estus sama nomo (bo-onklo) por onklo de via edz(in)o kaj edzo de via "sanga" onklino.
Sed oni povus fari distingon inter ili, nomante la lastan onklinedzo anstatau simple onklo.
Kvankam ankau en mia gepatra lingvo oni uzas la same malrichan nomaron por parencoj kiel en la angla, mi bedauras ke Esperanto kopiis la okcidenteuropan malrichecon. En mia nova loghlando, Serbujo, la "mapo" de parencnomoj entenas dekojn da terminoj.
Kaj vortoj kiel onkledzino kaj onklinedzo almenau farus ioman plivastigon.
Restas pluraj semantikaj truoj, ekzemple frato de patro kaj frato de patrino. Mi ne pledas por patrinfrato kaj patrofrato, tion esperantistoj ne akceptos. Sed kio pri la du signifoj de bofrato: frato de mia edzino kaj edzo de mia fratino?
Se oni rezervus "bo" por unuavica edzeco, do bofrato estas frato de mia edzino, oni povus nomi la edzo de mia fratino fratinedzo kaj la edzino de mia frato fratedzino.

Тerurĉjo (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2015 18:32:12

Johan_Derks:Tiu nomado estas erara, char tiel estus sama nomo (bo-onklo) por onklo de via edz(in)o kaj edzo de via "sanga" onklino.
se vi ne fidas min, almenaŭ kredu al estimata nia Bertilo

Johan_Derks (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2015 06:36:30

Тerurĉjo:
Johan_Derks:Tiu nomado estas erara, char tiel estus sama nomo (bo-onklo) por onklo de via edz(in)o kaj edzo de via "sanga" onklino.
se vi ne fidas min, almenaŭ kredu al estimata nia Bertilo
Dankon, Terurĉjo pro tiu informo. Mi fidas vin ridulo.gif. "Erara" ne estis la ghusta vorto.
Aliflanke mi miras pri la preskriba stilo de Bertilo. Mi supozas, ke se nia akademiano pri gramatiko ne estus svedo, sed vivus en pli orienta lando, li komprenus, ke la Esperanta parencnomado estas ege malricha.
Estas grava kultura afero por multaj popoloj, ke oni povas distingi inter la multaj parencrilatoj kaj esperantistoj tie shatas uzi tradukojn de siaj vortoj kiuj prezentas tiujn diferencojn.
Tial mi atentigas pri la ebleco distingi inter onklinedzo kaj boonklo, onkledzino kaj onklino, bofrato kaj fratinedzo ktp.
Mi kontrolis la fundamenton kaj eble bedaurinde Zamenhof ne distingas inter boonklo kaj onklinedzo, kvankam la pola povas fari tiun distingon. Cetere mi ankau trovis en www.polishforums.com/language-17/family-members-68342/
"But my book says that 'stryjenka' is your father's brother's wife, and 'wujenka' is your mother's brother's wife." kun jena respondo "Formally yes. But almost nobody uses those names any more. They both are just 'ciocie' (- pl., 'ciocia' - sing.)."
Sed neniu malpermesas uzi distingon, kiun la fundamento ne faras, chu? Almenau, se temas pri kunmetita vorto.
Nenio estas deviga, sed vivante en orienteuropa lando, kie tiuj distingoj (serbe: stric kaj ujak) estas evidentaj kaj ne-neglektendaj, mi pledas por nuancita vortuzado.

Тerurĉjo (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2015 10:15:51

kiam homoj vivis en multnombraj plur-generaciaj familioj, ili efektive kaj grave bezonis precizajn parenc-nomojn.

nuntempe plej ofte familioj estas malmult-nombraj kaj vivas aparte, en propraj kaj ne komunaj loĝejoj aŭ apartamentoj

do, la troa nomado estas superflua mie

Johan_Derks (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2015 09:37:44

Тerurĉjo:kiam homoj vivis en multnombraj plur-generaciaj familioj, ili efektive kaj grave bezonis precizajn parenc-nomojn.

nuntempe plej ofte familioj estas malmult-nombraj kaj vivas aparte, en propraj kaj ne komunaj loĝejoj aŭ apartamentoj

do, la troa nomado estas superflua mie
Superflua por vi, ne por multaj aliaj landoj, kie parencoj ankorau vivas proksime unu al la alia, nek por literaturo, kiu povas trakti pri chiuj periodoj kaj kulturoj

Rugxdoma (Mostrar o perfil) 14 de setembro de 2015 22:25:56

Johan_Derks:Mi supozas, ke se nia akademiano pri gramatiko ne estus svedo, sed vivus en pli orienta lando, li komprenus, ke la Esperanta parencnomado estas ege malricha.
Foje malriĉeco estas bona. Troajn distingebloj malfaciligas la elekton. Tradukantoj el la angla al la sveda ĉiam havas problemon pri la anglaj vortoj "grandmother" (avo) kaj "grandfather" (avino). La sveda ne havas tiajn vortojn. Ĝi nur havas "mormor" (patrinflanka patrino), "farmor" (patraflanka patrino), "morfar" (patrinflanka patro) kaj "farfar" (patraflanka patro). La tradukanto do devas decidi ĉu la avo aŭ avino estas patraflanka aŭ patrinflanka. Se la teksto ne informas iel ajn pri tio, kaj oni ne povas reserĉi la informon alimaniere, oni devas diveni. La alternativo estas malgraciaj esprimoj, kiel "La knabino vizitis aŭ sian patrinflankan aŭ patraflankan avon", aŭ "La knabino vizitis iun maljunan parencon".
Redaktita

Vinisus (Mostrar o perfil) 14 de setembro de 2015 22:43:59

Johan_Derks:Chu la edzino de onklo, kiu estas frato de mia patrino estas onklino de mi?
Lau mi jes. Tamen en bildvortaro pri familiaj rilatoj http://eo.lernu.net/lernado/vortoj/bildvortaro/2.p...,
Ellen Bates ne estas markita kiel onklino de Mary Smith !
Chu vi en via lingvo havas vorton por tia parenco?
Ŝi estas via boonklino.
Laŭ PIV "bo" pref. montranta la peredziĝan parencecon. En la portugala estas "Tia = onklino"

De volta à parte superior