ไปยังสารบัญ

Kiajn aktivecojn vi sugestas por esperanta klubo?

จาก Alkanadi, 9 กันยายน 2015

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 09:37:01

Kiajn eventoj vi sugestas por esperanta klubo (aŭ ajna lingva klubo)?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 12:22:44

Alkanadi:Kiajn aktivecojn vi sugestas por esperanta klubo (aŭ ajna lingva klubo)?
Por praktiki paroladon, mi sugestas ke vi kunvenu en kafejo aŭ restoracio, ne trinkejo, pro la verŝajna bruo en la lasta.

jagr2808 (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 13:09:35

esperanta gratado

erinja (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 15:10:01

Vi parolas pri eventoj, ĉu ne? La vorto "aktiveco" konfuzis min iomete, mi pensis komence ke vi parolas pri tio, kiom ofte tia klubo devus renkontiĝi (ege aktiva klubo renkontiĝas semajne, malpli aktiva renkontiĝas monate, ktp).

Sed por respondi, mi pensas ke klubo renkontiĝu monate (aŭ malpli ofte) se ĝi estas malgranda. Pri eventoj, mi sugestas renkontiĝi en kafejo, aŭ se vi volas fari ion grupe kaj paroli en Esperanto, mi rekomendas viziti lokon kie estas io por diskuti. Eble botanika ĝardeno, muzeo, bestoĝardeno, loka turisma vidindaĵo, ktp. Vi povas porti vortaron por lerni novajn vortojn (estas dubinde ke oni scios la nomojn de ĉiuj bestoj aŭ plantoj, kaj fojfoje oni povus bezoni vorton por paroli pri io).

vikungen (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 15:51:39

jagr2808:esperanta gratado
Se vi volis diri Scrabble ofta esperanta nomo estas "Skrablo".

gratado = kloring

grati = å klore

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 15:53:32

erinja:Vi parolas pri eventoj, ĉu ne?
Jes. Mi redaktis la fadenon.

jagr2808 (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2015, 16:11:27

vikungen:
jagr2808:esperanta gratado
Se vi volis diri Scrabble ofta esperanta nomo estas "Skrablo".

gratado = kloring

grati = å klore
dankon

กลับไปด้านบน