본문으로

Kial Ni Koleras?

글쓴이: boooman, 2015년 9월 10일

글: 11

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 9월 14일 오전 8:05:37

adchio:Ni devus koleri kiam ni vidas kiel la frenezaj okcidentanoj detruas la mondon.
Se estus nur okcidentanoj, la problemo de longtempe estus solvita.

Sed ĉiuj partoprenas al la detruo de la planedo: tiuj kiuj postulas altan vivnivelon, tiuj, kiuj faradas militojn, tiuj, kiuj ekstermas sovaĝajn bestojn, tiuj, kiuj dehakegas la arbarojn, tiuj, kiuj poluas la riverojn kaj la marojn, tiuj, kiuj provas atombombojn kaj kemiajn armilojn, tiujn, kiuj naskas pli da infanoj ol kiom ili povas nutri kaj plusanigi, tiuj, kiuj kaŝas toksajn rubaĵojn aŭ helpas tiun kaŝadon por fari profiton, tiuj, kiuj estas politikistoj kaj fermas siajn okulojn kaj la buŝojn de siaj popoloj...

...tiuj, kiuj ne volas ion fari se la aliaj ne komencas unue, tiuj, kiuj rifuzas imagi la mondon, en kiu ni deziras vivi kaj improvizas ion ajn, laŭ la urĝemo, tiuj, kiuj plenigas siajn poŝojn per la mizero de aliaj, tiuj, kiuj subordigas la komunan intereson al antaŭa plenumado de siaj postuloj, tiuj, kiuj preferas konfliktojn al internacia debato kie ĉiuj demandoj estu traktataj samtempe...

다시 위로