К содержанию

Kial Ni Koleras?

от boooman, 10 сентября 2015 г.

Сообщений: 11

Язык: Esperanto

boooman (Показать профиль) 10 сентября 2015 г., 1:23:18

Ni scias ke kvereleco (kolera kaj kriĉa bruo) ne nin ofte helpas, se iam ajn. Kial ni ankoraŭ partopreni en ĝi? Personaj ĉagrenoj kiuj nin instigas perdi prudenton? Eble homoj nur naskiĝas kverelemaj? Elmetu viajn unikajn analizojn! Kaj ne kverelu! La papo urben kuranta, ne pente iras.

vejktoro (Показать профиль) 10 сентября 2015 г., 5:18:42

boooman:Ni scias ke kvereleco (kolera kaj kriĉa bruo) ne nin ofte helpas, se iam ajn. Kial ni ankoraŭ partopreni en ĝi? Personaj ĉagrenoj kiuj nin instigas perdi prudenton nur kiam ni estas memorigitaj pri tiuj? Elmetu tiujn unikajn analizojn! Kaj ne kverelu! La papo urben kuranta, ne pente iras.
Ki?

boooman (Показать профиль) 10 сентября 2015 г., 5:32:06

vejktoro:
boooman:Ni scias ke kvereleco (kolera kaj kriĉa bruo) ne nin ofte helpas, se iam ajn. Kial ni ankoraŭ partopreni en ĝi? Personaj ĉagrenoj kiuj nin instigas perdi prudenton nur kiam ni estas memorigitaj pri tiuj? Elmetu tiujn unikajn analizojn! Kaj ne kverelu! La papo urben kuranta, ne pente iras.
Ki?
Mi ankoraŭ lernas la lingvon, do pardonu min.

jagr2808 (Показать профиль) 10 сентября 2015 г., 8:47:09

Mi ne scias kial, sed mia juna frato estis tre ege kverelema.

MrMosier (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 0:10:38

boooman:Ni scias ke kvereleco (kolera kaj kriĉa bruo) ne nin ofte helpas, se iam ajn. Kial ni ankoraŭ partopreni en ĝi? Personaj ĉagrenoj kiuj nin instigas perdi prudenton? Eble homoj nur naskiĝas kverelemaj? Elmetu viajn unikajn analizojn! Kaj ne kverelu! La papo urben kuranta, ne pente iras.
Nu, mi demandas min la saman: kial oni kolerus pri mia vivado laŭ miaj religiaj kredoj? Mi suspektas la veran kialon, sed...........

yyaann (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 2:42:23

boooman:Ni scias ke kvereleco (kolera kaj kriĉa bruo) ne nin ofte helpas, se iam ajn. Kial ni ankoraŭ partopreni en ĝi? Personaj ĉagrenoj kiuj nin instigas perdi prudenton? Eble homoj nur naskiĝas kverelemaj? Elmetu viajn unikajn analizojn! Kaj ne kverelu! La papo urben kuranta, ne pente iras.
Kolero estas normala homa emocio, kiu havas evolucian utilon (sin defendi kontraŭ danĝero, konvinke defendi siajn rajtojn, rifuzi rezigni, ktp). Tamen ĝi ne nepre devas esprimiĝi per senutila, energi-malŝpara kverelo aŭ, eĉ pli malbone, per dominacio aŭ perforto. Inter aliaj aŭtoroj, Claude Steiner skribis tutan libron pri lerta, neperforta esprimo de emocioj (sur-rete legeblan).

Tamen, la natura impulso kiam temas pri kolero ne estas pacema. Kolera bebo ne defendiĝas per paciencaj asertoj, ĝi mordas kaj batas. Nur per plena edukacio pri kio estas kolero, kion oni faru pri ĝi kaj kiam oni agu laŭ ĝi aŭ ne, fariĝas plenkreskuloj - ĝenerale - pli pacemaj ol beboj. Budhism(ec)a sinteno pri la propraj emocioj, distanca kaj samtempe akceptema, helpas agi inteligente kaj taŭge laŭ la situacio. Gravas ankaŭ seniĝi je malhelpaj kredoj kiel "oni ne povas sin deteni okaze de kolero" (se tio veras, kial la reakcioj tiel malsimilas laŭ la kulturoj kaj unuopuloj?).

boooman (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 3:27:47

la Respondo de yyaann vere min kaptis, eble al ni mankas bezonita ĉirkaŭbrako, Eble al ĉirkaŭbrako ni mankas.

vejktoro (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 4:37:20

boooman: La papo urben kuranta, ne pente iras.

....

Mi ankoraŭ lernas la lingvon, do pardonu min.
Gratulon je via Esperanto! Tio, kion me ne komprenis estas la fina frazo.

adchio (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 14:32:48

Ni devus koleri kiam ni vidas kiel la frenezaj okcidentanoj detruas la mondon.

Vinisus (Показать профиль) 11 сентября 2015 г., 15:08:38

adchio:Ni devus koleri kiam ni vidas kiel la frenezaj okcidentanoj detruas la mondon.
Gratulon! Vi pravegas mia kara.

Наверх