Ku rupapuro rw'ibirimwo

Diru al ni pri evento, kiam vi embarasis vin.

ca, kivuye

Ubutumwa 5

ururimi: Esperanto

Alkanadi (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2015 07:01:19

Diru al ni pri evento, kio vi embarasis vin.

faust_twi (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2015 08:43:39

Alkanadi:Diru al ni pri evento, kio vi embarasis vin.
nah. tio estus embarasada...

jefusan (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2015 19:57:32

Unu someron, kiam mi estis universitata studento, mi iras al foiro kun mia amiko kaj lia familio. La foiro nomiĝis "Foiro de Sekureco," ĉar ĝi temas pri laboreja sekureco al la firmao, kie la patro de mia amiko laboris.

Tie estis "mergo-cisterno" (angle, "dunk tank" ). Oni ĵetis bazbalon al celo, kaj se oni trafis, la viro, kiu sidas super la cisterno, falis en akvon. Mi rimarkis ke oni devis forte ĵeti la bazbalon, alie la viro ne falis. Finfine, estis mia vico.

"Rigardu," mi diris al mia amiko.

Mi ĵetis la pilkon tiel forte kiel mi povis.

Mi tute mistrafis la celon. Mi tute mistrafis la muron malantaŭ la celo. La pilko flugis alte super la tutan distraĵon.

Mi ege embarasiĝis, sed mi ŝajnigis ke mi ne ĝenas. Mi levis la manojn kaj kriadis triumfe.

Neniu ridis. Iu almontris al io malantaŭ mi.

"Mi kredas ke vi trafis iun," li diris.

Mia koro falis en la mergo-cisterno de la ventro. Mi turnis min por vidi tion, kion mi faris.

La pilko estis batinta la kapon de juna patrino. Ŝi ne estis grave vundita, sed ŝi ĝemadis. Ŝia edzo furioze rigardis min. Ŝia bebo dormis en bebĉareto. Mi denove kaj denove pardonpetis.

Dum la resto de la tago, mi estis mizera. Mi ne povis ĉesi la pripensadon. Kio okazus se mi trafus la bebon?

Feliĉan Foiron de Sekureco!

MrMosier (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyakanga 2015 00:31:12

Alkanadi:Diru al ni pri evento, kio vi embarasis vin.
Mi estis en muzikteatraĵoj en la "duaranga lernejo" kaj kiam mi estis lernanto de la tria jaro, la dancmajstro por la teatraĵo necesis ke la malina koruso saltu kun la unua pulso de la mezuro kaj flekxu la genuoj kun la tria pulso de la mezuro. Supren, malsupren, supren, malsupren.

Miaj pantalonoj dum unu spektaklo estis iomete tro grandaj por mia korpo................

Supren, malsupren, ktp. Ĉe la tria "suprensalto" kiam mi denove falis, ankaŭ falis miaj pantalonoj.........

Alkanadi (Kwerekana umwidondoro) 15 Nyakanga 2015 10:01:45

MrMosier:Supren, malsupren, ktp. Ĉe la tria "suprensalto" kiam mi denove falis, ankaŭ falis miaj pantalonoj.........
Estas amuza. Kiam mi estis en lernejo, knabino tiris mian pantaloneton malsupren.

Subira ku ntango