Al la enhavo

Vi vizitis kiujn mondpartojn?

de Alkanadi, 2015-septembro-10

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 07:32:57

Vi vizitis kiujn mondpartojn (inkluzivu vian denaskan lokon)?

MrMosier (Montri la profilon) 2015-septembro-11 00:07:52

Alkanadi:Vi vizitis kiujn mondpartojn (inkluzivu vian denaskan lokon)?
Ci forgesis Japanujon.......aŭ ĉu ĝi estas alkalkulita en "ktp" post Hindio/Bangladeŝo?

Anglujo (nasklando), Irlando, Usono, Meksiko, Italujo, Grekujo/Kreto, Kipro, Japanujo

yyaann (Montri la profilon) 2015-septembro-11 02:03:59

Afriko: Maroko.
Azio: Singapuro, Indonezio, Vjetnamio.
Eŭropo: Italujo, Anglujo, Belgujo, Svislando, Nederlando, Grekujo.

Tamen, mi vere vivis, loĝis, studis, amikumis kaj enkulturiĝis en nur unu fremda lando: Hispanujo, kie mi restis unu jaron. Se mi revenos, mi sentiĝos kvazaŭ hejme.

Mi volas plu viziti Azion, tiun grandegan, diversan, multkoloran kontinenton. Mi eble eĉ laborus tie se la okazo prezentiĝos.

mateno (Montri la profilon) 2015-septembro-11 07:07:28

Mi voĉdonis por: Eŭropo (multaj landoj, inkluzive de Rusio), Azio - Barato. Mankas en la eblaĵoj: Azio - Japanio (ankaŭ por tiu mi bezonus voĉdoni). Mi ne voĉdonis por Azio - Rusio, ĉar mi vizitis nur la Eŭropan parton de Rusio.

Reen al la supro