Więcej

Vi vizitis kiujn mondpartojn?

od Alkanadi, 10 września 2015

Wpisy: 4

Język: Esperanto

Alkanadi (Pokaż profil) 10 września 2015, 07:32:57

Vi vizitis kiujn mondpartojn (inkluzivu vian denaskan lokon)?

MrMosier (Pokaż profil) 11 września 2015, 00:07:52

Alkanadi:Vi vizitis kiujn mondpartojn (inkluzivu vian denaskan lokon)?
Ci forgesis Japanujon.......aŭ ĉu ĝi estas alkalkulita en "ktp" post Hindio/Bangladeŝo?

Anglujo (nasklando), Irlando, Usono, Meksiko, Italujo, Grekujo/Kreto, Kipro, Japanujo

yyaann (Pokaż profil) 11 września 2015, 02:03:59

Afriko: Maroko.
Azio: Singapuro, Indonezio, Vjetnamio.
Eŭropo: Italujo, Anglujo, Belgujo, Svislando, Nederlando, Grekujo.

Tamen, mi vere vivis, loĝis, studis, amikumis kaj enkulturiĝis en nur unu fremda lando: Hispanujo, kie mi restis unu jaron. Se mi revenos, mi sentiĝos kvazaŭ hejme.

Mi volas plu viziti Azion, tiun grandegan, diversan, multkoloran kontinenton. Mi eble eĉ laborus tie se la okazo prezentiĝos.

mateno (Pokaż profil) 11 września 2015, 07:07:28

Mi voĉdonis por: Eŭropo (multaj landoj, inkluzive de Rusio), Azio - Barato. Mankas en la eblaĵoj: Azio - Japanio (ankaŭ por tiu mi bezonus voĉdoni). Mi ne voĉdonis por Azio - Rusio, ĉar mi vizitis nur la Eŭropan parton de Rusio.

Wróć do góry