前往目錄

kiel priskribi lokon?

貼文者: jagr2808, 2015年9月10日

訊息: 11

語言: Esperanto

jagr2808 (顯示個人資料) 2015年9月10日下午7:09:03

Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?

johmue (顯示個人資料) 2015年9月10日下午7:39:15

jagr2808:Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Mi fakte dirus: "Mi loĝas ĵus okcidente de Oslo." Kvankam "ĵus" estas laŭvortare nur tempa vorto.

Ondo (顯示個人資料) 2015年9月11日下午5:29:50

jagr2808:Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Tuj estas uzata ĝuste tiel, kun loka signifo. PIV donas ĉi tiujn ekzemplojn:

* mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego Z;
* la cikonioj flugis unu tuj post la alia Z;
* la urbo sin trovas tuj sur la bordo de la maro Z;
* tuj sub li la flanko de l’ monto estis krutega B;
* tuj antaŭ via nazo ili vin mokas.


Do, ekzemple: vi loĝas tuj apud Oslo.

Тerurĉjo (顯示個人資料) 2015年9月11日下午6:28:03

mi loĝas unu kilometron okcidente de Oslo



mi loĝas unu kilometro okcidenten de Oslo

DuckFiasco (顯示個人資料) 2015年9月12日下午11:06:05

Mi samopinias kiel Ondo. "tuj" estas la plej taŭga vorto, ĉar kiel jam dirite, "ĵus" montras proksimecon laŭ tempo.

sudanglo (顯示個人資料) 2015年9月13日上午10:58:59

Mi loĝas nur unu kilometron okcidente de Oslo.

raffadalbo (顯示個人資料) 2015年9月13日下午2:09:15

jagr2808:Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Laŭ mi, "apenaŭ" ĝustas. Ankaŭ "tuj" taŭgas, sed kun malsama nuanco.

Kaj mi kredas ke sudanglo pravas pri la prepozicio "de", kvankam mi ne scias precize kial.

Do mi dirus: Mi loĝas apenaŭ okcidente de Oslo.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月13日下午2:18:46

Mi loĝas unu kilometron okcidente malproksime de Oslo

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月13日下午2:33:52

Mi loĝas en okcidenta kvartalo unu kilometron malproksime de la Osla urbocentro.

jagr2808 (顯示個人資料) 2015年9月13日下午2:49:19

Dankon

Mi pensas ke mi diros: Mi loĝas tuj okcidente de Oslo.

回到上端