Zum Inhalt

Libertarianoj (amantoj de libereco)

von MrMosier, 11. September 2015

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

MrMosier (Profil anzeigen) 11. September 2015 02:04:48

ne estas difinitaj per sia ŝato au neŝato por pafiloj, mariĥuano, samseksamo, prostitucio, aŭ ananasoj.

Ili estas difinitaj per sia kredo ke inici devigo aŭ fraŭdo kontraŭ alia homo estas malĝusta. Estas malĝuste fari ambaŭ aŭ kiel estraro aŭ kiel individuo.

jefusan (Profil anzeigen) 11. September 2015 16:42:55

Mi konsentas ke oni devus povi libera "fari tiu, kiu oni volas, sed lezu neniun."

Sed kial oni difinu lezon? Kaj kial oni protektu homon kontraŭ alia homo sen uzi devigon?

ustra (Profil anzeigen) 11. September 2015 16:56:52

La vasta plimulto miskomprenas la signifon de libereco. Libereco neniel signifas, ke oni povas fari kion ajn oni volas fari, sed ke on ne devas fari, kion oni ne volas fari.

MrMosier (Profil anzeigen) 11. September 2015 17:39:45

jefusan:Mi konsentas ke oni devus povi libera "fari tiu, kiu oni volas, sed lezu neniun."

Sed kial oni difinu lezon? Kaj kial oni protektu homon kontraŭ alia homo sen uzi devigon?
fizika lezo.

por protekti homon konstraŭ lezo? Mi esperas ke mi vere ne bezonas diri al ci.

MrMosier (Profil anzeigen) 11. September 2015 17:46:04

ustra:La vasta plimulto miskomprenas la signifon de libereco. Libereco neniel signifas, ke oni povas fari kion ajn oni volas fari,
Ci ŝajne maltrafis la ĉefa parto: ĉio estas permisita KROM devigo al alia (escepte de, kompreneble, protectante al alia)

ustra (Profil anzeigen) 11. September 2015 18:43:33

MrMosier:
ustra:La vasta plimulto miskomprenas la signifon de libereco. Libereco neniel signifas, ke oni povas fari kion ajn oni volas fari,
Ci ŝajne maltrafis la ĉefa parto: ĉio estas permisita KROM devigo al alia (escepte de, kompreneble, protectante al alia)
Mi ne maltrafis tiun parton, sed aldonis pli precizan kaj pli klaran difinon de libereco.

Multaj homoj en la Okcidento kredas, ke ili estas liberaj aŭ preskaŭ liberaj, ĉar ili povas fari preskaŭ ĉion. Tiu malĝusta kredo devenas de la malkompreno de libereco. Tio estas bona ekzemplo kiel estroj per re-difinigo de vortoj povas kredigi homojn pri ajnaj fabeloj.

jefusan (Profil anzeigen) 11. September 2015 19:32:18

MrMosier:fizika lezo.
Bone. Nu, tutmonda varmiĝado estas lezo por ĉio, ĉu ne? Aŭ poluado? Kiu protektas ĉion kontraŭ tutmonda varmiĝado? Individuoj? Korporacioj?

MrMosier: por protekti homon konstraŭ lezo? Mi esperas ke mi vere ne bezonas diri al ci.
La leĝaro devas trovi ekvilibron inter la rajtoj de unu individuo kaj la rajtoj de aliulo. (Iu diris, "Via libereco balanci la brakojn finas tie, kie mia nazo komenciĝas." )

Ŝajnas ke Libertarianoj fidas je individuoj kaj je korporacioj sed ne je la ŝtato. Mi fidas je neniu. Korporacioj kaj ŝtatoj konsistas el homoj.

Ŝtato, ideale, estas respondeca al la popolo. Korporacioj, ideale, estas respondeca nur al la rentuloj.

raffadalbo (Profil anzeigen) 12. September 2015 07:27:31

Nu, ĉu mi estas libera ludi trumpeton? Jes, kompreneble.

Ĉu mi estas libera ludi violonon? Jes, kompreneble.

Kio okazas se mi ludas laŭtegan trumpeton apud homo ludanta violonon? Mi forprenas lian liberon, ĉar la sono de la trumpeto kovras la sonon de la violono. Se li devigas min ĉesi, li forprenas mian liberon.

Do oni devas ekvilibri la liberon de ĉiu homo kun la libero de ĉiuj ceteraj homoj. Ekzemple, ludi vice trumpeton kaj violonon, aŭ ludi pli malproksime, ktp.

Kaj, pli ol leĝoj, gravas la sinteno. Ĉiu homo kiu vere amas liberon - ne nur sian liberon sed la liberon de ĉiuj - emu tiun ekvilibron.

Altebrilas (Profil anzeigen) 14. September 2015 08:19:04

MrMosier:ne estas difinitaj per sia ŝato au neŝato por pafiloj, mariĥuano, samseksamo, prostitucio, aŭ ananasoj.

Ili estas difinitaj per sia kredo ke inici devigo aŭ fraŭdo kontraŭ alia homo estas malĝusta. Estas malĝuste fari ambaŭ aŭ kiel estraro aŭ kiel individuo.
Kiel difini vorton kiu ne ekzistas en nia lingvo? Ni povas difini "liberamanto"(-n), klarigante kio estas por ni libereco. Sed pri neekzistanta vorto, la difino estas arbitra, kaj la aliaj rajtas uzi aŭ ne tiun neologismon kun tiu difino.

Ĉiu havas sia difino de "libereco". Sed por ĝui tian liberecon senkonflikte, nia difino devas akordiĝi kun la difinoj elektitaj de aliaj personoj.

usonano78 (Profil anzeigen) 25. Februar 2016 22:10:12

Libertarianismo estas okupacio de nesenreviganto Usona idealisto, kiu precipe amas pafilojn sed pretendas ami liberecon, sed en Usono tiu vorto falas dekstre. Tutmonde popolo kredas, ke libertarianismo estas maldekstra filozofio.

En Usono tiu, kiu estas libertariano, ankaŭ povas esti rasisto. Libertarianismo ofte venas el "John Birch Societo", kiun Bob Dylan kantis.

Zurück nach oben