Contenido

Troparo de la naskiĝo de la Dinaskinto

de MrMosier, 11 de septiembre de 2015

Aportes: 47

Idioma: Esperanto

nornen (Mostrar perfil) 1 de octubre de 2015 18:26:46

Pinokio estas knabo, kiu antaŭe estis ligna! Tio estas miraklo!

dbob (Mostrar perfil) 1 de octubre de 2015 21:48:37

Kristo estas la sola homo kiu naskiĝis el virgulino en la tuta historio! Tio estas miraklo!
Tio ankaŭ estas unu plia kialo kontraŭ ties vereco. Hodiaŭ naskiĝo el virgulino estas nenia problemo, kvankam ĝi ne nomiĝas miraklo. Ŝajnas, ke ĉiu mirakla evento biblia, iom post iom, fariĝas argumento kontraŭ ties vereco. Depende de la vidpunkto, tiu konstato estas bedaŭrinda aŭ feliĉa. La diro estas, ke la vero vin liberigos, sed ĝi diras nenion pri feliĉo. Tamen, feliĉo forte rilatas al libero, pro tio, oni ne timu la veron. Birdo enkaĝigita ne kantas pro feliĉo, sed pro sopiro retrovi sian liberecon.

ustra (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2015 11:12:56

Komence ekzistis nenio kaj nenio okazis al nenio. Poste sen ajna kialo nenio magie eksplodis ekestiginte ĉion kaj poste aro de ĉio sen ajna kialo magie rearanĝis sin al memreprodukantaj eroj, kiuj poste transformiĝis al dinosaŭroj.

Tio estas miraklo!

externalImage.png

dbob (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2015 12:47:50

nornen: Pinokio estas knabo, kiu antaŭe estis ligna! Tio estas miraklo!
Haltu momente! Pinokjo estas tro fama mensogulo, ĉu knabe, ĉu ligne. La tuta afero pri li estas ege suspektinda. Cetere, ĝis nun (kaj tre verŝajne neniam), neniu homo trovis la pinokjan lignon por mezuri la longon de ĝia ligna nazo, kio estas la nura vojo por precize scii, kiom multe li vere mensogis. La hipotezo de lia transformiĝo al definitiva knabo estas fundamente fuŝa pro manko de mezureblaj restaĵoj. Konklude, la t.n. pinokja miraklo, plej verŝajne estas nur mito.

Nur rande: ĉu vi ne trovas strange, ke kiam Pinokjo estas ligno oni iufoje parolas pri “ĝi”, sed kiam Pinokjo estas knabo oni ĉiam diras “li”? Jes, la hipotezo pri du malsamaj, unuopaj estaĵoj ne estas tiel freneza, kiel multaj deziras, ke ĝi estu.

Vestitor (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2015 22:45:42

ustra:Komence ekzistis nenio kaj nenio okazis al nenio. Poste sen ajna kialo nenio magie eksplodis ekestiginte ĉion kaj poste aro de ĉio sen ajna kialo magie rearanĝis sin al memreprodukantaj eroj, kiuj poste transformiĝis al dinosaŭroj.

Tio estas miraklo!

externalImage.png
ja ja... Diru al mi, vi ne faris tre bone en la sciencon, ĉu ne? Tiu 'argumento' montras al mi ke vi ne vidas diferencon inter kredoj bazita sur esploro kaj kredo bazita sur deziroj kaj mallaborema stulteco.

nornen (Mostrar perfil) 3 de octubre de 2015 00:24:08

dbob:
nornen: Pinokio estas knabo, kiu antaŭe estis ligna! Tio estas miraklo!
Haltu momente! Pinokjo estas tro fama mensogulo, ĉu knabe, ĉu ligne. La tuta afero pri li estas ege suspektinda. Cetere, ĝis nun (kaj tre verŝajne neniam), neniu homo trovis la pinokjan lignon por mezuri la longon de ĝia ligna nazo, kio estas la nura vojo por precize scii, kiom multe li vere mensogis. La hipotezo de lia transformiĝo al definitiva knabo estas fundamente fuŝa pro manko de mezureblaj restaĵoj. Konklude, la t.n. pinokja miraklo, plej verŝajne estas nur mito.

Nur rande: ĉu vi ne trovas strange, ke kiam Pinokjo estas ligno oni iufoje parolas pri “ĝi”, sed kiam Pinokjo estas knabo oni ĉiam diras “li”? Jes, la hipotezo pri du malsamaj, unuopaj estaĵoj ne estas tiel freneza, kiel multaj deziras, ke ĝi estu.
Ĉu tio estas ankoraŭ pli da mokado pri religio?

Jes, Pinokjo estis mensogulo, tamen li ne estis mensogulo, ĉar li estis malbona persono, sed por salvi nin ĉiuj. Li vidigis al ni la vojon al la Blua Feino. Ni ĉiuj estas lignaj knaboj kaj nur la Blua Feino povas homigi nin.

Ankaŭ respetu GPTT (mi ne havas la rajton skribi aŭ prononci Lian tutan nomon, kaj tial mi uzos la kvarliteraĵon). Li GPTT, virgulo, skulptis Pinokjon el ligno, nian salviston, lin, kiu sciigis al ni la vojon al la Blua Feino. Kaj Li ne nur skulptis Pinokjon, tamen la tutan Triunuon:

Collodi:Lo voglio chiamar Pinocchio. Questo nome gli porterà fortuna. Ho conosciuto una famiglia intera di Pinocchi: Pinocchio il padre, Pinocchia la madre e Pinocchi i ragazzi, e tutti se la passavano bene. Il più ricco di loro chiedeva l'elemosina
GPTT estis glutita de baleno, kaj li ne mortis. Al kiu alia okazis io simila?

Kaj Pinokjo estas la ununura vojo al la Blua Feino, ĉar li diris:

Pinokjo:ego sum via et veritas et vita nemo venit ad Caeruleam Dominam nisi per me
Se ci mokas pri Pinokjo, la Blua Feino neniam homigos cin, deplorinda nekredulo!

MrMosier (Mostrar perfil) 3 de octubre de 2015 03:31:03

Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?

Kial vi ne lasas al ni havi UNU lokon en tiu ĉi fedenaro kie ni povas "ciberkunveni" sen via feko?

ustra (Mostrar perfil) 3 de octubre de 2015 08:06:10

Vestitor:ja ja... Diru al mi, vi ne faris tre bone en la sciencon, ĉu ne? Tiu 'argumento' montras al mi ke vi ne vidas diferencon inter kredoj bazita sur esploro kaj kredo bazita sur deziroj kaj mallaborema stulteco.
Kredo estas kredo. Sendiismo kaj sciencismo, kiu sammaniere baziĝas sur deziroj, estas nur pliaj religioj. Bone por vi, se vi taksas vian propran kredon pli alte ol la kredon de aliuloj. Tio ne estas nova afero, ĉar „laboremaj” neniistoj ofte estas fundamentistoj…

Sunjo (Mostrar perfil) 3 de octubre de 2015 11:38:49

MrMosier:Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?
Mi proponas ke vi rekomencas afiŝi viajn religiaĵojn en la pli taŭga subforumo "Pri ĉio cetera" kie vi restis tute neĝenata (ekzemploj abundas, do bonvolu ne disvastigi malveraĵojn). En tiu ĉi forumo "Vidpunktoj" vi ja nepre invitas ĉiujn prezenti siajn vidpunktojn, kiuj ne devas kongrui al la viaj. Eĉ pli taŭga estus fermita forumo aŭ grupo kie alikredantoj ne povas kunlegi. Sed mi supozas ke vi intence ne uzas tiun eblon, ĉu? Propagando, kiun neniu legas, estas senutila.

Luib (Mostrar perfil) 3 de octubre de 2015 15:46:29

Vestitor:ja ja... Diru al mi, vi ne faris tre bone en la sciencon, ĉu ne? Tiu 'argumento' montras al mi ke vi ne vidas diferencon inter kredo bazita sur esploro kaj kredo bazita sur deziroj kaj mallaborema stulteco.
Vi videble kredas (kiel mi kaj verŝajne kiel la plejmulto), ke la mondo ekzistas. Ĉu surbaze de matematika pruvo? Ne, ĉar ne ekzistas pruvo. Do tre verŝajne surbaze de la deziro vivi normale, vivi sen ĉiam pensi ke ĉio ja nur estas iluzio...

Kaj memoru: la kredo, ke ne ekzistas dio, ne bazitas sur esploro, ĉu? Ĉu vi uzos la ridigan argumenton, ke oni ankoraŭ ne trovis dion dum la ĝis-ĉitempaj astronaŭtaj vojaĝoj?!?

Volver arriba