Ku rupapuro rw'ibirimwo

Troparo de la naskiĝo de la Dinaskinto

ca, kivuye

Ubutumwa 47

ururimi: Esperanto

MrMosier (Kwerekana umwidondoro) 3 Gitugutu 2015 15:58:09

Sunjo:
MrMosier:Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?
Mi proponas ke vi rekomencas afiŝi viajn religiaĵojn en la pli taŭga subforumo "Pri ĉio cetera" kie vi restis tute neĝenata (ekzemploj abundas, do bonvolu ne disvastigi malveraĵojn). En tiu ĉi forumo "Vidpunktoj" vi ja nepre invitas ĉiujn prezenti siajn vidpunktojn, kiuj ne devas kongrui al la viaj. Eĉ pli taŭga estus fermita forumo aŭ grupo kie alikredantoj ne povas kunlegi. Sed mi supozas ke vi intence ne uzas tiun eblon, ĉu? Propagando, kiun neniu legas, estas senutila.
Tio ne gravas. Certe, ci estas vidinta ke la sama afero okazas kiam mi afiŝas miajn "religiaĵojn" en la "ĝusta" subforumo......Kio estis via preteksto en tiaj fojoj?

Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 3 Gitugutu 2015 16:08:25

MrMosier: Certe, ci estas vidinta ke la sama afero okazas kiam mi afiŝas miajn "religiaĵojn" en la "ĝusta" subforumo.
Fakte ne. Kiel mi jam skribis mi tie nur vidis abundajn afiŝojn de vi, kie vi restis tute neĝenata.

MrMosier (Kwerekana umwidondoro) 3 Gitugutu 2015 17:34:07

Sunjo:
MrMosier: Certe, ci estas vidinta ke la sama afero okazas kiam mi afiŝas miajn "religiaĵojn" en la "ĝusta" subforumo.
Fakte ne. Kiel mi jam skribis mi tie nur vidis abundajn afiŝojn de vi, kie vi restis tute neĝenata.
tio ne adresas la aliaj okazoj de ateista atakoj koontraŭ religiaj afiŝoj.

nornen (Kwerekana umwidondoro) 3 Gitugutu 2015 17:53:28

MrMosier:Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?

Kial vi ne lasas al ni havi UNU lokon en tiu ĉi fedenaro kie ni povas "ciberkunveni" sen via feko?
Mi tutkore samopinias. Ne gravas, ĉu iu kredas je Pinokjo, Jesuo, la fluganta Spagetomonstro, YHWH, Alaho, GPTT, Odino, Anubiso, Ĥunĥunaĥpuo aŭ Soco, nenio rajtas moki tiujn kredojn.

Ĉiu havu sian imagan amikon!

Diri ke Pinokjo kaj Jesuo estas nur mitoj, estas blasfeme.
Taksi la historian fakton, ke kaj Gepetto kaj Jonaso estis glutitaj de baleno, kiel mito, estas blasfeme.
Nei, ke ne estas vojo al la Blua Feina krome tra Pinokjo, kaj ke ne estas vojo al la Patro krome tra Jesuo, ankaŭ estas blasfeme.

Tamen ĉiuj nekreduloj pagos altan prezon kaj paginte ĝin, ili ĉesos moki: Ilin neniam homigos la Blua Feino.

dbob (Kwerekana umwidondoro) 3 Gitugutu 2015 20:55:43

MrMosier:Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?
sunjo:Mi proponas ke vi rekomencas afiŝi viajn religiaĵojn en la pli taŭga subforumo "Pri ĉio cetera" kie vi restis tute neĝenata (ekzemploj abundas, do bonvolu ne disvastigi malveraĵojn). En tiu ĉi forumo "Vidpunktoj" vi ja nepre invitas ĉiujn prezenti siajn vidpunktojn, kiuj ne devas kongrui al la viaj. Eĉ pli taŭga estus fermita forumo aŭ grupo kie alikredantoj ne povas kunlegi. Sed mi supozas ke vi intence ne uzas tiun eblon, ĉu? Propagando, kiun neniu legas, estas senutila.
+1

nornen: Mi tutkore samopinias. Ne gravas, ĉu iu kredas je Pinokjo, Jesuo, la fluganta Spagetomonstro, YHWH, Alaho, GPTT, Odino, Anubiso, Ĥunĥunaĥpuo aŭ Soco, nenio rajtas moki tiujn kredojn.

Ĉiu havu sian imagan amikon!

Diri ke Pinokjo kaj Jesuo estas nur mitoj, estas blasfeme.
Taksi la historian fakton, ke kaj Gepetto kaj Jonaso estis glutitaj de baleno, kiel mito, estas blasfeme.
Nei, ke ne estas vojo al la Blua Feina krome tra Pinokjo, kaj ke ne estas vojo al la Patro krome tra Jesuo, ankaŭ estas blasfeme.

Tamen ĉiuj nekreduloj pagos altan prezon kaj paginte ĝin, ili ĉesos moki: Ilin neniam homigos la Blua Feino.
+1

dbob (Kwerekana umwidondoro) 4 Gitugutu 2015 08:57:54

Luib:
Vestitor: ja ja... Diru al mi, vi ne faris tre bone en la sciencon, ĉu ne? Tiu 'argumento' montras al mi ke vi ne vidas diferencon inter kredo bazita sur esploro kaj kredo bazita sur deziroj kaj mallaborema stulteco.
Vi videble kredas (kiel mi kaj verŝajne kiel la plejmulto), ke la mondo ekzistas. Ĉu surbaze de matematika pruvo? Ne, ĉar ne ekzistas pruvo. Do tre verŝajne surbaze de la deziro vivi normale, vivi sen ĉiam pensi ke ĉio ja nur estas iluzio...

Kaj memoru: la kredo, ke ne ekzistas dio, ne bazitas sur esploro, ĉu? Ĉu vi uzos la ridigan argumenton, ke oni ankoraŭ ne trovis dion dum la ĝis-ĉitempaj astronaŭtaj vojaĝoj?!?
Kompreneble, se la kredo ke ne ekzistas Dio estus bazita sur esploro, ĝi ne nomiĝus kredo, sed hipotezo. Cetere, la mondo ekzistas sendepende de ajna deziro, ĉar ĝi estas esplorebla kaj mezurebla. Male, Dio ne estas esplorebla kaj pro tio, oni ne povas pruvi aŭ malpruvi, ke Dio ekzistas, samkiel oni ne povas pruvi aŭ malpruvi la ekzistadon de la nevidebla rozkolora unukornulo. Ne gravas kiom for de Tero niaj astronaŭtoj vojaĝos, eĉ la eksterteranoj de Zeta Reticuli havus la saman problemon pri la neesplorebleco de Dio.

Miaopinie, la manko de evidentoj pri Dio ne nepre signifas, ke Li ne ekzistas. Eble tio signifas, ke plej verŝajne Dio ne vivas ekstere de ni mem, sed interne de ni, en nia koro aŭ en nia menso, samkiel la nevidebla rozkolora unukornulo.

ustra (Kwerekana umwidondoro) 4 Gitugutu 2015 09:30:52

dbob:Kompreneble, se la kredo ke ne ekzistas Dio estus bazita sur esploro, ĝi ne nomiĝus kredo, sed hipotezo. Cetere, la mondo ekzistas sendepende de ajna deziro, ĉar ĝi estas esplorebla kaj mezurebla. Male, Dio ne estas esplorebla kaj pro tio, oni ne povas pruvi aŭ malpruvi, ke Dio ekzistas, samkiel oni ne povas pruvi aŭ malpruvi la ekzistadon de la nevidebla rozkolora unukornulo. Ne gravas kiom for de Tero niaj astronaŭtoj vojaĝos, eĉ la eksterteranoj de Zeta Reticuli havus la saman problemon pri la neesplorebleco de Dio.

Miaopinie, la manko de evidentoj pri Dio ne nepre signifas, ke Li ne ekzistas. Eble tio signifas, ke plej verŝajne Dio ne vivas ekstere de ni mem, sed interne de ni, en nia koro aŭ en nia menso, samkiel la nevidebla rozkolora unukornulo.
Interese. Ne eblas pruvi eĉ graviton, tamen sciencismo traktas ĝin kvazaŭ ĝi ja ekzistas. Jen via nevidebla rozkolora unukornulo…

erinja (Kwerekana umwidondoro) 4 Gitugutu 2015 18:55:21

MrMosier:Ĉu la Lernuaj religiuloj iam ajn povos komenci fadenon sen venado de la nereligiuloj/ateistoj por feki ĉie en la fadeno?

Kial vi ne lasas al ni havi UNU lokon en tiu ĉi fedenaro kie ni povas "ciberkunveni" sen via feko?
Blogo estas la plej bona loko por afiŝi pri sia vidpunkto kaj ne ricevi malkonsentajn respondojn. Reta forumo kun titolo "vidpunktoj" ja invitas diversajn vidpunktojn.

Mi ĝis nun ne vidis ateistan fadenon ĉi tie kiu restis "neĝenita" de religiuloj; ekzemple, la malnova fadeno "Dio ne ekzistas" enhavis grandan debaton. Se religiemuloj volas afiŝi siajn aferojn, sendube nekredantoj povas respondi per propraj vidpunktoj, kaj ankaŭ male.

Aliteme, oni apenaŭ supozus ke la rusoj afiŝus siajn opiniojn sen havi la kontraŭajn opiniojn de la ukrainoj, do mi ne scias kial oni atendus male kiam temas pri religio kaj ne pri politiko.

MrMosier (Kwerekana umwidondoro) 4 Gitugutu 2015 19:23:48

erinja:

Prave.

Do, ĉiuj religiuloj, venu ĉi tien: la loko por religiuloj

Tie, ni povas afiŝi pri niaj kredoj sen la malamo de la ateistoj, musulmanoj, judoj, ktp.

nornen (Kwerekana umwidondoro) 4 Gitugutu 2015 20:02:46

Ĉu muzulmanoj kaj judoj ne estas religiuloj?

Cxu tiu loko estas por cxiuj kredantoj aux nur por samkredantoj de la estro de tiu loko?

Karaj Religiuloj, bonvole ne iru tien. Estas kaptilo. La kuko estas mensogo. Tiu loko estas paganejo. Gxi nomigxas delphiforums, kaj Delphi estas pagana adorejo. Ne adoru paganajn diojn. Ne falu en tiun kaptilon.

Subira ku ntango