Kwa maudhui

Troparo de la naskiĝo de la Dinaskinto

ya MrMosier, 11 Septemba 2015

Ujumbe: 47

Lugha: Esperanto

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2015 9:22:38 alasiri

ustra: Interese. Ne eblas pruvi eĉ graviton, tamen sciencismo traktas ĝin kvazaŭ ĝi ja ekzistas. Jen via nevidebla rozkolora unukornulo…
La Majstro trovas perturba vian mankon de fido al la nevidebla rozkolora unukornulo.
Ne gravas, se la unukornulo neniam faligos eĉ unu pomon surteren. Simple kredu je ĝi. Ne esper-atendu, ke la unukornulo kondutas samkiel la evidenta, esplorebla, mezurebla gravito.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2015 9:53:33 alasiri

dbob:La Majstro trovas perturba vian mankon de fido al la nevidebla rozkolora unukornulo.
Ne gravas, se la unukornulo neniam faligos eĉ unu pomon surteren. Simple kredu je ĝi. Ne esper-atendu, ke la unukornulo kondutas samkiel la evidenta, esplorebla, mezurebla gravito.
Domaĝe, ke via Majstro ne kapablas movi fumon surteren. Ŝajne Li eĉ ne provas esti aŭtenta. Feliĉe Liaj kredantoj jam ĉesis pensi memstare kaj ne aŭdacas pridubi Lin.

externalImage.png

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2015 9:59:43 alasiri

ustra:externalImage.png
Dankon pro tiu senutila, malnova novaĵo.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2015 10:06:39 alasiri

dbob:Dankon pro tiu senutila, malnova novaĵo.
Ne danku min, danku Lin!
Kaj ĝi estas tiel senutila kiel via pomo.

MrMosier (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 4:04:31 asubuhi

nornen:Ĉu muzulmanoj kaj judoj ne estas religiuloj?
Ne metu vortojn en mia buŝo. Tio estas nenio krom mensogo.

nornen:Cxu tiu loko estas por cxiuj kredantoj aux nur por samkredantoj de la estro de tiu loko?
Ĉiuj kredantoj kiu estas Lernu-anoj.,....sed, kompreneble, tiuj kiuj estas disputemaj aŭ hipokritulaj aŭ "Janus-vizaĝitaj" ne estos bonvenaj senkonsiderante iliaj kredoj.

nornen:Karaj Religiuloj, bonvole ne iru tien. Estas kaptilo. La kuko estas mensogo. Tiu loko estas paganejo. Gxi nomigxas delphiforums, kaj Delphi estas pagana adorejo. Ne adoru paganajn diojn. Ne falu en tiun kaptilon.
Homoj: Ne atentu al la homo malantaŭ la kurteno!

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 4:52:59 asubuhi

MrMosier:
nornen:Ĉu muzulmanoj kaj judoj ne estas religiuloj?
Ne metu vortojn en mia buŝo (sic!). Tio estas nenio krom mensogo.
Do, mi ne komprenas vian Esperanton:

orthohawk:Do, ĉiuj religiuloj, venu ĉi tien: la loko por religiuloj

Tie, ni povas afiŝi pri niaj kredoj sen la malamo de la ateistoj, musulmanoj (sic!), judoj, ktp.
(emfazo mia)

Ĉu tio intencas sciigi, ke "tie" ĉiuj religiuloj estas bonvenaj, tamen ne permesatas la malamo de sendiuloj, muzulmanoj kaj judoj, tamen ja permesatas la malamo de kristanoj kaj pinokjanoj?

Mi fakte ne komprenas.

Cetere: Mi ankoraŭ ŝuldas dankon al vi, ĉar sen vi, mi neniam lernus la anglan vorton "kike". Mi ĉiam ĝojas pri la pligrandigo de mia vortaro, sendepende la valoro de la vorto.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 7:49:52 asubuhi

nornen:Cetere: Mi ankoraŭ ŝuldas dankon al vi, ĉar sen vi, mi neniam lernus la anglan vorton "kike". Mi ĉiam ĝojas pri la pligrandigo de mia vortaro, sendepende la valoro de la vorto.
Tiukaze vin eble ankaŭ interesos la kontraŭtezo de tiu vorto: goy (esperante: gojo)

Por ke neniu pensu, ke ekzistas fivortoj nur por unu flanko.

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 8:25:14 asubuhi

ustra:
dbob:Dankon pro tiu senutila, malnova novaĵo.
Ne danku min, danku Lin!
Kaj ĝi estas tiel senutila kiel via pomo.
Tre bona argumento, kiel kutime.

[img] http://i906.photobucket.com/albums/ac263/Gatsbyshe... [/img]

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 8:39:03 asubuhi

dbob:Tre bona argumento, kiel kutime.
Tio tute ne estis argumento, sed simpla konstato. Mi vidas, ke vi ne legas kio estas skribite. Tio estas tre kutima trajto de fanatikuloj. =)

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 9:55:03 asubuhi

nomo: Tio tute ne estis argumento, sed simpla konstato. Mi vidas, ke vi ne legas kio estas skribite. Tio estas tre kutima trajto de fanatikuloj. =)
Ja, ja. Bonvole pardonu mian melonan fanatikan kapon, ĝi iafoje estas tro peza pro la science ne ekzistanta gravita altiro.

Kurudi juu