Al la enhavo

Rakontoj de Daniil Ĥarms

de Gricaj, 2015-septembro-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Gricaj (Montri la profilon) 2015-decembro-17 20:17:45

17. Makarov kaj Petersen

MAKAROV: Ĉie, en ĉi tiu libro estas skribita pri niaj deziroj kaj pri plenumo de ili. Tralegu ĉi tiun libron, kaj vi komprenos, kiel vantaj estas niaj deziroj. Vi ankaŭ komprenos, kiel estas facile plenumi deziron de alia kaj kiel estas malfacile plenumi deziron sian.
PETERSEN: Vi ial ekparolis tro solene. Tiel parolas tribestroj de indianoj.
MAKAROV: Ĉi tiu libro estas tia, ke oni devas paroli pri ĝi sublime. Eĉ pensante pri ĝi, mi demetas la ĉapon.
PETERSEN: Ĉu vi lavas la manojn antaŭ ol tuŝi ĉi tiun libron?
MAKAROV: Jes, oni devas ankaŭ lavi la manojn.
PETERSEN: Lavu ankaŭ la piedojn, por iu okazo!
MAKAROV: Tio estas malsprite kaj krude.
PETERSEN: Kiu ja estas ĉi tiu libro?
MAKAROV: La nomo de ĉi tiu libro estas mistera...
PETERSEN: Ha-ha-ha!
MAKAROV: La nomo de ĉi tiu libro estas MALGIL.
(Petersen malaperas)
MAKAROV: Ho Dio! Kio ja tio estas? Petersen!
LA VOĈO DE PETERSEN: Kio okazis? Makarov? Kie mi estas?
MAKAROV: Kie vi estas? Mi vin ne vidas!
LA VOĈO DE PETERSEN: Kaj kie vi estas? Mi vin ankaŭ ne vidas!.. Kio estas ĉi tiuj globoj?
MAKAROV: Kion ja fari? Petersen, ĉu vi aŭdas min?
LA VOĈO DE PETERSEN: Mi aŭdas! Sed kio okazis? Kaj kio estas ĉi tiuj globoj?
MAKAROV: Ĉu vi povas movi sin?
LA VOĈO DE PETERSEN: Makarov! Ĉu vi vidas ĉi tiujn globojn?
MAKAROV: Kiujn globojn?
LA VOĈO DE PETERSEN: Lasu!..Lasu min!.. Makarov!
(Estas mallaŭte. Makarov staras timigita, poste kaptas la libron kaj malfermas ĝin).
MAKAROV (legante): “...Iom post iom la homo perdas sian formon kaj fariĝas globo. Kaj fariĝinte globo, la homo perdas ĉiujn siajn dezirojn“.
KURTENFALO.

Reen al la supro