Til indholdet

Kiom da vortoj konas meza esperantisto ?

af Altebrilas, 13. sep. 2015

Meddelelser: 19

Sprog: Esperanto

Altebrilas (Vise profilen) 13. sep. 2015 22.36.14

Kiom da vortoj estas en la lingvo, kiom da esperantistoj estas en la movado? tiuj du demandoj ofte aperas en la forumoj. Ili estas ligitaj: ju pli alta estas la nivelo postulata por esti konsiderata kiel esperantisto, des pli malmulta estas nia movado; ju pli da konataj vortoj, des malpli da samideanoj. Eble matematikistoj povas trovi formulon por esprimi tion, kiel ekzemple:
P*V=K, kie
P estas la nombro da parolantoj
V estas la nombro da vortoj
K estas konstanto, kiu ne varias kun la nivelo postulata.
Sed pli simpla metodo estas konsideri la esperantistojn kiuj estas aktuale en asocioj, kluboj, ktp. kaj proksimume kalkuli ilian lingvan nivelon. Ĉu ili kapablas kompreni tekston en 500 aŭ 1000 (aŭ pli)-vorta esperanto? Kiujn revuojn ili povas legi? Kaj poste, kalkuli la mezon.

Por kio tio utilas? Ofte, personoj timas lerni esperanton, ĉar ili imagas, ke ili devos parkerigi milojn da vortoj. Sed se ili ekscius, ke oni bezonas nur kelkcentojn da vortoj por esti normala esperantisto, ili malpli hezitus.

robbkvasnak (Vise profilen) 13. sep. 2015 23.48.03

La problemo de via demando estas ke mankas: 1) defino de "meza esperantisto" kaj de "vorto". Ĉu vi celas kun "vorto" radikojn aŭ lekso? Do ĉu vi kontas "hundo" kaj "hundido" kiel 1 aŭ 2 vortoj? "Tago", "manĝo", "tagmanĝo" = 2 aŭ 3 vortoj?
Kaj "meza" esperantisto? mmmmmm

vejktoro (Vise profilen) 14. sep. 2015 05.35.48

Kiom da vortoj konas meza esperantisto?

Sufiĉajn.

Altebrilas (Vise profilen) 14. sep. 2015 07.22.50

vejktoro:Kiom da vortoj konas meza esperantisto?

Sufiĉajn.
La celo de mia demando estas scii kiujn klopodojn oni devas fari por esti taksita kiel normala (aŭ meza) esperantisto. Tia respondo ne multe helpas...

Altebrilas (Vise profilen) 14. sep. 2015 07.37.14

robbkvasnak:La problemo de via demando estas ke mankas: 1) defino de "meza esperantisto" kaj de "vorto". Ĉu vi celas kun "vorto" radikojn aŭ lekso? Do ĉu vi kontas "hundo" kaj "hundido" kiel 1 aŭ 2 vortoj? "Tago", "manĝo", "tagmanĝo" = 2 aŭ 3 vortoj?
Kaj "meza" esperantisto? mmmmmm
Saluton, Robb

Meza esperantisto estas tiu, kiu partoprenas al esperanto-renkontiĝoj, taksas sin mem kiel esperantisto, estas akceptata en klubo. "meza" estas virtuala esperantisto, kies lingvoscio estas statistike la mezo de tiu grupo (ekz. tiuj de via loka klubo).

Pri vorto, mi celas radikojn, plus kelkajn vortojn kies signifo ne estas tuj divenebla, kiel homaro, aliĝilo, vortaro, ktp.. Tiuj leksoj devas esti aparte lernitaj. Sed ili estas malmultaj.

Kompreneble, lingvoscio ne estas limigita al vort-trezoro, gramatiko estas ankaŭ grava, sed la du aferoj estas ligitaj kaj la vort-provizo estas bona mezurilo.

jagr2808 (Vise profilen) 14. sep. 2015 07.53.05

Gricaj (Vise profilen) 15. sep. 2015 08.31.47

Mi pensas, ke estas necese memori multe da vortoj por parolado. Se iu (ekzemple mi) nur skribas kaj legis Esperante, kvanto de memoritaj vortaj ne tre gravas, ĉar vortaro estas atingebla.

MrMosier (Vise profilen) 15. sep. 2015 14.06.29

Por esti konsiderita kiel "meznivela esperantisto" oni devas scii almenaŭ la 900+ Fundamentajn radikojn.

Altebrilas (Vise profilen) 15. sep. 2015 21.13.21

Mi ekkonscias, ke mia difino de meza esperantisto estas neĝusta. Se estas klubo kies animanto parkere konas la PIV-on, kaj deko de eternaj komencantoj, ne estas same kiel dek unu esparantistoj kiuj ĉiuj flue parolas per 1000-vorta esperanto, kvankam la mezo estas sama. Pli bone mi parolus pri esperantisto kies nombro de pli bonaj kaj de pli malbonaj samklubanoj estas la sama, t.e. kiu situas ekzakte en la mezo.

Tilbage til start