შინაარსის ნახვა

Al la kredantoj

MrMosier-ისა და 15 სექტემბერი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 55

ენა: Esperanto

vejktoro (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2015 04:16:09

ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Se ĉiu estas de la kredanto, se Dio igis la universon kiel ĝi estas, kaj en tiu, la homon kiel ĝi estas, do ni estas Lia kulpo. Niaj ago, eĉ niaj pensoj estas de Dio kaj ĉar kaj laŭ Dio - Li faris ke ni povas fari kiel ni faras.

Do, Li kulpas. Li sole kulpas, ĉar eĉ la diablo ne ekzistus sen Li.

Plue, ĉar Dio ne povas agi malbone, ĉar ĉio ke Li faras estas sankta kaj bona, ĉar ĉio estas Lia intenca skizo, la malbonaĵo de homaro estas bona kaj sankta.

ustra (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2015 07:42:12

vejktoro:Se ĉiu estas de la kredanto, se Dio igis la universon kiel ĝi estas, kaj en tiu, la homon kiel ĝi estas, do ni estas Lia kulpo. Niaj ago, eĉ niaj pensoj estas de Dio kaj ĉar kaj laŭ Dio - Li faris ke ni povas fari kiel ni faras.
Ĉu vi jam aŭdis pri libera volo? Ĉu ĝi ĝenas vin tiom, ke vi riproĉas Dion pro tio? Kial vi ne volas transpreni respondecon pri via propra agado? Libereco estas timiga afero, ĉu ne?

vejktoro (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2015 16:12:03

ustra:
vejktoro:Se ĉiu estas de la kredanto, se Dio igis la universon kiel ĝi estas, kaj en tiu, la homon kiel ĝi estas, do ni estas Lia kulpo. Niaj ago, eĉ niaj pensoj estas de Dio kaj ĉar kaj laŭ Dio - Li faris ke ni povas fari kiel ni faras.
Ĉu vi jam aŭdis pri libera volo? Ĉu ĝi ĝenas vin tiom, ke vi riproĉas Dion pro tio? Kial vi ne volas transpreni respondecon pri via propra agado? Libereco estas timiga afero, ĉu ne?
Evidentas pro la argumento ke Dio si mem kreis kaj donis liberan volon.

Nenie en mia mesaĝo mi skribis la vorton 'mi', do kial la vorto 'vi' ĉeestas en la respondo? La mesaĝo ne estas pri mi, sed nur biblia bazita racio prezentita kiel respondo al via demando, "Kial do kulpigi Dion?"

Sed jes, kiel vi rimarkis, filozofie, oni povus uzi la rezonadon por 'transpreni respondecon' pri oniaj agadoj. Mi supozas ke oni povus argumenti ke tiu estas ekzakte kio okazas tiam kiam oni 'donas sin al la Lordo.' Dio prenas tion, kio estas Sia.

dbob (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2015 22:13:12

Libera volo estas malfacila afero, multe pli ol mi imagis.

vejktoro: Li faris ke ni povas fari kiel ni faras.
Laŭ mi, “fari kiel ni faras” signifas, ke ni sekvas nian naturon. Jen Adamo kaj Evo estis punitaj de Dio, ĉar ili sekvis sian naturon, kiun Dio mem donis al ili. Dio ja sciis, ke ili manĝos la “pomon”, ĉar homoj nature estas scivolemaj, kaj krome, ni ne forgesu, ke Dio estas ĉioscianta. Do, Li nepre sciis pri kio estis okazonta tiurilate. Resume, ni estis punitaj pro la peko sekvi nian homan naturon, kiun Dio donis al ni dekomence. El tio ŝajnas (cetere tutabsurde), ke Dio kreis nin nur por nin puni.

ustra (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 07:48:10

vejktoro:Nenie en mia mesaĝo mi skribis la vorton 'mi', do kial la vorto 'vi' ĉeestas en la respondo? La mesaĝo ne estas pri mi, sed nur biblia bazita racio prezentita kiel respondo al via demando, "Kial do kulpigi Dion?"

Sed jes, kiel vi rimarkis, filozofie, oni povus uzi la rezonadon por 'transpreni respondecon' pri oniaj agadoj. Mi supozas ke oni povus argumenti ke tiu estas ekzakte kio okazas tiam kiam oni 'donas sin al la Lordo.' Dio prenas tion, kio estas Sia.
Tiukaze skribu dekomence, ke vi referencas al la biblio. La biblio min maksimume nur rande interesas, ĉar mi ne estas religiulo. Cetere mi ne komprenas kial vi (samkiel dbob) referencas al la biblio...

ghibulo (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 11:26:22

Miaopinie "libera volo" estas nur miraĝo. Ĉiu sekvo havas sian antaŭtezon. Ĉu vi pensas, ke vi havas sian "liberan volon"? Tio estas nur sekvo de via fido, ke vi estas separita korpo. Tio estas nur miraĝo, fakte ekzistas nenio krome konscio ("puruŝo" - mem aŭ Dio) kaj ŝanĝema fantaziojn/sonĝojn ("prakrti", "maja" - spertecoj - sufero/komforto, iu punas, iu estas punata...) -> do reale nur Dio.

ustra (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 12:15:28

ghibulo:Miaopinie "libera volo" estas nur miraĝo. Ĉiu sekvo havas sian antaŭtezon. Ĉu vi pensas, ke vi havas sian "liberan volon"? Tio estas nur sekvo de via fido, ke vi estas separita korpo. Tio estas nur miraĝo, fakte ekzistas nenio krome konscio ("puruŝo" - mem aŭ Dio) kaj ŝanĝema fantaziojn/sonĝojn ("prakrti", "maja" - spertecoj - sufero/komforto, iu punas, iu estas punata...) -> do reale nur Dio.
Mi konsentas, ke ni troviĝas en konstanta kampo de tezo kaj kontraŭtezo. La sep hermetikaj principioj bonege priskribas tion. Kaj vi prave konstatas, ke ĉio estas konscio. Nia vera deveno estas unupolusa kaj ne kiel nia mondo dupolusa (ina-malina, varma-malvarma, granda-malgranda, enspiro-elspiro ktp.).

Sed kun neniistoj ne eblas pridiskuti tion. =)

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 12:18:21

La raso de Adamo kaj ĝia adreso planedo nomata tero, kiu troviĝas miliardoj da lumjaroj de aliaj sunaj sistemoj. Kiu vere ni estas? Kiom da kapoj, tiom da opinioj; kiu kondukas al nenia konkludo.

Тerurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 13:26:40

al la plej proksima stelsistemo estas nur 4 lumjaroj

ne tiom longe

krome, laŭ hollywood tero estas atakata de aliplanedanoj almenaŭ kvarfoje dum ĉiu jaro

sed kiel ĉiam heroaj usonanoj savas mondon

Luib (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2015 13:42:15

Notxor:
ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Se Dio povas halti kaj permesas ĝin: estas kunlaboranto (se ne povas halti ne estas ĉiopova), do aŭ Dio ne ekzistas aŭ estas malbonulo aŭ ne estas ĉiopova. Se ne estas ĉiopova ne estas Dio, se estas malbonulo ne estas adorinda... Dio ne ekzistas estas la plej simpla fakto.
Subulo helpanta estron fari malbonaĵojn estas kunlaboranto; estro akceptanta la subulan liberecon estas bona estro. Dio ne estas kunlaboranto sed bona estro.

Tio ja ne signifas, ke ni aŭ la niaj agoj ne gravas por Dio. Tion oni povus imagi ("Ni tiom malegas kompare de la Tero, la Tero tiom malegas kompare de la Suno, la Suno tiom malegas..." ). Sed jen la Bona Novaĵo:
Dio, la SINJORO, venis Teren kaj homiĝis, Tiu nin amis, ĝis akcepti la plej senhonoran morton; kaj triatage poste, Tiu ekrevivis. Tiu nin amis kaj amas kaj amos ĉiam.
Tiu ja povas bonigi nin, pro ke tiu ĉiopovas. Sed ni akceptu tion, ĉar Tiu volas, ke ni liberu. Tiun akcepton signifas "doni sin al Dio".

Do ne plu diru, ke Dio certe ne ekzistus pro la homaj sufero kaj malbona ago. Ekzistas proo.

ზემოთ დაბრუნება