Skip to the content

Chu ekzistas Esperantoparolanta nacieto?

by hclasalle, September 17, 2015

Messages: 3

Language: Esperanto

hclasalle (User's profile) September 17, 2015, 12:21:56 AM

Mi malkovris la mondon de la nacietoj kaj lernis ke la nacieto (micronation) Molossia uzas Esperanton kiel dua lingvo kaj havas, en sia retejo, lecionojn por tiuj kiuj volas lernadi ghin. Tamen Molossia estas nur eta nacieto, kaj ne havas egan komunumon d'esperantistoj (law mia scio) ... chu ekzistas aliaj nacietoj kiuj vere kreas komunumon de esperantistoj?

Altebrilas (User's profile) September 21, 2015, 1:31:52 PM

Estas miliardulo, kiu volas krei novan ŝtaton por rifuĝintoj. Eble vi povus proponi al li esperanton kaj iĝi ambasadoro...
http://www.independent.co.uk/news/world/europe/egy...

Vinisus (User's profile) September 21, 2015, 2:39:22 PM

Ne ekzistas esperanta nacio; la patrio de Esperanto estas la koroj de ĉiuj, kiuj amas ĝin. Zamenhof estis juda, kaj ankaŭ la judoj tra la jarmiloj ne havis patrion, sed nuntempe ili havas ĝin. Mi esperas, ke ankaŭ Esperanto trovu landon, kiu adoptos ĝin kiel sian duan oficialan lingvon. kial ne Israelo?

Back to the top