Kwa maudhui

Via opinio pri kurso "Jen nia IJK"

ya Серёга, 17 Septemba 2015

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 10:48:50 asubuhi

En la kurso "Jen nia IJK" kie junulo Kobe renkontis junulino Ina en diskoteko (ĉapitro 1). Sxi admonis lin por lerni la Esperanton kaj viziti kongreson (ĉapitro 1...5). En ĉapitro 6 ŝi malkovris lin ki "ŝi" estas samseksemulo (lesbo) kaj cxio estas normala (ĉapitro 6). Kia estas via opinio?

Tio bone agitas pri tutamondaj/humanaj/toleremaj/aliaj valoroj.
Tio ĉefe pozitivas por mi.
Tio ĉefe neŭtralas por mi.
Tio ĉefe negativas por mi.
Tio neakcepteblas por mi.
Mi estas verda homo kun paralela menso. (aliplanedano/ogro/ruso/muzulmano/esperantisto/mariĥuanisto/kredanto en .../alia variato)

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 12:31:28 alasiri

Laŭ Zamenhof:
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bom' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!"
Mi estas viro kaj amegas seksumi kun virino, sed tio estas mia persona prefero.

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 2:34:10 alasiri

En la fino de la kurso, la tri seksumas. Tiu fino estas bona, sed 2 virinoj kaj 1 viro ne funkcias.

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 5:05:22 alasiri

Alkanadi:En la fino de la kurso, la tri seksumas. Tiu fino estas bona, sed 2 virinoj kaj 1 viro ne funkcias.
Laŭ via konsilo, mi finlegas la kurson. Tio estas kancero de cerboj (рак мозгов)!

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 5:36:54 alasiri

Alkanadi:En la fino de la kurso, la tri seksumas. Tiu fino estas bona, sed 2 virinoj kaj 1 viro ne funkcias.
?? Kiel vi konkludis tiel? Ili evidente ĉiuj enamiĝis kaj ili brakumas sed estas neniu indiko ke ili faras ion alian.

Eĉ se ili estas plur-amemaj, oni ne povas nepre konkludi ke ili seksumus plurope. Sendube en tiaj rilatoj tre ofte estas nur duopaj kuniĝoj.

Interalie, mi tute ne zorgas pri tiaj aferoj, sed se vi pensas ke "2 virinoj kaj 1 viro ne funkcias", sendube mankas imagopovo.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 11:21:49 alasiri

erinja:
Interalie, mi tute ne zorgas pri tiaj aferoj, sed se vi pensas ke "2 virinoj kaj 1 viro ne funkcias", sendube mankas imagopovo.
Mi tre konsentas, sed vi devas konfesi ke ĝi estas ankaŭ multe de laboro? Por viro mi signifas...

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2015 10:38:11 asubuhi

Тerurĉjo:Серёга, vi faris taŭgan reklamon al la kurso.

Laŭ mia malmodesta opinio, ĝi estas tro enua.
Тerurĉjo, Mi ne certas ke ĉi tiu mia reklamo estas bone ol ĝi estas sur tiu ĉi paĝaro. Mi simpe volas ke oni sciu pri tio antaŭe ke iri tion aŭ kuri de tion.
Mi pencas ke tiu kurso nomiĝu "Jen nia IJK kun libera seksa rilato inter ajna persono".

pobotay (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2015 10:49:27 alasiri

Mi ŝatis la surprizan finon de la kurso.

Parenteze, kio estas la plej bona vorto por tia tordaĵo (aŭ surprizo) en la rakonto?

Mi trovis "la peripetioj de la intrigo" (https://tatoeba.org/epo/sentences/show/4090335), ĉu tiu estas la plej bona vorto aŭ frazo?

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2015 4:34:18 alasiri

Ofero de kreo pro kursoj lernadaj tre ineresas min. Kiu povas helpi min kiel fari tio. Ekzemple pri kurso "Sodomo kaj Gomoro". Mi pensas ĝi povu esti elpensota, skribota kaj voĉigota. Iu respondu.

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2015 9:37:54 alasiri

Mi opinias, ke la sangoplenaj, teruraj genocidoj de vir(in)oj kaj infanoj el la Biblio ne taŭgas por ajna esperanta kurso. Krome, nia mondo estas ankoraŭ sufiĉe plena de imitado de tiaj sensencaj teruraĵoj en la nomo de iu dio, iu kredo, aŭ iu alia absurda pensmaniero.

Kurudi juu