Đi đến phần nội dung

La informo por hungaroj

viết bởi jakub00, Ngày 20 tháng 9 năm 2015

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

jakub00 (Xem thông tin cá nhân) 15:48:30 Ngày 20 tháng 9 năm 2015

Szia! Antaŭ 8 semajnoj mi eksciis kiel granda estas la PolHungara amikeco. Mi multe legis kaj rigardis (per youtube) pri tio ĉi - tial mi ekde la 27-a de julio eklernis la hungaran per newsletter en http://porteuropa.eu/wegierski - oni skribis tie ke post la kurso eĉ se mi ne ĉion komprenos [kion oni diras la hungare], mi povos kompreni pli-malpli pri kio temas kaj rimarkos ke la hungara estas tre logika lingvo, havanta multajn vortojn similajn al slavlingvoj. Ĝi fakte ne estas terura lingvo, ĝis nun oni instruis min nur pri: substantivoj, pronomoj, verboj (oni montris al mi ekz. multajn finaĵojn) kaj precipe la elparolon (la plena kurso konsistas el 10 lecionoj kiujn mi ĵus ricevis). La lingvo, kiun mi lernas, havas multajn sonojn kiuj ne ekzistas en E-o aŭ la pola. Tial mi skribas "la informon" - mi serĉas personon, kiu povus korekti miajn erarojn (ankaŭ gramatikajn) per babiloj per skajpo (mia adreso - yamez94), mi volus babili ne nur pri lingvo - hungara kulturo ankaŭ estas interesa laŭ mi malgraŭ mi ĉefe interesiĝas pri kemio kaj matematiko. Mia parolanto ne devas esti iu profesoro - sufiĉos ke li konas Esperanton (ne devas koni ĝin flue). Mi ankaŭ volus ke mia parolanto estu preskaŭ same juna kiel mi (ĉ. 15-jara aŭ pli, ĝis ĉ. 30-jara), ĉar tiam nia babilo estus certe pli libera. Krom la kurso mi lernas legante gramatikon en vikipedio (en pl.wikipedia.org/wiki/Język_węgierski estas multe da hungara gramatiko) kaj aŭskultante kantojn en youtube, ekz. "Árva fiú" - https://www.youtube.com/watch?v=oeh66Ks7b0A (kun teksto http://www.tekstowo.pl/piosenka,cserh_ti_zsuzsa,_r...) kaj https://www.youtube.com/watch?v=df6xvdgSe10 , https://www.youtube.com/watch?v=FWEWoIjdaSA . Mi ankaŭ ŝatas la filmon https://www.youtube.com/watch?v=T1hncnN8g6w . Mi vere volus tiel kunparol(ad)i, ĉar mi eĉ ne certas, ĉu mi korekte elparolas "Lengyel, magyar, két jó barát, együtt harcol, s issza borát".

PS: Se iu secidis tiel babili, bv. sendi al mi mesaĝon kun informo pri sia skajp-adreso kaj je kiomaj horoj mi povus kontakti

Amike
Jakub

Quay lại