К содержанию

Kiom da esceptoj en la angla gramatiko, fonetiko kaj vortfarado ?

от morico, 20 сентября 2015 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

morico (Показать профиль) 20 сентября 2015 г., 16:41:43

Multe da reklamoj diras ke angla lingvo estas facila, sed la plimulto da du miliardoj( ?) da homoj ne naskiĝparolantoj, kiuj devas ĝin lerni kiel dua lingvo, povas demandi : kiom da esceptoj , do da bremsoj al la regado de la lingvo ekzistas ? Ĉu oni povas ĝin kompari kun Esperanto ?

La reguleco de la Internacia lingvo (Ilo) estas granda helpo por ĝia lerndaŭrado. En « ABC de esperanto por tiuj kiuj ŝatas la lingvojn », eldonita en franca « ABC d’esperanto pour ceux qui aiment les lettres », Gaston Waringhien eksprezidanto de la Akademio de Esperanto skribis, p. 8 : « La reguleco postulas ke ĉiu lingva funkcio estas ĉiam esprimata de la sama elemento (ero), kaj ke tiu-ĉi elemento esprimas ĉiam la saman funkcion. »

Ekzemple, pri fonetiko : unu letero = unu sono kaj reciproke unu sono = unu letero
ankaŭ pri morfologio : la sama signo, -j, indikas la pluralon por la nomoj, adjektivoj kaj pronomoj ;
plie sama signo indikas la komplementon sen prepozicio por la pronomoj, substantivoj, adjektivoj ;
laste en la vortaro la sama afikso signifas ĉiam la saman rilat(um)on : -ist por profesio ( specialisto) …

morico (Показать профиль) 20 сентября 2015 г., 16:53:07

Se oni legas la 10 unuajn ĉefajn regulojn de la gramatiko esperanto, pri morfologio kaj fonetiko, oni povas trovi por ĉiu granda regulo kelkajn subregulojn SEN ESCEPTOJ, en tute ĉirkaŭ 20.

1- LA = funkcio aŭ f(difinita artikolo) (1 regulo)

2- 2-1Finaĵo de substantivo -O ; 2-2 de pluralo –J ; 2-3 de akuzativo –N ; (3)

3- Finaĵo de la adjektivoj –A ; esprimoj de komparativo (MAL-)PLI…OL de superlativo PLEJ (3)

4- Numeroj :4-1 listo de la 14 ĉefaj kardinalaj numeroj : 0 ĝis 10, cent, mil, milion; 4-2 formiĝo de la aliaj kardinalaj; 4-3formiĝo de ordinalaj –a, kaj aliaj, –obl, -on, -op (3)

5- 5-1 Listo de la 10 personaj pronomoj ; 5-2 formiĝo de posesivaj pronomoj (2)

6- 6-1 Listo kaj uzo de la 6 ĉefaj verbaj finaĵoj ; 6-2 Listo de la 6 participaj finaĵoj ; 6-3 unu helpa verbo ; 6-4 Listo de la 5 afiksoj (4).

7- La finaĵo de la derivataj adverboj estas -E (1)

8- Ĉiu prepozicio havas precizan signifon kaj estas uzata kun nominativo (1)

9- La paroloj prononciĝas kiel skribite. Esperanto estas komplete fonetika (1)

10- La akcento situas sur la antaŭlasta silabo (1)

Alkanadi (Показать профиль) 20 сентября 2015 г., 16:54:17

Pli ol la kvanto da atomoj en la tero.

vincas (Показать профиль) 20 сентября 2015 г., 19:26:31

morico:Kiom da esceptoj en la angla gramatiko
Tiom da, ke tiuj esceptoj inspiris Zamenhofon krei pli simplan gramatikon de nia kara Lingvo [:

robbkvasnak (Показать профиль) 10 октября 2015 г., 21:00:10

Mi instruas la anglan lingvon al eksterlandanoj. Ĝi estas tre malfacila lingvo por lerni uzi korekte. Mi ŝatus doni unu malgrandan ekzemplon. Mi povas diri: "I met Joe at the diner last night" kaj "I met up with Joe at the diner last night". La unua implikas hazardon - sed ne certe. La dua implikas volon, pli malpli.
La vorto "up" ŝanĝas la implikon sed ne tute la eldiron. Ĉu vi komprenas kiel oni povas uzi la anglan por trompi ne-denaskulojn de tiu lingvo - aŭ eĉ naskulojn foje?
Simile: "drink up" kaj "drink down" povas signifi la samon!
When the sun is out it's light, when the lights are out its dark. Uf!

Lakiro (Показать профиль) 10 октября 2015 г., 21:29:14

Kiel distingiĝas Nope de No?
Kiukaze mi devas uzi Jeah, Jep aŭ Jup?

mkj1887 (Показать профиль) 4 сентября 2016 г., 21:49:59

Mi priskribas malglataĵojn (kaj belajn glataĵojn) en la angla en mia retejo,
Enciklopedia Vortaro de la Merk-Angla”.

Vidu, ekzemple, je

decision
determined
go
saler
she
son
speak
sun
talk
to be
“to”

Наверх