Į turinį

Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

Alkanadi, 2015 m. rugsėjis 21 d.

Žinutės: 7

Kalba: Esperanto

Alkanadi (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 21 d. 09:42:51

Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 21 d. 12:23:27

Ĉiu, kiu opinias, ke la monda loĝantaro estas tro granda, scias kiel li povas senŝarĝigi la mondon kaj memvole iomete malgrandigi la loĝantaron. Ĉu ne?

Vestitor (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 21 d. 12:38:22

Jes, kaj en kelkaj landoj ĝi pliiĝas tro rapide.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 21 d. 13:22:47

Tio dependas...

Jes, ĝi estas tro granda se la homoj volas havi usonecan aŭ eŭropecan vivnivelon, naski pli da gefilojn ol ili povas vivigi, kaj produkti varojn sen zorgi pri la naturo.

Ne, se ili pretas vivi sobre, limigi sian idaron, respekti la medion kaj kunserĉi interkonsenton por helpi ĉiujn atingi tiun celon sen starigi tro da kondiĉojn.

Серёга (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 23 d. 04:16:45

Okcidentaj landoj certe havas tro grandega lanĝantaroj ĉar leĝigis diversaj fiedzinecoj. Se mankos elmigrantoj kompletigos. Gratulon.

morico (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 23 d. 07:27:32

La problemo ne estas la tro granda nombro da loĝantaroj hodiaŭ, sed ĝia tro granda kreskaĵo post tridek aŭ kvindek jaroj;

ĉar la progresoj de la edukado kak de la statuso de la virino, do de la malpliiĝo de la fekundeco estis malpli rapidaj ol la progreso de la sano, do la malpliiĝo de la mortado.

Por akceli la progreson de la edukado kaj de la statuso de la virino, necesas ankaŭ respekti ĉiujn lingvojn kaj instrui la Internacian lingvon (Ilon) dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol tiu de la grandaj naciaj lingvoj.

Oni necesas Esperanto-n por pli ekologia, justa, paca mondo kiu povas pluvivi en la futuro.

Clarence666 (Rodyti profilį) 2015 m. rugsėjis 25 d. 12:13:25

> Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

Certe ne. Na kiom da logxantaroj vi konas? Mi konas nur unu logxantaron ... kaj gxi bedauxrinde estas tro granda ... je faktoro 10 almenaux.

"feministo":Ĉiu, kiu opinias, ke la monda loĝantaro estas tro granda, scias kiel li povas senŝarĝigi la mondon kaj memvole iomete malgrandigi la loĝantaron. Ĉu ne?
Jes, cxiuj masklaj personoj mortigu sin, tuj! ridulo.gif

Серёга:Okcidentaj landoj certe havas tro grandega lanĝantaroj ĉar leĝigis diversaj fiedzinecoj. Se mankos elmigrantoj kompletigos. Gratulon.
1. Mankas pluraj akuzativoj
2. Prezentigxas diversaj tajperaroj
3. Frazo pri "elmigrantoj" estas sensencajxo
4. Kio estas "fiedzineco" ??? Eble pseuxdoproblemo generita far Ruslandacxa fifantazio ?

Atgal į pradžią