Příspěvky: 52
Jazyk: Esperanto
adchio (Ukázat profil) 22. září 2015 17:25:21
dbob (Ukázat profil) 22. září 2015 17:37:54
ghibulo: [...] religio estas nur ilo [...] Se iu vidas nur per unu okulo kaj ne volas ilon por saniĝo - tio estas nur lia elekto.La precipa malsameco inter religiulo kaj ateisto, estas, ke la unua emas interpreti ĉion surbaze de kredoj, dum la dua surbaze de faktoj, sendepende kiom da okuloj oni havas. Se religio estas ilo, oni nomu ĝin kredilo, ilo por kredi. Ateistoj preferas ilon por scii.
ustra (Ukázat profil) 22. září 2015 18:23:26
dbob:Ne, neniistoj nur kredas, ke ili bazigas sian scion sur faktoj. Neniismo estas religio kiel ĉiu alia religio.ghibulo: [...] religio estas nur ilo [...] Se iu vidas nur per unu okulo kaj ne volas ilon por saniĝo - tio estas nur lia elekto.La precipa malsameco inter religiulo kaj ateisto, estas, ke la unua emas interpreti ĉion surbaze de kredoj, dum la dua surbaze de faktoj, sendepende kiom da okuloj oni havas. Se religio estas ilo, oni nomu ĝin kredilo, ilo por kredi. Ateistoj preferas ilon por scii.
ghibulo (Ukázat profil) 22. září 2015 18:56:48
adchio:ĉu dividi la homojn per mensogoj povas plibonigi onin?Vi pravas, evidente ne! Tiu ĉi pruvo, ke religio ne povas esti mensogo mi ne sciis
Vinisus (Ukázat profil) 22. září 2015 19:00:55
Ne povante perdi tiun konscion, ni provas fuĝi de la morto per religio. Se "A" kredas, por "A" Ĉielo kaj Infero ekzistas kompreneble ene de lia/ŝia kapo. Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
ghibulo (Ukázat profil) 22. září 2015 19:09:18
dbob:Kio estas fakto? Tio, kion vi vidas aŭ kion estas aŭdita? Kiam vi sonĝas, vi povas vidi multe da objektojn, kiuj reale neexistas. Simile kiam vi vidas fatamorganon... Niaj sensoj ne estas fidindaj. Plej fidinda fakto estas, ke VI ESTAS. Ĉio alie povas esti nur matrix/sonĝoj/fantaziaĵo...ghibulo: [...] religio estas nur ilo [...] Se iu vidas nur per unu okulo kaj ne volas ilon por saniĝo - tio estas nur lia elekto.La precipa malsameco inter religiulo kaj ateisto, estas, ke la unua emas interpreti ĉion surbaze de kredoj, dum la dua surbaze de faktoj, sendepende kiom da okuloj oni havas. Se religio estas ilo, oni nomu ĝin kredilo, ilo por kredi. Ateistoj preferas ilon por scii.
Vi diras "...ĉion surbaze de kredoj..." -> legu ion pri Budhismo, Budho mem instigis "ne kredu kion mi diras, ĉar Mi tion diras, vi mem esploru!"
dbob (Ukázat profil) 22. září 2015 21:57:52
ghibulo:Niaj sensoj ne estas fidindaj. Plej fidinda fakto estas, ke VI ESTAS. Ĉio alie povas esti nur matrix/sonĝoj/fantaziaĵo...Mi konsentas, kaj precize pro tio, ke niaj sensoj ne estas fidindaj, des pli ni devas esti kiel eble plej singardaj, kiam ni klopodas kompreni la realon. Eble en nia pasinteco estis necese interpreti laŭkrede la realon por iom alproksimiĝi al ĝi. Eble tiutempe ni ne havis ajnan alternativon ol fidi niajn tre malfidindajn sensojn. Tamen, nuntempe vi scias, ke tondroj kaj fulmoj estas naturaj fenomenoj, ne iu terura kolero de ia dio.
dbob (Ukázat profil) 23. září 2015 10:33:54
Тerurĉjo: sen diversaj religioj vi ĉiuj ĝis nun sidus sur arboj kaj manĝus unuj la aliajn kun granda apetitoVerŝajne ni neniam scios tutcertece pri tio. Sed ni scias, ke homoj estas delonge scivolemaj. De tiu momento, kiam ni ekkomencis pli kaj pli demandi “kio estas tio?”, ĝis nun, la respondoj estis tre diversaj, sed la pli multo de ili, ĉiam pli bonaj kaj precizaj.
Ni ne scias, kio okazus, se niaj unuaj respondoj estus malpli imagaj, malpli religiaj, kaj pli faktaj, pli precizaj. Eble ni jam povus loĝi sur aliaj planedoj.
Eĉ se la diversaj religioj estus necesaj por iu malproksima pratempo, tio ne validas nuntempe, samkiel la uzo de ŝtonaj radoj ne plu taŭgas por modernaj veturiloj.
ghibulo (Ukázat profil) 23. září 2015 15:23:59
dbob:Ne estis necese, nur logema. Ĉiutempe estas ebla bonafide diri "mi ne scias".
... Eble en nia pasinteco estis necese interpreti laŭkrede la realon por iom alproksimiĝi al ĝi.
dbob:Provu meditadon kaj serĉon de Mem.
Eble tiutempe ni ne havis ajnan alternativon ol fidi niajn tre malfidindajn sensojn.
dbob:[/quote]Fuzi ideon "tondroj kaj fulmoj estas terura kolero ia dio" kun religio estas simile naiva kiel fuzi pruvon "fero estas pli peza ol akvo, tial oni ne povas fari ferajn ŝipojn" kun scienco. Erari estas homa kaj estis multe da homaj eraroj en religio samkiel en scienco, sed hezitigi sciencon aŭ religion per historiaj eraroj da homoj estas nesciado aŭ demagogio.
Tamen, nuntempe vi scias, ke tondroj kaj fulmoj estas naturaj fenomenoj, ne iu terura kolero de ia dio.
dbob (Ukázat profil) 25. září 2015 12:23:37
ghibulo:Se tio veras, ke eblas diri “mi ne scias”, kial do, oni kutime tion ne faras, aparte se temas pri religiaj aferoj? Ŝajnas, ke kaj pratempe, kaj nuntempe, multaj religiaj aŭ spiritemaj homoj malfacile agnoskas, kiam ili ne scias ion. Anstataŭe, ili kutime forte argumentas surbaze de ilia kredo, kvazaŭ ili vivus en la plej malluma mezepoka tempo. Bona ekzemplo pri tio estas, ke nekredeble grandega kvanto de religiuloj ankoraŭ kredas laŭlitere je la biblia kreado, interalie, ke Tero kreiĝis en nur unu semajno. Tia laŭlitera interpreto ja estas ne nur bedaŭrinda afero, sed tre naiva kaj povas esti iafoje eĉ danĝera.dbob:... Eble en nia pasinteco estis necese interpreti laŭkrede la realon por iom alproksimiĝi al ĝi.Ne estis necese, nur logema. Ĉiutempe estas ebla bonafide diri "mi ne scias".
ghibulo:Meditado estas bona por mensa trejnado, samkiel sporto estas bona por korpa trejnado. Tamen, nek meditado nek sporto estas taŭgaj rimedoj por, superante niajn sensajn limigojn, akiri bonan scion pri la realo.dbob:Eble tiutempe ni ne havis ajnan alternativon ol fidi niajn tre malfidindajn sensojn.Provu meditadon kaj serĉon de Mem.