Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu religio plibonigas onin?

ca, kivuye

Ubutumwa 52

ururimi: Esperanto

faust_twi (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2015 14:24:21

ne.

ustra (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2015 15:21:28

dbob:Bona ekzemplo pri tio estas, ke nekredeble grandega kvanto de religiuloj ankoraŭ kredas laŭlitere je la biblia kreado, interalie, ke Tero kreiĝis en nur unu semajno.
Ili kredas je la biblio kaj vi kredas aliajn fabelojn. Kaj kio?

Luib (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2015 16:38:24

Ĉu religio plibonigas onin? Ne.
Ĉu religio povas plibonigi onin? Jes.
Ĉu religio povas malplibonigi onin? Jes.

Ĉu sendiismo plibonigas onin? Ne.
Ĉu sendiismo povas plibonigi onin? Verŝajne ne, mi ne scias kiel eblus.
Ĉu sendiismo povas malplibonigi onin? Verŝajne jes: homo ekopinianta, ke ne ekzistas iu ajn dio, povas pensi "Do ne gravas, kion mi faras!" ...

ghibulo (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2015 18:54:14

dbob:
Se tio veras, ke eblas diri “mi ne scias”, kial do, oni kutime tion ne faras, aparte se temas pri religiaj aferoj? Ŝajnas, ke kaj pratempe, kaj nuntempe, multaj religiaj aŭ spiritemaj homoj malfacile agnoskas, kiam ili ne scias ion.
Se io eblas ne signifas esti facila. Egoo ne ŝatas diri "mi ne scias" aŭ "mi eraras" ... De tempo al tempo tio povas esti konstruktiva, ĉar persono estas motivita esplori. Alitempe naskiĝas fabelojn. Mi reagis nur je via "estis necese", ĉar tiu ĉi frazo ne estis miaopinie preciza.

dbob:
...ke Tero kreiĝis en nur unu semajno. Tia laŭlitera interpreto ja estas ne nur bedaŭrinda afero, sed tre naiva kaj povas esti iafoje eĉ danĝera.
De tempo al tempo persono povas ekkredi al mirinda ideo, sed la esenco povas esti ĉirkaŭkovrita per homa fabelo aŭ legendo. Mi ne volas diri, ke via ekzemplo estas tiu ĉi afero, mi ne estas certa, kiel nia Tero estiĝis kaj ne vidas tio iel grave. Kial vi opinias, ke iu kredo pri tio povas esti "bedaŭrinda/danĝera"? Neniu persono estis tie kaj ni ne povas diri nenion pli ol hipotezojn kaj multe da hipotezoj estis jam forlasitaj. Ĉu iu estas pli bona aŭ pli malbona, se li kredas tiun ĉi aŭ alien hipotezon?

dbob:
Mia intenco estis nur diri, ke religio devenis el la plej frua klopodo ekspliki la realon. Tio, kion la prahomoj ne povis kompreni, ili vidis kiel spiriton aŭ magion....
Jes - tiu ĉi hipotezo pri evoluo de religio estas tre konata kaj logema. Sed estas tre malnovaj religiaj tekstoj kiuj en tiu ĉi imagaĵo de religia evoluo estas tre maturaj kaj male. Mi ankaŭ kredas je evoluo de religio, sed ne tiel historie, pli proprapersone. Multe da ateistoj estas sendiuloj ĉar iliaj imagaĵoj pri religio estas tre primitiva. (tio estas kompreneble ankaŭ male - multe da religiaj personoj fuziis vera kerno de ilia religio kun fabelojn, ĉar iliaj imagaĵoj pri scienco estas ankaŭ tre primitiva).

dbob:
Meditado estas bona por mensa trejnado... akiri bonan scion pri la realo.
Vi ne pravas - mensa trejnado estas ŝakludo aŭ matematiko. Meditado estas tute aliaĵo ... iom fuŝdirite -> trovi Tiu, kiu estas ĉe la menso, silenta SIN MEM kiu konscias menson kaj ĝiajn funkciojn... Tio estas por la persono pli grava ol esplori "scion pri la realo" - ekzemple estiĝo de nia Tero.

ghibulo (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2015 18:58:19

ustra:
Ili kredas je la biblio kaj vi kredas aliajn fabelojn. Kaj kio?
Luib:Ĉu religio plibonigas onin? Ne....Jes...
Koncize kaj trafe. Mi volus scii ankaŭ tiel reagi ridulo.gif

adchio (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2015 21:42:21

Mi havas peton al la religiaj amikoj: povi pensi libere. Ĉu mi povas pensi kiel libera homo?

dbob (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2015 22:37:12

ghibulo: Kial vi opinias, ke iu kredo pri tio povas esti "bedaŭrinda/danĝera"? [...] Ĉu iu estas pli bona aŭ pli malbona, se li kredas tiun ĉi aŭ alien hipotezon?
Blinda kredo ĉiam estas malbona, ĉar tio signifas, ke oni kredas je io aŭ iu, neniiganta sian propran penson kaj moralon, akceptanta senkritike fremdan penson kaj moralon, ne gravas ĉu bona aŭ malbona. La homara historio montras, ke religia kredo ne nur povas esti, sed estas eniro al blinda kredo.

La biblia kreado ne estas hipotezo. La Sankta Biblio ne temas pri hipotezoj, sed pri dogmoj. Ĝi ne proponas, ĝi ordonas. Tio ne gravus, se ne estus por la fakto, ke historio klare montras la terurajn konsekvencojn de religiaj kredoj, kiujn ni ĉiuj ankoraŭ nuntempe povas vidi en nia mondo. La infana kredo je Sankta Nikolao (Santa Claus) verŝajne estus malpermesita, se ekzistus libro, kiu rakontas pri liaj multaj amasmurdoj, inkluzive de gravedaj virinoj kaj infanoj. Sed se la libro nomiĝas Biblio kaj ties ĉefrolulo Dio, Liajn teruraĵojn la infanoj legu, eĉ devige en multaj lernejoj, ĉar Li amas nin senlime, kaj donas al ni tre bonajn leĝojn kiel: ne mortigu.

ghibulo:
dbob: Meditado estas bona por mensa trejnado
Vi ne pravas - mensa trejnado estas ŝakludo aŭ matematiko. Meditado estas tute aliaĵo [...] Tio estas por la persono pli grava ol esplori "scion pri la realo" - ekzemple estiĝo de nia Tero.
Fakte, mi ne asertis, ke meditado estas mensa trejnado, sed nur, ke ĝi estas bona por mensa trejnado. Tamen, laŭ mi, per meditado oni iel trejnas la menson en certa direkto. Por silentigi la pensojn oni devas mense ekzerciĝi, ĉar tio ne okazas aŭtomate, oni devas trejni. Tiusence, meditado estas mensa trejnado, kvankam ĝenerale tio ne estas ĝia celo.

Mi, male al vi (se mi bone komprenis vian frazon), ne opinias, ke meditado pli gravas, ol scio pri la realo. Maksimume meditado povas esti same grava, kiel scio pri la realo. Sen realo ne estas menso, sen menso ne estas scio nek meditado.

ustra (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2015 10:07:50

dbob:Blinda kredo ĉiam estas malbona, ĉar tio signifas, ke oni kredas je io aŭ iu, neniiganta sian propran penson kaj moralon, akceptanta senkritike fremdan penson kaj moralon, ne gravas ĉu bona aŭ malbona. La homara historio montras, ke religia kredo ne nur povas esti, sed estas eniro al blinda kredo.
Vi priskribis tre precize sciencismon. Multaj neniistoj apartenas al tiu religio, en kiu pastroj - nomataj „sciencistoj” - difinas kiel percepti la mondon. Tiel la neniistaj kredantoj ne plu bezonas pensi memstare, ĉar estas tiom komforte kiam tiuj pastroj gvidas ilin…

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2015 13:37:45

Mi kredas ke nek religio nek ateismo faras la personon pli moralan aŭtomate. Ĉiuj devas fari kompromison kun kio oni kredas. La ligilo de la unua poŝto de tiu fadeno sendas al opinia enketo. Eble estas serioza enketo. Oni ne povis certi. Sed eĉ la seriozajn statistikojn oni rigardu atente. En ĉi tiu aparta kazo, eĉ la kompreno estas malfacila. La prezentado de la enketo diris ke la intenco estis kompari religiulojn (religious) kun ne-religiulojn (non religious). Post la teksto parolas de la morala sinteno de la liberaluloj (liberals) kaj konservativuloj (konservatives).Kiel kompreni serĉon kiu volas kompari du kategoriojn de homoj kaj tiam enkondukas trian kaj kvaran kategoriojn, sen klarigo? Kiel en serĉo pri religiuloj kaj ne-religiuloj aperis subite liberaluloj kaj konservativuloj?

ghibulo (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2015 14:01:15

dbob:
Blinda kredo ĉiam estas malbona, ĉar tio signifas, ke oni kredas je io aŭ iu, neniiganta sian propran penson kaj moralon, akceptanta senkritike fremdan penson kaj moralon, ne gravas ĉu bona aŭ malbona.
Miaopinie ne "ĉiam" sed povas esti malbona. Mi ne estas eksperto en muziko kiel mia edzino kaj se ŝi diras en tiu fako "tio estas falsa...", tiam mi blinde kredas ridulo.gif. Se mi vidas propagandon de "Islama ŝtato", mi ne povas tiel blinde kredi...
Se mi (blinde) ekkredos aŭ ne, tio dependas sur persono kaj temo. Persono povas esti fidebleca aŭ malfidebleca, temo povas esti por mi kaj por mia ĉirkaŭo grava aŭ negrava. Mi ne estas historiisto aŭ geologiisto, tial historia afero (ekzemple ekesto nian Teron) ne estas grava por mi sed havas multe da amikojn, kiuj havas diversajn opiniojn pri tio kaj tute ne povas konfirmi vian supozon pri "neniigi propan penson kaj moralon". Ne havas vi mem pri similaj personoj nur "blindan kredon"? okulumo.gif

dbob:
La homara historio montras, ke religia kredo ne nur povas esti, sed estas eniro al blinda kredo.
"Eniro al blinda kredo" povas esti ĉion, kion la blinda persono elektas: religio, komunismo, faŝismo, mediologio, humanismo... ne gravas, se la ideo estas baze bona aŭ baze malbona. Fanatikismo kun blinda kredo povas ĉion ŝanĝi al timego.

dbob:
La biblia kreado ne estas hipotezo. La Sankta Biblio ne temas pri hipotezoj, sed pri dogmoj. Ĝi ne proponas, ĝi ordonas.
Mi ne estas eksperto pri "Sankta Biblio", sed havas multe da kristanaj amikoj, kiuj opinias diverse pri la samaj tekstoj en Biblio. Kelkaj opinias, ke Estiginto kreis Teron dum 7 tagoj, ceteraj opinias, ke tiuj tagoj estas reale longaj etapoj, kaj Dio kreiis tra la scienca evolucion... Vi pravas, ke Biblio ne temas pri hipotezoj, sed ŝajnas al mi, ke interpretado de la biblio temas ĉefe pri hipotezoj!

dbob:
Mi, male al vi (se mi bone komprenis vian frazon), ne opinias, ke meditado pli gravas, ol scio pri la realo. Maksimume meditado povas esti same grava, kiel scio pri la realo. Sen realo ne estas menso, sen menso ne estas scio nek meditado.
Homoj volas ekscii ĉion pri universo, kritike prilumas religojn kaj nek scias bone nek penadas scii, kion ili mem estas, kiu vivas en iliajn korpojn... apartado. Se mi morgaŭ estos en mortlito, kio estos por mi pli grava - scii, kiel nia Tero estiĝis, aŭ scii, kiu mi mem estas kaj kio estas morto?

Subira ku ntango