Ir ao conteúdo

Ĉu religio plibonigas onin?

de Alkanadi, 21 de setembro de 2015

Mensagens: 52

Idioma: Esperanto

dbob (Mostrar o perfil) 27 de setembro de 2015 22:01:41

ghibulo: Se mi (blinde) ekkredos aŭ ne, tio dependas sur persono kaj temo.
Ni parolas pri religia kredo. Pri aliaj temoj mi konsentas kun via vidpunkto pri la vorto “kredo”.

ghibulo:"Eniro al blinda kredo" povas esti ĉion
Kompreneble, ĉio povas esti eniro al blinda kredo. Tamen, religio jam estas unu el la plej gravaj vojoj al blinda kredo, kion historio bone evidentigas.

ghibulo:Kelkaj opinias, ke Estiginto kreis Teron dum 7 tagoj, ceteraj opinias, ke tiuj tagoj estas reale longaj etapoj, kaj Dio kreiis tra la scienca evolucion...
Ne estas surprize, ke la plej kleraj religiuloj klopodas adapti la bibliajn tekstojn al la sciencaj malkovroj.

ghibulo:Vi pravas, ke Biblio ne temas pri hipotezoj, sed ŝajnas al mi, ke interpretado de la biblio temas ĉefe pri hipotezoj!
Ankaŭ vi pravas pri la biblia interpretado. Temas pri adaptiĝo al la realo. La inverso ne eblas.

ghibulo:Homoj volas ekscii ĉion pri universo, kritike prilumas religojn kaj nek scias bone nek penadas scii, kion ili mem estas, kiu vivas en iliajn korpojn
Voli ekscii ĉion pri la universo ankaŭ inkluzivas la homojn.

ghibulo (Mostrar o perfil) 28 de setembro de 2015 17:43:21

dbob:Ni parolas pri religia kredo. Pri aliaj temoj mi konsentas kun via vidpunkto pri la vorto “kredo”.
Vi parolis pri estiĝo de nia Tero kaj miaopinie ĝi ne estas konsistaĵo de "religia kredo", almenaŭ ne ĉefe. Religia kredo temas pri Dio(j), homoj kaj reciprokaj rilatoj.

dbob:Kompreneble, ĉio povas esti eniro al blinda kredo. Tamen, religio jam estas unu el la plej gravaj vojoj al blinda kredo, kion historio bone evidentigas.
Mi skermis aludi, ke "vojo al blinda kredo" ne estas religio (aŭ simile ekz. mediologio), sed intenco de la persono. Alie dirite - religio estas vojo al blinda kredo simile kiel butertranĉilo estas vojo al mortigo.

dbob:Ne estas surprize, ke la plej kleraj religiuloj klopodas adapti la bibliajn tekstojn al la sciencaj malkovroj.
Ne gravas, kion iu klopodas pri religie marĝena temo. Vi estas konvinkulo sed ne povas pruvi, ke ili eraras kaj male.

dbob:Voli ekscii ĉion pri la universo ankaŭ inkluzivas la homojn.
Por ekscii kio vere vi estas ne sufiĉas okuloj, oreloj, mikroskopoj aŭ kalkuloj. Filozofio/religio/meditado estas pli ĝustaj helpantoj.

dbob (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2015 22:05:20

ghibulo:Religia kredo temas pri Dio(j), homoj kaj reciprokaj rilatoj.
Religia kredo temas ĉefe pri... nu, kredo. Tio estas precize, kion mi aludas per la ekzemplo de kreado de Tero. La biblia kreado de Tero kaj de ĉio, estis bona rakonto por homoj, kiuj vivis en iu pasinteco antaŭ miloj da jaroj, sed ĝi ne taŭgas por nuntempaj homoj. Kial ne? Ĉar ĝi postulas, ke la homoj kredas, ke ĉio en ĝi skribita estas vera. Sed la fakto estas, ke preskaŭ ĉio en ĝi ne estas vera, nek historie, nek science, nek reale. Eĉ teologoj agnoskas, ke la bibliaj pasaĵoj havas preskaŭ nenian rilaton al historiaj realaj eventoj. Sed ili agnoskas tion nur kiam la fakuloj de historio, iom post iom, esplore malkovras kio estas la vero.

Eĉ Lernu-a vorto de la tago donas bonan konsilon tiurilate: ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.

ghibulo:religio estas vojo al blinda kredo simile kiel butertranĉilo estas vojo al mortigo.
Ironie, tranĉiloj ne ordonas “ne mortigu”, sed ja religioj.

ghibulo:Vi estas konvinkulo sed ne povas pruvi, ke ili eraras kaj male.
La malkovroj de la fakuloj pruvas, tagon post tago, ke la diaj libroj grave eraras, kaj ili ĉiam pli kaj pli eraras. Ju pli da malkovroj la fakuloj faras, des pli da eraroj oni trovas en la diaj libroj. Do, se la sanktaj libroj estas eraraj, tio signifas, ke iliaj aŭtoroj ankaŭ eraras aŭ rekte mensogas. Se la sanktaj aŭtoroj eraras aŭ mensogas pri realaj aferoj, kial oni kredus ilin pri kredaj aŭ religiaj aferoj? Kial ili tiom fervore insistas kaj postulas en la sanktaj skriboj, ke ni devas senpruve kredi ĉion, kion ili diras?

ghibulo:Por ekscii kio vere vi estas ne sufiĉas okuloj, oreloj, mikroskopoj aŭ kalkuloj. Filozofio/religio/meditado estas pli ĝustaj helpantoj.
Por ekscii kio estas io ajn, ni bezonas kapablajn homojn kiel ekz. Einstein. Ni bezonas homojn, kiuj penas kompreni la plej diversajn aferojn. Religio ne esploras la realon, ĝi nur postulas, ke vi kredu je tio, pri kio ĝi parolas en ĝiaj sanktaj libroj. Religio ne temas pri scio, kaj tial ne povas doni al ni ajnan scion pri ni mem aŭ nia mondo. La diaj libroj povas esti interesaj el literatura vidpunkto kaj tiusence doni al ni bonajn anekdotojn pri diversaj aferoj de nia vivo, samkiel beletra literaturo faras. Krome, religio estas fonto de multaj tradicioj, kiuj apartenas al la homara kulturo, kaj tiel ĝi meritas respekton.

Resume: religio ne estas pli ĝusta helpanto por ekscii, kio vere vi estas.

Vinisus (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2015 22:56:19

Alkanadi:Religiaj homoj kaj ateistoj havas la saman nivelon de moralo, laŭ nova studo.

http://www.livescience.com/47799-morality-religion...

En mia sperto, mi vidis malbonon el ambaŭ flankoj. Ankaŭ, mi vidis bonon el ambaŭ flankoj.
Por ke religio plibonigu onin, oni devas avide akcepti ĝin; kontraŭe valoras nenion.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 2 de outubro de 2015 18:55:00

Unu religio plibonigas la homojn; pluraj religioj ankaŭ, nur se ili ne interbuĉadas pri la plej bona maniero plibonigi la homojn.

Vinisus (Mostrar o perfil) 2 de outubro de 2015 19:40:05

Ĉu oni scias, kiuj estis la religioj de Jesuo, Sakrato kaj Gandhi?

ghibulo (Mostrar o perfil) 3 de outubro de 2015 13:13:50

dbob:
Sed la fakto estas, ke preskaŭ ĉio en ĝi ne estas vera, nek historie, nek science, nek reale. Eĉ teologoj agnoskas, ke la bibliaj pasaĵoj havas preskaŭ nenian rilaton al historiaj realaj eventoj. Sed ili agnoskas tion nur kiam la fakuloj de historio, iom post iom, esplore malkovras kio estas la vero.
Viaj asertadoj estas tre kategoriaj. Ĉu vi sciis ekzemple pri sinjoroj Paul-Émile Botta , Austen Henry Layard, Ernest de Sarzec kaj Leonard Woolley - arĥeologoj, kiuj malkovris malnovtempajn kulturojn, kiuj estis konataj dum multe da centjaroj nur de la Biblo? Sed mi ne volas kreditigi ideon, ke la Biblo aŭ iuj aliaj "Sanktaj manskriboj" estas tute seneraraj.

dbob:
Ironie, tranĉiloj ne ordonas “ne mortigu”, sed ja religioj.
Per mia alegorio mi volis nur prinoti, ke butertranĉilo kaj religio ne servas baze por malbonaj operaciojn, sed ambaŭ povas esti misuzitaj.

dbob:
La malkovroj de la fakuloj pruvas, tagon post tago, ke la diaj libroj grave eraras, kaj ili ĉiam pli kaj pli eraras. Ju pli da malkovroj la fakuloj faras, des pli da eraroj oni trovas en la diaj libroj. Do, se la sanktaj libroj estas eraraj, tio signifas, ke iliaj aŭtoroj ankaŭ eraras aŭ rekte mensogas. Se la sanktaj aŭtoroj eraras aŭ mensogas pri realaj aferoj, kial oni kredus ilin pri kredaj aŭ religiaj aferoj? Kial ili tiom fervore insistas kaj postulas en la sanktaj skriboj, ke ni devas senpruve kredi ĉion, kion ili diras?
Religio kun ĝiaj ( "diaj" ) libroj similas al oranĝo - malgusta ŝelo kaj delica pulpo. La malgusta ŝelo estas multe da fabelaĵoj kaj kurbigitaj duonveraĵoj, sed pulpo estas tre delica kaj nemalhavebla. Bedaŭrinde multaj personoj gustumas nur la ŝelo kaj sekve forĵetas ĉiajn religiojn kun ĝiaj delicaj pulpon, senkonscie damaĝantaj al si mem. Se vi iam malgraŭ decidos sincere serĉi la pulpo, tiam konsilas -atentu sekvaĵojn:

Ĉu la libro/teksto, kiun mi ĵus legas, estas vere la mesaĝo de Dio al mi? Ekzemple - kio estas la Biblo? Multe da tekstoj de la diversaj aŭtoroj, kiuj estis elektitaj de diversaj normalaj eraruloj. Jesuo estis certe persono tiom uzadita de Dio, ke lia mempersoneco estis eklipsita, sed ĉu liaj atestantoj? Ili povas ion malkompreni, omiti... aŭ nur prezenti siajn opiniojn pri temoj, kiuj ne koheras pri la ĉefa religia temo - kiel proksimiĝi al Dio kaj ekkoni sin mem.

Se vi legas aŭ aŭskultas direktajn vortojn de la Dia ilo (Jesuo, Kriŝno, Budho, Ŝankhara, Mahariŝi...), ĉu vi scias certe, al kiu la vortoj estis destinitaj? Veraĵo por vi ne devas esti la veraĵo por aliula. Se io estas por vi la "ŝelo" ne devas signifi, ke tio estas "ŝelo" por ĉiuj. Personoj estas en diversaj niveloj en la vojaĝo al Dio.

ghibulo (Mostrar o perfil) 3 de outubro de 2015 13:16:37

dbob:
Por ekscii kio estas io ajn, ni bezonas kapablajn homojn kiel ekz. Einstein. Ni bezonas homojn, kiuj penas kompreni la plej diversajn aferojn. Religio ne esploras la realon, ĝi nur postulas, ke vi kredu je tio, pri kio ĝi parolas en ĝiaj sanktaj libroj. Religio ne temas pri scio, kaj tial ne povas doni al ni ajnan scion pri ni mem aŭ nia mondo. La diaj libroj povas esti interesaj el literatura vidpunkto kaj tiusence doni al ni bonajn anekdotojn pri diversaj aferoj de nia vivo, samkiel beletra literaturo faras. Krome, religio estas fonto de multaj tradicioj, kiuj apartenas al la homara kulturo, kaj tiel ĝi meritas respekton.
Religio estos por iu ajn tion, kion li volos. Por vi estas nur "fonto de multaj tradicioj", sed por multaj personoj estis/estas/estos la forta helpanto per kio ili povas ne nur ekkoni esencon de la realo sed ankaŭ gajni verliberecon kaj egalanimecon.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 3 de outubro de 2015 14:51:44

Dependas de kiu reglio. La mia jes, alies tute ne! hahahaahahahaha

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 3 de outubro de 2015 14:51:46

Dependas de kiu reglio. La mia jes, alies tute ne! hahahaahahahaha

De volta à parte superior