目次へ

La plej inteligentaj landoj en la mondo

Alkanadi,2015年9月21日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年9月21日 15:59:35

externalImage.png

http://www.longcountdown.com/blog/wp-content/uploa...

Sciencistoj diras, ke EQ estas pli grava ol IQ por sukceso

Miland (プロフィールを表示) 2015年9月22日 12:17:10

Surprizis min la numero pri Israelo. Eble la plej inteligentaj judoj koncentriĝis diaspore.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年9月22日 14:38:55

Laŭ mi la plej inteligentaj popoloj en la mondo estas tiu, kiu protektas la naturon t.e. la indiĝenoj, formikoj, abeloj kaj la termitoj.

morico (プロフィールを表示) 2015年9月24日 6:52:26

Tiu-ĉi klasifikado de la landoj estas proksima de la klasifikado laŭ la Homa Disvolviĝa Indikilo (H.D.I.) de la U.N.O., ĉefe la indikilo pri edukado kiu ĉefe dependas de la meza daŭrado de lernado.

Ĉu "IQ estimate", Intelekta Kvociento, estas scienca mezuro de la intelekto? Multe da sciencistoj dubas pri tio.

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2015年9月24日 7:13:32

Kaj se al iu lando aldoni 20 Ejnŝtejnoj. Ĉu tio iel ŝanĝos la pozicion de la lando en ĉi listo? ridulo.gif

Clarence666 (プロフィールを表示) 2015年9月25日 9:55:43

> Surprizis min la numero pri Israelo. Eble la plej inteligentaj
> judoj koncentriĝis diaspore.

ATENTIGO: Religio detruas vian cerbon

Vinisus:Laŭ mi la plej inteligentaj popoloj en la mondo estas tiu, kiu protektas la naturon t.e. la indiĝenoj, forgikoj, abeloj kaj la termitoj.
Jen la plej bona respondo ridulo.gif

erinja (プロフィールを表示) 2015年9月25日 12:11:30

Miland:Surprizis min la numero pri Israelo. Eble la plej inteligentaj judoj koncentriĝis diaspore.
Ne estas diferenco en la inteligenteco de judoj kaj aliaj popoloj. Ne ĉiu en iu lando povas esti fizikisto, iu estas ankaŭ la purigisto.

Ĉiukaze mi ne tro fidas je tiuj ciferoj. Ili spegulas nur la nivelon de la ekonomio kaj eduksistemo de la lando, kaj fakte laŭ tio kion mi aŭdis la israela eduksistemo ne estas elstare bona.

Miland (プロフィールを表示) 2015年9月26日 23:10:24

erinja:Ne estas diferenco en la inteligenteco de judoj kaj aliaj popoloj..
Mi aludis al studo en Glasgovo kiu eltrovis averaĝan IQ en judaj infanoj esti 118. Ĝi ne enhavis pri sendependaj lernejoj, aŭ eble la numero estus eĉ pli alta. Jen plenaj detaloj de artikoloj, se iu ajn havas aliron:
Vincent P., The measured intelligence of Glasgow Jewish school children. Jewish Journal of Sociology, 1966, 8, 92-108.

Paulinho (プロフィールを表示) 2015年9月27日 13:49:00

Mi petas permenson al VINISUS:
Laŭ mi la plej inteligentaj popoloj en la mondo estas tiu, kiu protektas la naturon t.e. la indiĝenoj, forgikoj, abeloj kaj la termitoj.

先頭にもどる