إلى المحتويات

Enigmo de flanka penso 3

من StephaSport, 10 فبراير، 2008

المشاركات: 24

لغة: Esperanto

StephaSport (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2008 3:51:30 م

Ĉevalo:
StephaSport:Zam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo kaj decidas iri al superbazaro...
Verŝajne la vesto kun 50 eŭroj restis hejme.
Li forgesis nenion heime! rideto.gif

IREN (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2008 3:55:22 م

Ĉu Zam devis eningigi unu euron en la ĉareton ?

StephaSport (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2008 4:14:49 م

IREN:Ĉu Zam devis eningigi unu euron en la ĉareton ?
Finfine!!! Iu sukcesis!!! Gratulon Iren sal.gif sal.gif sal.gif

Pro tio li nun havas nur 49 eŭrojn kaj ne plu povas pagi. okulumo.gif

StephaSport (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2008 4:28:54 م

Terurĉjo:Ĉu oni devas pagi por uzi la ĉaretojn???
En mia urbo la uzado estas tute senkosta!!!murdisto.gif
Mi ne povis diveni pro tio.
Oni ne pagas la aĉetĉaretojn, nur bezonas enmeti moneron (kutime 1 eŭron aŭ 50 centimojn) por repreni ĝin kiam oni alportas orde la ĉareton ekster la superbazaro...
Sen tio, la ĉaretoj estus ĉiam disperdataj sur la parkado.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2008 7:16:37 م

Ĉe ni ne estas tiel.
Superbazaro havas servistojn, kiuj kolektas ĉaretojn en parkado. Verŝajne tiel estas malpli kosta ol havi servistojn aŭ aŭtomatojn, kiu prenas pagon por uzado de ĉareto; tiam estos ankaŭ vicoj por ĉaretoj.
Eble kelkaj ĉaretoj perdiĝas, sed superbazaro fakte kompensas tion per ioma plialtigo de prezoj.

Kial IREN uzis vorton "eningigi"?

IREN (عرض الملف الشخصي) 11 فبراير، 2008 11:09:22 ص

StephaSport (عرض الملف الشخصي) 11 فبراير، 2008 5:41:36 م

Terurĉjo:enigi, enmeti, ingi.

Mi rememoris ke la ĉaretoj havas specialan truon plat-forman (ne platforman), en kiu oni enmetas (ingas, enigas) moneron por disigi bezonatan ĉareton (lastan en la vico) de aliaj unuigitaj.

Kiam oni post aĉetado ree ingas la ĉareton al iliaj "gefratoj", la monero elĵetas el la truo.

Ruse tiu truo nomiĝas moner-akceptilo.
Do, tio signifas ke en Rusio kiam vi uzas moneron por preni aĉetĉareton, la monon restas en la platformo, kaj ne en la ĉareto?

Tiel vi kutime havas pli malpezan ŝarĝon lango.gif

Mi ĉiam diris ke rusanoj estas antaŭ la aliaj!!! okulumo.gif

Frankouche (عرض الملف الشخصي) 11 فبراير، 2008 8:09:09 م

Mi loĝas antaŭ superbazaro, tie estas multaj multaj ĉaretoj.

Ĉiu loĝanto de la kvartalo havas sian ĉareton hejme (kun la peco de 1 euro aŭ malvera peco).

Bonegas por :
- meti la aĉetojn
- ĉaretaj kuroj infane okulumo.gif
- Detranĉi ilin farante kradoj por baki kolbasojn supre la fajro rideto.gif rideto.gif

sergejm (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2008 6:34:16 ص

En Rusio oni pli fidas al homo, ne al aŭtomato. Se ĉareto perdiĝas, oni povas preni ĝian koston el salajro de la servisto, kiu devis ĝin kolekti. Aŭtomato ja ne havas salajron.
Se estus kiel en Eŭropo, multaj farus tiel, kiel skribis Frankouche, kaj certe uzus malveran pecon.

IREN (عرض الملف الشخصي) 15 فبراير، 2008 8:26:16 م

La servistoj ne estas sufiĉe rapidaj kiam blovas la vento : forlasitaj ĉaretoj frapas kaj difektas veturilojn ! malgajo.gif

عودة للاعلى