Към съдържанието

Enigmo de flanka penso 3

от StephaSport, 10 февруари 2008

Съобщения: 31

Език: Esperanto

Terurĉjo (Покажи профила) 10 февруари 2008, 20:26:54

Kutimaj por mi ĉaretoj sen moneringo.

IREN (Покажи профила) 11 февруари 2008, 11:09:22

StephaSport (Покажи профила) 11 февруари 2008, 17:41:36

Terurĉjo:enigi, enmeti, ingi.

Mi rememoris ke la ĉaretoj havas specialan truon plat-forman (ne platforman), en kiu oni enmetas (ingas, enigas) moneron por disigi bezonatan ĉareton (lastan en la vico) de aliaj unuigitaj.

Kiam oni post aĉetado ree ingas la ĉareton al iliaj "gefratoj", la monero elĵetas el la truo.

Ruse tiu truo nomiĝas moner-akceptilo.
Do, tio signifas ke en Rusio kiam vi uzas moneron por preni aĉetĉareton, la monon restas en la platformo, kaj ne en la ĉareto?

Tiel vi kutime havas pli malpezan ŝarĝon lango.gif

Mi ĉiam diris ke rusanoj estas antaŭ la aliaj!!! okulumo.gif

Frankouche (Покажи профила) 11 февруари 2008, 20:09:09

Mi loĝas antaŭ superbazaro, tie estas multaj multaj ĉaretoj.

Ĉiu loĝanto de la kvartalo havas sian ĉareton hejme (kun la peco de 1 euro aŭ malvera peco).

Bonegas por :
- meti la aĉetojn
- ĉaretaj kuroj infane okulumo.gif
- Detranĉi ilin farante kradoj por baki kolbasojn supre la fajro rideto.gif rideto.gif

sergejm (Покажи профила) 12 февруари 2008, 06:34:16

En Rusio oni pli fidas al homo, ne al aŭtomato. Se ĉareto perdiĝas, oni povas preni ĝian koston el salajro de la servisto, kiu devis ĝin kolekti. Aŭtomato ja ne havas salajron.
Se estus kiel en Eŭropo, multaj farus tiel, kiel skribis Frankouche, kaj certe uzus malveran pecon.

IREN (Покажи профила) 15 февруари 2008, 20:26:16

La servistoj ne estas sufiĉe rapidaj kiam blovas la vento : forlasitaj ĉaretoj frapas kaj difektas veturilojn ! malgajo.gif

sergejm (Покажи профила) 15 февруари 2008, 21:28:35

Mi ne scias, kiel estas en grandaj urboj kiel Moskvo, sed ĉi tie oni ne ofte veturas al (produkta) superbazaro en aŭtoj. Tiuj malmultaj, kiu uzas aŭtoj, kutime mem relokas la ĉaretojn al la superbazaro, aŭ oni memorigas ilin pri tio. Tiu, kiu venis sen aŭto, metas sian sakon en keston, prenas ŝlosilon, elektas aĉetaĵojn en ĉareton, pagas kaj remetas aĉetaĵojn en la sakon. Se la aĉentanto ne havas sian sakon, oni pakas la aĉetaĵojn en plastan pakaĵon, kutime senpagan.
Nun ankaŭ aperas ĉiovendejoj, kie estas restoracio, infanĉambro k.t.p. Tien oni ofte veturas per aŭtoj, sed ĉaretoj plejparte estas uzataj en produkta parto, kie etas same, kiel en superbazaro.

taneli (Покажи профила) 15 февруари 2008, 22:37:18

StephaSport:zam.gifZam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo kaj decidas iri al superbazaro.
Tie, li tute trankvile faras siajn aĉetojn, prenante multajn aĵojn kaj atente kalkulas kiom li pagos.
Kiam li iras kason, la vendisto petas al li ekzakte 50,00 eŭrojn, sed Zam, kun surprizo kaj embarazo, ekkonscias ke li, bedaŭrinde, ne povas pagi!

Kiel tio eblas? demando.gif
Ho, bona enigmo! Io simila vere okazis al mi, kiam mi vizitis Usonon. Mi havis kelkajn monerojn en la poŝo (eble pli-malpli du dolarojn), kalkulis ilin kaj decidis aĉeti ion, kio kostis iomete malpli. Tamen mi embarase eksciis, ke mi ne povas pagi, mankas kelkaj cendoj. malgajo.gif Feliĉe mia loĝoĉambro estis apude, do mi facile povis iri kunpreni mian monujon kaj reveni. Sed kial mi devis fari tion? demando.gif

StephaSport (Покажи профила) 16 февруари 2008, 23:44:50

taneli:

Bone ke tio jam okazis al vi, tiel vi certe devenis rapide... rideto.gif

oczykota (Покажи профила) 13 януари 2012, 13:56:04

taneli:
Ho, bona enigmo! Io simila vere okazis al mi, kiam mi vizitis Usonon. Mi havis kelkajn monerojn en la poŝo (eble pli-malpli du dolarojn), kalkulis ilin kaj decidis aĉeti ion, kio kostis iomete malpli. Tamen mi embarase eksciis, ke mi ne povas pagi, mankas kelkaj cendoj. malgajo.gif Feliĉe mia loĝoĉambro estis apude, do mi facile povis iri kunpreni mian monujon kaj reveni. Sed kial mi devis fari tion? demando.gif
Pro imposto.

Обратно нагоре