Al contingut

Eta "kurso" pri la Fundamento de Esperanto ...

de Bernadox, 22 de setembre de 2015

Missatges: 7

Llengua: Esperanto

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.22.42

nun troveblas en Ipernity. Komencu legi tie ĉi kaj daŭrigu per la pli novaj blogeroj.

Fakte ne jam temas pri vera sisteme aranĝita kurso, sed ankoraŭ nur pri unuopaj ĉapitroj, kiuj traktas diversajn temojn.

Ili celas precipe jam iom progresintajn esperantistojn kaj traktas ankaŭ multajn demandojn el la historio de Esperanto.

Jen ekzemplo:

... la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn (Z)

Kiu unuafoje legas la "ĝeneralajn principojn pri lingva ĝusteco de Esperanto", kolektitaj en la Antaŭparolo al la Fundamento, eble miras, ke la nocio de "leĝo" aŭ sinonimoj aperas 17 fojojn (!) en la mallongaj 11 alineoj ...

I.

Kvankam lingvistoj ĉiam denove neis tiun simplan fakton dum la 110-jara historio de la Fundamento (FdE), ĝi estas nedisputebla (sed nur prisilentebla): Se Zamenhof (Z) skribas "leĝo" li celas nek "lokomotivo", nek "elefanto", sed - nu ja, supozeble - "leĝo". Apud la principoj de unueco, netuŝebleco, klareco kaj ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni jam parolis, la principo de leĝeco estas unu el la bazoj de FdE kaj do de Esperanto entute. Sinonimaj nomoj estas principo de jura konformeco, principo de leĝa stilo kaj ankoraŭ aliaj. Kiel kutime ni unuapaŝe simple legu la Antaŭparolon (miaj substrekoj):
_________________

... Tiujn ĉi tri verkojn [FG, FE kaj UV] la aŭtoro de Esperanto [Z] rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
_____________________

[3] Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [A 3.1]. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. ...
_____________________

"Leĝo" - trifoje en la dua alineo, dufoje en la tria. Ni haltu jam tie ĉi, ĉar A 3.1 - A 3.2 per la kutima kontrasta metodo klarigas, kio estas leĝo kaj kio ĝi ne estas, kiun ĝi volas atingi kaj kion eviti:

Z komparas "nian aferon" ("tute same" ) kun ŝtata ordo ("ia regno" ). Se en la ŝtato regas la principo de leĝeco, la "regnanoj" neniam dependos de la kapricoj, de la arbitraj decidoj aŭ persona bontrovo de la regantoj. Leĝo do kreas sekurecon kaj tial fidon en la ŝtatan ordon (kaj "tute same" en Esperanton) . Ĝi malhelpas despotismon kaj diktaturon sen rajtoj de la regatoj.

Nur ekskurse: ...

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.25.10

Nur ekskurse: Ke tiu principo estis tiel grava al Z sekvas el propraj doloraj spertoj. Li devis uzi grandan parton de sia doto por elaĉeti sian patron el danĝera situacio kaŭzita de arbitra decido de la cenzura administracio. La postulo je ŝtato de laŭleĝeco (t.n. "konstitucia reĝimo" ) krome estis unu el la centraj postuloj de la rusa revolucio de 1905, kiu okazis do en la sama jaro, en kiu Z verkis la Antaŭparolon.

II.

Kio sekvas el la principo de laŭleĝeco por decidoj de la Akademio (AdE) kaj prilingvaj diskutoj entute? Estas ĉefe du konsekvencoj.

1. "Leĝo" estas sinonimo de malkapricoj, malarbitraĵoj, malbontrovo. Por ke "la tuta esperantistaro" (A 9.4) povu kontroli, ĉu temas pri arbitra decido de AdE "el la ventro" aŭ pri decido, farita ne facilanime kaj post matura prijuĝado (A 9), estas necese, ke AdE donu siajn motivojn, argumentojn kaj klarigojn por ĉiu decido (t.n. devo je motivigado). Sen kontroleblaj motivoj iu decido ne estas "leĝo", sed ukazo, kaprico nur supraĵe "verŝita" en la formo de leĝo.

2. Se FdE estas "leĝo", kiel ĝi mem tiel ofte asertas pri si mem - ĉu ni tiuokaze ne ankaŭ devas interpreti ĝin kiel oni kutime interpretas leĝon por eltrovi, kion precize ĝi preskribas kaj kion ne? Alivorte, ĉu el la nocio de "leĝo" sekvas la metodo, kiel kompreni la lingvajn regulojn de Esperanto? - "Jes!", diras la Fundamento mem. - Sed pri tio pli poste ...

Ankaŭ aplikekzemplon ni vidu en posta blogero. Jen nur viaj unuaj taskoj ...
__________________________

Viaj taskoj

1. La Fundamento uzas la nocion de "leĝo" aŭ sinonimojn 17 fojojn en la mallongaj 11 alineoj. Notu ĉiujn trafojn kun la precizaj trovlokoj.
2. Ĉefa celo de la principo de leĝeco estas krei fidon en Esperanton per stabileco kaj evito de kapricaj kaj arbitraj ŝanĝoj. La Fundamento donas motivon por tiu principo. Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon / la precizajn citaĵojn kaj trovlokojn.

Kromaj taskoj

3. El la nocio de leĝo sekvas la aplikenda metodo, laŭ kiu ni devas eltrovi, kion la Fundamento precize preskribas aŭ rekomendas kaj kion ne. La Fundamento mem preskribas tiun metodon. Kie? - Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.

Bonan amuziĝon kaj sukceson.
La tekston de la Antaŭparolo vi trovas en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I).

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.33.47

Ups, mi volis afiŝi tiun ĉi ekzemplon, pardonu:

"... 'efektiva neceseco' por "ĉia 'perfektigado' ..."

Alineo 9 de la Antaŭparolo al FdE, do de la "baza principaro" de Esperanto, estas la ĉefa bremso kontraŭ reform-proponoj. Tial reformemuloj preskaŭ ĉiam ignoras ĝin ...

I.

La unua paŝo ĉiam estas la legado de la originala teksto (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________

[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
_______________________________________________________________________

Trifoje (!) la mallonga teksto avertas, ke "ni" "perfektigu" Esperanton ne senpripense. Do "perfektigado" ja estas serioza kaj grava afero, por kiu devas ekzisti bonaj argumentoj.

La defio estas la antagonismo inter unueco (plej facile atingebla, se ĉio restas kiel ĝi estas) kaj la ebleco tamen ja reagi al novaj bezonoj per ŝanĝoj de la ĝisnunaj reguloj: Principe ni nenion ŝanĝu, sed escepte ni tamen ja rajtas ŝanĝi.

La decida demando estas do: Kia okazo estas tia, ke ĝi escepte permesas ŝanĝon? - Tiun demandon respondas (ĉefe) la formulo de "efektiva neceseco" en A 9.3 (kaj simile en kelkaj pliaj lokoj de A).

La formulo tamen estas relative abstrakta kaj ne senpere komprenebla el la nura vortosenco. Tial Z klarigis ĝin en cirkulero al la Lingva Komitato (LK) en 1906 kaj en tuta aro de Lingvaj Respondoj. Tie li parafrazas ĝin – i.a. – per „neniam konsilus uzi [iun vorton] tute senbezone“, „tre grava bezono“, „ekzistas absolute nenia neceseco“, „ekzistas nenia grava kaŭzo“ k.s.

Mi donas tie ĉi nur la esencon de la Zamenhofa kompreno:

-- novaĵo devas esti klare pli bona ol la ekzistanta formo aŭ regulo, alie ne temas pri "perfektigado"; "egale bona" ne sufiĉas;

-- novaĵo devas esti klare grava por la lingva praktiko de la lingvo-komunumo, do ne nur por iuj teoriaj konsideroj aŭ personaj preferoj ("privataj kapricoj" ) aŭ koncernanta nur iun randan aspekton;

-- devas jam ekzisti komuna interkonsento, ke la kondiĉoj „pli bona“ kaj „grava por la praktiko“ estas plenumitaj.

Nur se tiuj tri kondiĉoj estas plenumitaj, (nur) la Akademio rajtas aldoni la novan vorton aŭ regulon al la Fundamento, kiu esprimas la "komunan interkonsenton" pri ĝusta Esperanto.

II.

Ekzemplo: Ni apliku tion al la moda diskuto pri "na". ...

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.38.24

II.

Ekzemplo: Ni apliku tion al la moda diskuto pri "na". Ĝi anstataŭigu la n-markilon, se la objekto estas propra nomo sen o-markilo, ekz. "li legas na Dostojevski", ŝi konsultas na esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro" k.t.p. Ĉu ekzistas "efektiva neceseco" en la senco de A 9 por uzado de "na" en tiuj okazoj?

La Fundamento mem proponas du solvojn:

-- uzo de "je" (kp. R 14.5, FE 29);
-- rezigno pri indikilo por la objekto, la senco estas konkludebla el la vortordo: "Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” [FE 27.4]

Z krome rekomendis uzon de

-- "anonco-vorto", al kiu eblas aldoni la n-markilon: li legas libron de Dostojevski, ŝi konsultas la retejon esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro, anstataŭ "la" oni povas ankaŭ uzi la formon "l'" k.t.p.

La batalantoj por na devas elmontri, pruvi, kial na estas pli bona ol iu el tiuj tri tradiciaj kaj ĝenerale akceptitaj solvoj. Kio estas la "plusvaloro" de na por la praktika uzado de Esperanto? Kiun "brulantan", gravan kaj urĝan mison ĝia oficialigo forigus?

Kaj laste: Ĉu jam ekzistas komuna interkonsento, ke la ĵus menciitaj kondiĉoj estas plenumitaj?

Vi vidas: La hurdo de A 9 estas tre alta, kaj estas tre malfacile por nova vorto aŭ regulo transsalti ĝin. A 9 estas tre fajna filtrilo, kiu rehaltas eble 98 elcentojn (aŭ eĉ pli) da reform-proponoj. Bedaŭrinda fakto por reformemuloj, bonŝanca por vivanta Esperanto.

Pri na la rezulto de la testo de "efektiva neceseco" estas evidenta:

Nek la porparolantoj de na montris, ke ĝi estas "pli bona" ol la ekzistantaj solvoj, nek ke ĝi estas "grava" por la lingva praktiko, nek ke ekzistas "komuna interkonsento" pri la neceseco de na.

Konsekvenco: Eĉ AdE ne rajtus oficialigi ĝin nuntempe.

----------------------------

Testdemandoj pri la temo "efektiva neceseco" (A 9) sekvas sube.

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.48.02

Testdemandoj pri A 9

Sinjorino Bonin-Novemul el Dojĉlando

La ĉefa (ne sola) trovloko de la principo de efektiva neceseco estas en la naŭa alinio de la Antaŭparolo (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________

[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
_______________________________________________________________________

Viaj taskoj

1. A 9.1 priskribas antagonismon, ŝajnan kontraŭdiron de du celoj de la Fundamento ("ne malhelpante tamen" ). Skizu la du kontraŭajn, inter si rivalantajn interesojn de la Fundamento.

2. A 9.2 - A 9.3 preskribas, ke por ĉia "perfektigado" devas ekzisti "efektiva neceseco". Klarigu la nocion "perfektigado". -- Noto: Tio estas facila demando, ĉar la senco estas rekte konkludebla el la vort-senco.

3. En pluraj Lingvaj Respondoj Zamenhof parafrazas la nocion "efektiva neceseco" per (i.a.) jenaj vortoj: „neniam konsilus uzi [iun vorton] tute senbezone“, „tre grava bezono“, „ekzistas absolute nenia neceseco“, „ekzistas nenia grava kaŭzo“ k.s. En 1906 li skribis pri "... reformoj, kiuj prezentas plibonigon ne sole efektivan kaj senduban,sed ankaŭ sufiĉe gravan por la praktika uzado de la lingvo ...". Klarigu la signifon de la nocio "efektiva neceseco". -- Noto: Tio estas malfacila demando, ĉar la intencita senco estas deduktebla nur el la tuta sistemo de la Fundamento kaj el la cititaj Zamenhofaj klarigoj. Komencu viajn pripensojn per la demandoj: Grava bezono je "perfektigado" ekzistas, se per ĝi oni atingas kion? Inverse: Ne ekzistas grava bezono je "perfektigado", se per ĝi oni atingas nur kion? "efektiva" en rilato al kio?

4. ...

Bernadox (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2015 16.50.50

4. La Akademio ricevis leteron de sinjorino Bonin-Novemul el Berlino, en kiu ŝi "urĝe kaj energie postulas, ke la Akademio finfine oficialigu la vortojn dojĉo, dojĉino kaj Dojĉlando kaj elĵetu la ĝisnunajn fuŝajn formojn germano, germanino, kaj Germanujo el la Fundamento." "Jam venis la tempo," ŝi daŭrigas, "ke en nia interfratiĝa lingvo ni nomu la popolojn per la nomoj, kiujn ili uzas por si mem." Kaj plue: "Pro mia multjara sperto kiel Esperanto-instruistino mi estas firme konvinkita, ke estas ĉefe tiu konstanta malrespekto al la sentoj de ĉiu dojĉino kaj dojĉo, kiu ĝis nun malhelpis la finan venkon de nia kara lingvo en Dojĉlando".
Por prepari oficialan respondon de la Akademio, vi estas taskigita verki ekspertizeton, kiu respondu (nur) la demandojn, ĉu la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul konformas al la principo de "efektiva neceseco" en la senco de A 9 kaj ĉu la Akademio rajtas plenumi ĝin laŭ la vidpunkto de tiu principo.

Kromaj taskoj

5. Krom en A 9 la Fundamento alludas la principon de "efektiva neceseco" ankoraŭ plurloke. Notu la vortumojn kaj precizajn trovlokojn de ĉiuj trafoj.

6. Kiun alian principon de la Fundamento la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul eble tuŝas? -- Noto: La vorto "german-" / "German-" troveblas plurloke en la Fundamento, i.a. en FE 34: Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ {de 1918: немец (minuskle)} | Niemiec [FE 34]. Detalojn vd. en BK II.

7. Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon" el la vidpunkto de tiu principo? Se ne, kion alian ĝi rajtas fari? Motivigu vian respondon per argumentoj (citaĵoj) el la Fundamento.

8. Imagu, ke la saman leteron skribis sinjoro Probal Modernul el Mumbajo. Li tamen postulas oficialigon de Barato anstataŭ la ĝis nun kutima Hindujo / Hindio. Ĉu la "postulo" malkonformas al iu principo de la Fundamento? Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon"?

9. Verku proponojn por respondleteroj de AdE al sinjorino Bonin-Novemul kaj sinjoro Modernul.

Clarence666 (Mostra el perfil) 25 de setembre de 2015 9.39.05

Bernadox:urĝe kaj energie postulas, ke la Akademio finfine oficialigu la vortojn dojĉo, dojĉino kaj Dojĉlando kaj elĵetu la ĝisnunajn fuŝajn formojn germano, germanino, kaj Germanujo el la Fundamento."
malrespekto al la sentoj de ĉiu dojĉino kaj dojĉo
Verku proponojn por respondleteroj de AdE al sinjorino Bonin-Novemul kaj sinjoro Modernul.
Volonte!
Kara Bonin!

Dankon pro via letero kaj via agresema postulo, bedauxrinde, via ideo estas ecx pli fusxa ol la malplacxa nuntempa situacio. Jam ekde pli ol 100 jaroj Esperantaro senfrukte kverelas pri neutilaj naciismaj "vortoj" kaj dilemaoj kiel "Germanio-vs-Germanujo" "Francio-vs-Francujo" "Francio-vs-Franciumo" (cxu inventintoj de "Germanio" kaj "Francio" neniam lernis kemion???) "Suomio-vs-Finnlando-vs-Finlando". La absurda premo de havi "perfektajn" kaj ankaux kurtajn vortojn por naciismaj umoj (Ruso, Polo, Kubo) kauxzis na multe da fusxo en la lingvo ... ekzemple ni emas diri na "polusa cirklo" anstataux "pola cirklo". Via propono suferas je ecx plia fusxo: vi senpripense transprenis vian fusxan duoblan Made-in-Germany(R)-oops-Dojcxland(R) lingvostilon (ekzemplo: IdiotInnen und Idioten) kaj prezentas gxin kiel memkomprenebla fakto. Via vorto "Dojcxo" estas entute neutila, do fakte ne gxenas la lingvouzon tiel, se kion vi farus pri pli utilaj vortoj kiel "instruisto" (vi ja asertas ke vi estas unu)? Kio laux vi estu la cxefa diferenco inter "instruisto" kaj (kiel vi skribis) "instruistino"? Kiun votron vi uzus por priskribi personon, kiu (precipe profesie) instruas?

Amike AdE

Tornar a dalt