Към съдържанието

Enigmo de flanka penso 3

от StephaSport, 10 февруари 2008

Съобщения: 31

Език: Esperanto

StephaSport (Покажи профила) 10 февруари 2008, 11:32:32

zam.gifZam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo kaj decidas iri al superbazaro.
Tie, li tute trankvile faras siajn aĉetojn, prenante multajn aĵojn kaj atente kalkulas kiom li pagos.
Kiam li iras kason, la vendisto petas al li ekzakte 50,00 eŭrojn, sed Zam, kun surprizo kaj embarazo, ekkonscias ke li, bedaŭrinde, ne povas pagi!

Kiel tio eblas? demando.gif

Indicoj:

Zam ne perdis aŭ forgesis sian monon. Neniu ŝtelis ion al li.
Neniu, nek Zam, nek la vendisto, eraras siajn kalkulojn.
En tiu urbo, oni akceptas eŭrojn.
Zam ne uzas kreditkarton.
Zam ne pagas kun malverajn biletojn.
Zam kutime ne uzas centimojn.
Zam alvenis superbazaron per sia veturo.
.
.
.
.

Se vi ankoraŭ ne konas la solvon, ne vidu malsupre! Eble iu jam respondis!!!
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

Frankouche (Покажи профила) 10 февруари 2008, 11:59:03

Ĉu ci kutime faras ciajn aĉetojn tiele ? rideto.gif rideto.gif

Eblas,
- Zam uzas monopolajn biletojn
- aŭ malverajn biletojn, estas un ŝtolisto
- aŭ 50 eurojn je monero da 1 cent = 5000 pecoj, la superbazaraj sekurigistoj alvenas, estos varma rido.gif

StephaSport (Покажи профила) 10 февруари 2008, 12:03:42

Frankouche:Ĉu ci kutime faras ciajn aĉetojn tiele ? rideto.gif rideto.gif

Eblas,
- Zam uzas monopolajn biletojn
- aŭ malverajn biletojn, estas un ŝtolisto
- aŭ 50 eurojn je monero da 1 cent = 5000 pecoj, la superbazaraj sekurigistoj alvenas, estos varma rido.gif
Vi ne pravas, bedaŭrinde malgajo.gif

Mi tuj redaktos indicojn

Rao (Покажи профила) 10 февруари 2008, 14:35:44

Ĉu la mono estas vere lia? Ĉu li devas uzi la monon por fari ion alian?

novatago (Покажи профила) 10 февруари 2008, 14:43:25

StephaSport:Zam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo ...
Kiam li iras kason, la vendisto petas al li ekzakte 50,00 eŭrojn, sed ... li, ... ne povas pagi!

Kiel tio eblas?
Mia ideo estas ridinda (laŭ mi) sed eble Zam ne havas manojn kaj tial li ne povas elirigi la monon el la poŝo.

StephaSport (Покажи профила) 10 февруари 2008, 14:54:50

novatago:
StephaSport:Zam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo ...
Kiam li iras kason, la vendisto petas al li ekzakte 50,00 eŭrojn, sed ... li, ... ne povas pagi!

Kiel tio eblas?
Mia ideo estas ridinda (laŭ mi) sed eble Zam ne havas manojn kaj tial li ne povas elirigi la monon el la poŝo.
Li certe havas manojn! Vi eraris, bedaŭrinde.

Dominique (Покажи профила) 10 февруари 2008, 15:10:18

StephaSport:Zam havas ekzakte 50 eŭrojn en sia poŝo kaj decidas iri al superbazaro.
Tie, li tute trankvile faras siajn aĉetojn, prenante multajn aĵojn kaj atente kalkulas kiom li pagos.
Kiam li iras kason, la vendisto petas al li ekzakte 50,00 eŭrojn, sed Zam, kun surprizo kaj embarazo, ekkonscias ke li, bedaŭrinde, ne povas pagi!

Kiel tio eblas? demando.gif
.
Eble Zam tuj donis sian 50€, pensante kalkuli bone, kion kostis siaj aĉetaĵoj. Sed la aĉetaĵoj fakte kostis 100€! Do la vendisto petas ekzakte 50€, kaj Zam (kun surprizo) ekkonscias, ke li ne povas pagi tiom.

sergejm (Покажи профила) 10 февруари 2008, 15:23:51

Eble li aĉetis multajn varojn, kiuj oni ne povas porti en manoj. Li uzis aĉetĉareton en la vendejo, oni ne permesas kunpreni ĝin hejmen. Kaj li ne havas plian monon por pagi taksian aŭ aŭtobusan veturon.

StephaSport (Покажи профила) 10 февруари 2008, 15:28:26

sergejm:Eble li aĉetis multajn varojn, kiuj oni ne povas porti en manoj. Li uzis aĉetĉareton en la vendejo, oni ne permesas kunpreni ĝin hejmen. Kaj li ne havas plian monon por pagi taksian aŭ aŭtobusan veturon.
Ne! Zam iris al la superbazaro per sia propra veturo!

Terurĉjo (Покажи профила) 10 февруари 2008, 15:37:28

Ĉu, kiam Zam alvenis al la kaso, li ankoraŭ havis monon (50 eŭrojn) enpoŝe?

Обратно нагоре