目次へ

Akuzativo malantaŭ ''tra'' kaj ''trans''.

lunaris_filia,2015年9月24日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

lunaris_filia (プロフィールを表示) 2015年9月24日 5:03:05

Saluton al ĉiuj,

Mi vidis tian frazon sur mia lernolibro de Esperanto.

''Ili flugas trans Eŭropon al Britujo kaj Skandinavio.''

Ĉu ni povas uzi akuzativon por indiki movadon malantaŭ ''trans'' kaj ''tra''? Ŝajnas al mi, ke ili mem jam montras movadon (kiel ĝis aŭ al).

Mi dankas, se vi povas helpi min!

Sincere via,
Danielo.

nornen (プロフィールを表示) 2015年9月24日 5:07:20

Du Zamenhofaj ekzemploj:

LLZ:Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj
Kaj la komenco, kaj la daŭro, kaj la fino de la vojaĝo estis trans la montoj.

LLZ:Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron
Ilia vojaĝo komenciĝis ci-flanke de la maro kaj finiĝis trans la maro, do ili flugis trans la maron.

Aŭ ekzemple: La birdo flugas trans la urbon, ĉar ĝia nesto troviĝas trans la urbo.

lunaris_filia (プロフィールを表示) 2015年9月24日 5:27:54

nornen:Du Zamenhofaj ekzemploj:
Danke al vi!

Aliflanke, ĉu oni devas diri: malantaŭ la vorto, aŭ: post la vorto?

Danielo.

super-griek (プロフィールを表示) 2015年9月25日 8:49:47

Tra per si mem ĉiam indikas mov(iĝ)adon (t.e., direkton), do post ĝi neniam sekvas akuzativo.

Trans per si mem indikas troviĝon (t.e., lokon), do se oni volas ke ĝi indiku movadon, estas necese aldoni akuzativon.

La urbo troviĝis trans la monto. Estus tro malfacile bori tra la monto. Tial la anĝelestraro decidis flugi trans la montoN.

Clarence666 (プロフィールを表示) 2015年9月25日 9:08:31

Tra nepre signifas boradon ... sed kun Trans vi rajtas (sed ne devas) cxirkauxflugi la obstrukcon.

> devas diri: malantaŭ la vorto, aŭ: post la vorto?

Mi dirus "post la vorto" ... kial? mi ne scias malgajo.gif

lunaris_filia (プロフィールを表示) 2015年9月25日 11:56:30

super-griek:Tra per si mem ĉiam indikas mov(iĝ)adon (t.e., direkton), do post ĝi neniam sekvas akuzativo.

Trans per si mem indikas troviĝon (t.e., lokon), do se oni volas ke ĝi indiku movadon, estas necese aldoni akuzativon.

La urbo troviĝis trans la monto. Estus tro malfacile bori tra la monto. Tial la anĝelestraro decidis flugi trans la montoN.
Dankon! Tio estas komprenebla al mi!

lunaris_filia (プロフィールを表示) 2015年9月25日 11:58:36

Clarence666:Tra nepre signifas boradon ... sed kun Trans vi rajtas (sed ne devas) cxirkauxflugi la obstrukcon.

Mi dirus "post la vorto" ... kial? mi ne scias malgajo.gif
Mi ankaŭ ne scias. Kiam mi lernis Volapukon, ŝajnas, ke oni nur diras ''po vöd (malantaŭ la vorto)'' ĉar tio estas la nura prepozicio por signifi malantaŭan lokon anstataŭ tempon. Mi jam serĉis kelkajn ekzemplojn en Esperanto. Kaj ''malantaŭ'' kaj ''post'' estas uzataj, sed mi ne scias, kiu estas ĝusta.

Ĉiam estas ĝene, antaŭ ol oni trovas la ĝustan solvon.

nornen (プロフィールを表示) 2015年9月25日 22:54:31

super-griek:Tra per si mem ĉiam indikas mov(iĝ)adon (t.e., direkton), do post ĝi neniam sekvas akuzativo.

Trans per si mem indikas troviĝon (t.e., lokon), do se oni volas ke ĝi indiku movadon, estas necese aldoni akuzativon.

La urbo troviĝis trans la monto. Estus tro malfacile bori tra la monto. Tial la anĝelestraro decidis flugi trans la montoN.
Se malantaŭ "tra" neniam troviĝas akuzativo, kiel mi interpretu tiujn ĉi Zamenhofajn frazojn:

LLZ:[...] la luno lumis tra ĝin.
LLZ:La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo.
LLZ:[...] kaj la sago iris tra lian koron [...]

Clarence666 (プロフィールを表示) 2015年9月26日 1:27:03

LLZ:la luno lumis tra ĝin
Mojose! Tamen, "tra" cxiam montras movadon kaj boradon (kun aux sen postlasita tunelo aux detruo), dum "trans" povas indiki kaj lokon kaj movadon.

-> Ricxeco trovigxas trans la landlima barilo.

-> Per mia tanko mi facile vojagxis tra la landliman barilon.

-> Per mia katapulto mi facile vojagxis trans la landliman barilon.

super-griek (プロフィールを表示) 2015年9月26日 13:56:55

nornen:Se malantaŭ "tra" neniam troviĝas akuzativo, kiel mi interpretu tiujn ĉi Zamenhofajn frazojn:

LLZ:[...] la luno lumis tra ĝin.
LLZ:La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo.
LLZ:[...] kaj la sago iris tra lian koron [...]
Vi pravas: Zamenhof fojfoje uzis akuzativon post "tra". PMEG klarigas tion ĉi tiel: Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finaĵon nur kiam tio helpas al klareco. PAG atentigas pri la zamenhofeco de tiu akuzativ-uzo kaj konsideras ĝin 'superflua' (versio de 1985: p. 260, §190).

Rimarku, ke
1) laŭ ambaŭ gramatikoj, neuzado de la akuzativo post "tra" ĉiam estas tute ĝusta;
2) laŭ ambaŭ gramatikoj, uzado de la akuzativo post "tra" en multaj okazoj estas tute superflua, malrekomendinda aŭ eĉ erara. Ekzemple, en frazo kiel Ili vagadis tra la labirinto, ne trovante elirejon, uzo de la akuzativo ĉiuokaze estus erara.

Pro tio, mi emas rekomendi al lernantoj ĉiaman uzon de la nominativo post "tra" ridulo.gif

先頭にもどる