Więcej

Mia unua konversacio en Esperanto = katastrofo

od Lazrael, 25 września 2015

Wpisy: 12

Język: Esperanto

Lazrael (Pokaż profil) 25 września 2015, 14:22:49

Hieraŭ mi havis mia unua konversacio en Esperanto sed ĝi estis granda katastrofo. Mi pensis,ke mi povus paroli iom la lingvon. Ĉar mi lernis Esperanto dum 4 monatoj ankoraŭ, nun mi estas malfeliĉa. Kiel vi havis unua konversacio? Kiel vi ekkomecenis lerni pli konversacio-Esperanto? Laŭ mi Lernu ne estas ĉe bona por komencantoj. Kion vi pensas?

Тerurĉjo (Pokaż profil) 25 września 2015, 14:52:17

ne dioj potojn bakadas

jefusan (Pokaż profil) 25 września 2015, 15:11:00

Aŭskulti kaj paroli malsamas legi kaj verki. Ili uzas malsamajn regionojn de la cerbo. Oni devas praktiki la paroladon.

Malsukcesi estas lerni.

Vinisus (Pokaż profil) 25 września 2015, 15:31:50

Lazrael:Hieraŭ mi havis mia unua konversacio en Esperanto sed ĝi estis granda katastrofo. Mi pensis,ke mi povus paroli iom la lingvon. Ĉar mi lernis Esperanto dum 4 monatoj ankoraŭ, nun mi estas malfeliĉa. Kiel vi havis unua konversacio? Kiel vi ekkomecenis lerni pli konversacio-Esperanto? Laŭ mi Lernu ne estas ĉe bona por komencantoj. Kion vi pensas?
Rilate al Esperanto ni estas infanoj, do ni ne devu rezigni antaŭ la unua obstaklo, ĉu ne?

Clarence666 (Pokaż profil) 25 września 2015, 15:39:38

Lazrael:Hieraŭ mi havis mian unuan konversacion en Esperanto sed ĝi estis granda katastrofo. Mi pensis,ke mi povus paroli iom la lingvon. Ĉar mi lernis Esperanto dum 4 monatoj ankoraŭ antauxe, nun mi estas malfeliĉa. Kiel vi havis estis via unua konversacio? Kiel vi ekkomencenis lerni pli konversacio-Esperanton? Laŭ mi Lernu ne estas ĉe tre bona por komencantoj. Kion vi pensas?
Por mi "Lernu" funkciis, post 4 monatoj mi jam kapablis paroli kaj diskuti (kaj kvereli, jes ja ...). Cxu vi provis fari la ekzamenojn cxe "Lernu" ?

1. Auxskultu sondosierojn
2. Reprovu vian konversacion baldaux
3. NE KROKODILU - reprovu nur esperante denove kaj denove, gxis vi sukcesas interkomprenigxi

Marcionilo (Pokaż profil) 25 września 2015, 15:49:42

Saluton! kiel vi fartas? Mi venas ĉi tien por rakonti al vi mian unuan esperantan konversacion. La unuan fojon kiam pro vis voĉparoli esperanton, tio okazis per skajpo. La konversacio ne bone fluis, mi ne kapablis eldiris kompleksajn frazojn, nur balbuti, mi konfesas al vi ke mi iom malĝojis, tamen tio estis antaŭigo por mia esperanta lernado, ĉar mi rimarkis ke fakte mi bezonis lerni pli kaj pli. Nun mi estas partopreninta kongresojn, mi ofte partoprenas renkontiĝojn kaj mia esperanta vivo estas tre aktiva. Ne gravas kiom da tempo vi necesas por lerni esperanton, sed la peno valoras. ridulo.gif ( Se vi bezonos ian helpon, kontaktu min, mi plezure helpos vin)

Fenris_kcf (Pokaż profil) 26 września 2015, 10:18:20

@Lazrael
Vi povas ekzercii en diversaj retaj babilejoj, ekzemple la lernu-babilejo aŭ la IRC-kanalo ##esperanto ĉe Freenode (vidu esperantejo.com).

Altebrilas (Pokaż profil) 26 września 2015, 12:54:40

Vi jam skribas sufiĉe kompreneble por praktiki la lingvon. Nun vi devas iom post iom progresadi pri parola lingvo. Komencu per simplaj temoj: Kiu vi estas, kion vi faras, via metio, via familio, ŝatokupoj, ktp. Vi povas uzi por tio "friponilon", t.e. papero kun skribitaj vortoj aŭ frazoj. Se via korespondanto parolas nekompreneble, preparu kelkajn frazojn kiel: Bonvolu ripeti, Mi ne komprenis la komencon/finon de via frazo, Kio signifas XXX, Mi estas komencanto, Bonvolu paroli pli malrapide.

Ĝenerale, la esperantistoj estas helpemaj kaj faciligos al vi la taskon. Se tio ne estas la kazo, elektu alian korespondanton.

Серёга (Pokaż profil) 26 września 2015, 12:56:23

Por mi tio estas tre malfacila sed subute tio povus okazi facila se vi komencus ofte paroli kun reala homo. Ĉu?

akueck (Pokaż profil) 27 września 2015, 07:33:08

Lazrael:Hieraŭ mi havis mia unua konversacio en Esperanto sed ĝi estis granda katastrofo. Mi pensis,ke mi povus paroli iom la lingvon. Ĉar mi lernis Esperanto dum 4 monatoj ankoraŭ, nun mi estas malfeliĉa. Kiel vi havis unua konversacio?
Antaue mi estis lerninta per libro kaj auskultado de Esperantlingvaj radio-elsendoj plurajn monatojn. Mian unuan vid-al-vidan konversacion mi havis en semajnfina Esperanto-kurso. Mi konstatis, ke mia parolado ne estis tiel flua, kiel mi estis esper-atendinta.

Lazrael:Kiel vi ekkomecenis lerni pli konversacio-Esperanto?
Mi faris monologojn. Krome mi kaptis chiun okazon, por konversacii en Esperanto kun aliaj. Plej multe helpis al mi la uzado de retbabilejoj kun voch-konversacio, kiel PalTalk kaj Skype. Kiam mi konstatis, ke alia uzanto volis nur tajpi, me evitis konversacii kun shi au li.

Lazrael:Laŭ mi Lernu ne estas ĉe bona por komencantoj. Kion vi pensas?
Mi ne lernis per lernu.net. Mi preferis la "tradician" metodon: Trastudi lernolibron, konsulti PMEG-on, auskulti parolatan Esperanton, lautlegi la legajhon, maleviti konversaciojn kaj paroligajn rondojn, enkapigi oftajn vortojn kaj per ili konstrui simplajn frazojn, eviti tro da nur-tajpado (tial ekzemple Duolingo ne taugas mi por).

Vershajne ne estas "Patentrezept", kiel oni diras germane (= "universale tauga metodo"). Chiu devas trovi sian plej taugan metodon.

Wróć do góry